MONATO
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Belaj vortoj, malbelaj memoroj

Paul GUBBINS
ĉefredaktoro de MONATO

Historiistoj memoros la jaron 2015 pro ĝiaj nedigesteblaj sandviĉaj kvalitoj. Komence kaj fine, sube kaj supre, murdaj atencoj en la franca ĉefurbo, Parizo: en la mezo, inter la du, fuĝintoj, rifuĝintoj, transmaren vojaĝantaj, por alfronti al necerta, fojfoje malamika, akcepto en pli kaj pli nervoza Eŭropo.

La januara atako kontraŭ la satira franca magazino Charlie Hebdo pereigis 11 homojn kaj vundis pliajn 11. Mortis aliaj pro aliaj atakoj dum la sekvaj tagoj.

Pli mortigaj estas paralelaj atakoj meze de novembro ĉe diversaj lokoj en Parizo: koncertejo, sportejo, kafejoj kaj restoracioj. Mortis minimume 129 homoj, vundiĝis, kelkaj grave, centoj da aliaj, kiuj kune sociumis dum relative milda vendreda vespero.

La respondecon pro la plej sanga atenco en okcidenta Eŭropo ekde la fino de la dua mondomilito agnoskis Islama Ŝtato.

Kion fari? Ornami publikajn konstruaĵojn per la trikolora franca flago montras solidarecon kun popolo suferanta, sed ne nur francoj sangas. Sangas ĉiuj, kiuj kredas je raciaj, humanismaj normoj kaj kiuj volas pli justan, pli egalan mondon.

Nepras, ke okcidentaj povoj reekzamenu sian politikon, sian militismon, en landoj de la meza oriento. Ĝis kiu grado kulpas okcidentaj prezidantoj kaj ĉefministroj pro la nuna ĥaosa situacio, en kiu la hieraŭa malamiko estas la hodiaŭa amiko (kaj ricevanto de la „benoj” de floranta armilo-industrio)?

Cetere estu notite, ke nukleaj armiloj, multekostaj, apenaŭ pravigeblaj en la nuna ekonomia ŝpar-reĝimo, ne protektas kontraŭ teroristoj, nek en Eŭropo, nek en meza Oriento.

Nepras ankaŭ, ke la islamanoj laŭte denuncu tiujn, kiuj fiagas en la nomo de ilia religio, ilia profeto. Ne eblas pretendi, ke la teroristoj ne estas islamanoj, do restas iel netuŝeblaj. Ili ja estas islamanoj, kiel ajn tordita ilia interpretado de t.n. noblaj aŭ sanktaj tekstoj (kiuj permesas, kredeble, ajnan interpretadon).

Se la islama komunumo volas sin distancigi disde frenezuloj kaj murdistoj, ĝiaj estroj diru. Ripete kaj publike. En raportoj pri la parizaj atencoj, mi ĝis nun ne trovis kondamnojn el la buŝoj de imamoj kaj aliaj ĉefislamanoj. Dume ordinaruloj, la hom' sur la strato, emas diri: „Nu ... tiuj islamanoj. Ĉiuj samaj ... ĉiuj frenezaj ...”

Intertempe mi demandas min, ĉu estas alia lando ol Francio, kiu tiom digne, tiom elegante, reagus al tia krizo. En la lernejo, en la universitato, mi studis la francan, sed miaj studoj nuntempe apenaŭ helpas, kiam mi estas en Francio, aŭ spektas televide franclingvan serion (ekz. la polican dramon Engrenages, esperante „Spiraloj”).

Almenaŭ laŭ mia orelo malfermiĝis granda abismo inter mia universitata franca kaj la rapide elpafata, ĵargone peza franca, kiun mi ferie aŭ filme aŭdas. Tamen, kiam la franca prezidanto, François Hollande, televide alparolas la francan popolon, formale, malrapide, pri la atencoj, mi komprenas. Ĉiun vorton, ĉiun nuancon.

Temas pri la stilo, la maniero oratori. Se vi komprenas almenaŭ la lernejan francan, trovu filmeron pri la reago de Hollande ĉe Youtube kaj provu traduki en vian gepatran lingvon kaj kapti la saman gravitas 1. Ege malfacile, eĉ en Esperanto, ĉar oni ne tradukas simple vortojn, sed tonon kaj, fone, kulturon, tradicion, kulturon.

Digne reagi al katastrofo, kies efikoj senteblis kaj ankoraŭ senteblas tra la mondo, ne revivigos murditojn, ne revenigos amitajn gefratojn kaj gefilojn. Tamen ĝi helpos al la franca popolo kunkompreni, kunkonsoliĝi, kunkuraciĝi.

1. gravitas (latina): pezo, seriozeco, digno.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07