MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

INSTRUADO

Formike laborema, ŝafe obeema

La japana ministerio pri instruado avizis ĉiujn 81 ŝtatajn universitatojn, ke ili konsideru abolicii, malgrandigi aŭ ŝanĝi fakultatojn pri humanismaj aŭ sociaj sciencoj.

La ministerio kaj la registara partio rigardas tiajn fakojn neproduktaj aŭ neutilaj por la nuntempa socio. Ĝi opinias, ke Japanio urĝe bezonas homojn kun scioj pri komputado, teknologioj aŭ naturaj sciencoj, por ke la lando efike konkuru en erao de rapida tutmondiĝo.

Akademioj

Universitatoj kaj sciencaj akademioj kritike reagis. Eĉ gvidantoj de financaj kaj industriaj entreprenoj, embarasite pro kruda avizo tia, anoncis, ke la registara starpunkto ne spegulas la nunan kaj faktan bezonon de Japanio.

Estas tamen evidente, ke la reĝimo de la ĉefministro, Abe Shinzo, lokas universitatan reformon en sian politikon por kreskigi la ekonomion. Li distribuos ŝtatajn monsumojn laŭ la kontribuoj al tiu politiko de ĉiu universitato.

Disciplino

Aliflanke la ministerio pri instruado intencas eksporti la japanstilan lernejan sistemon al eksterlando. Tie, laŭ la ministerio, oni alte taksas japanajn disciplinon kaj atingitajn studnivelojn.

Japanstila instruado inkluzivas purigadon de lernejoj fare de lernantoj, tagmanĝon en la lernejo, unuigitajn ŝtatajn studprogramojn, kaj ŝtate regatajn lernolibrojn.

Tia sistemo interesos ŝtatgvidantojn, kiuj deziras, ke ilia popolo estu formike laborema kaj ŝafe obeema.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07