MONATO
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

OPINIO

Faktoj kaj fakturoj

Germanaj leĝoj distingas nociojn, kiel ekzemple fuĝo, azilo, migrado, laborserĉo aŭ alilanda subtenopeto. Sed oni ofte sendistinge uzas la vorton „azilpetanto” por ĉia enmigranto.

En Germanio ekzistas konstitucia rajto pri azilo por politike, religie, sekse aŭ simile persekutataj personoj. Tiuj homoj ofte ne plu povas atingi sekuran terenon, ĉar ili (ekzemple kristanoj, kurdoj) riskas esti mortigitaj de la tiel nomata Islama Ŝtato aŭ Boko Haram. Por tiaj homoj validas la germana azilrajto, se tiun landon ili atingas.

Sed lastatempe okazis busaj karavanoj norden el balkanaj landoj, kie vivkondiĉoj eble por kelkaj persongrupoj ne estas agrablaj, sed dum jarcentoj kutimaj. Laŭ la germana azila leĝo ili ne rajtas resti. Tamen tie ili plenŝtopas la akceptejojn. Kostas multe, dum la pravigo de la maleblo de restado, ilin vivteni kaj poste retransporti buse, trajne, eĉ fluge. Kelkaj plurfoje provas.

Aktuale provas atingi Eŭropon pluraj aliaj homgrupoj. Estas admirindaj personoj, kiuj vere pro persekutado tramovis sin tra dezertoj kaj ankoraŭ povis pagi marborde altajn sumojn al krimuloj por ŝipaĉa transportado norden trans Mediteraneo. Sed tiuj estas nun malmultaj.

Venas tage pluraj miloj da homoj el regionoj de la orienta Mediteraneo, kiuj ne plu volas vidi ŝancon bonfarte vivi en la propra hejmlando, ĉu pro ia premo, ĉu pro ekonomia diferenco disde la eŭropaj cirkonstancoj. Kaj, kiel okazis antaŭnelonge, multaj tra Turkio kaj Grekio atingis Hungarion, kie ili – kvankam ĝi estas sekura ŝtato eŭropa – ne volis resti.

Ili postulis transportadon al Germanio, la glora lando de la pretendataj rajtoj. Kaj Germanio sendis busojn kaj trajnojn, ĉar oni tie nun flegas „bonvenigan akcepto-kulturon”, kvankam oni eĉ ne kapablas registri kaj disdividi la venantajn amasojn.

Parto de la nuna germana generacio kredas, ke ĝi devas tiel kompensi la kulpojn de la prapraavoj (ĉu britoj, francoj, hispanoj, rusoj aŭ usonanoj same konsideras sian historion?). Jes, ili bonintence agu en la nuna situacio. Sed aliaj homoj, same bonkoraj, bonvolaj, neksenofobiaj, internaciemaj, pli sobre interpretas la faktojn kaj la fakturojn.

Tiuj ne estas nur monaj kaj rilatas ne nur al Germanio. Ili rilatas al la kulturo. Se en tiu ĉi jaro estas pli ol miliono (sekvos antaŭvideble familianoj), kiom oni povas supozi dum kelkaj pliaj jaroj? Ĉu tiam restos sufiĉe da lokoj por la veraj meritontoj de azilo?

Indas al Eŭropo gardi sian azilan kulturon. Sed indas al la regionoj de Eŭropo gardi ankaŭ sian propran kulturon, de la plej nordaj insuloj ĝis Mediteraneo, ĝis Galegio kaj Galicio kaj Balta Maro.

Franz-Georg RÖSSLER
korespondanto de MONATO en Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07