MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

JAPANIO

Japanojn obsedas pureco

Japanojn obsedas la nocio pri pureco. Ili baniĝas ne nur por sin purigi sed ankaŭ por sin plezurigi. Multaj japanoj ĉiutage baniĝas, longe sin mergante kaj sin dorlotante en varmo kaj ĝuante senŝarĝiĝon en bankuvo.

Tion ebligas abunda kaj malmultekosta akvo. Jam en 1428 korea diplomato menciis en sia raporto pri la vivo de la japana popolo la multajn komunajn banejojn. Por multaj japanoj estas granda ĝojo viziti dum la ferioj varmajn fontojn, da kiuj enlande nombriĝas pli ol 3500, danke al la vulkanoj.

Ankaŭ en la gubernio Nagano troviĝas speciala varma fonto por sovaĝaj simioj, kiuj venas el apudaj montoj kaj ĝuas refreŝigan baniĝon.

Haŭto

Baniĝo progresigas la sanon per varmigo, plibonigante la sango-cirkuladon kaj forlavante infektajn ĝermojn. Sed kuracistoj avertas, ke tro da baniĝo kaj lavado forprenas la necesan grason, kiu protektas la haŭton.

Pli grave, transiro el varma ĉambro al malvarma malvestejo kaj denove al varma banejo kaj bankuvo kaŭzas rapidan ŝanĝon de la sangopremo (varmoŝoko). Tio povas okazigi korinfarkton aŭ cerban apopleksion.

Tiel ĉiujare en Japanio mortas multaj pro la varmoŝokoj. Laŭ esplorado de medicina instituto, en 2011 pli ol 17 000 mortis en banejoj – pli-malpli kvaroble pli ol la 4611, kiuj mortis pro trafikakcidentoj.

Postaĵo

Unu el la modernaj inventaĵoj de Japanio estas neceseja kuveto kun lavilo. La hufum-forma sidplato estas antaŭe varmigita, kaj post elfluo per butono-premo aperas ajuto, kiu elŝprucigas varman akvon por lavi la postaĵon de la uzanto. Paperon oni uzas nur por forigi la restantan akvon.

Japanoj trovas tian kuveton tre komforta kaj saniga. Nun pli ol 80 % de la japanaj hejmoj instalis tion. Ankaŭ stacidomoj, hospitaloj kaj aliaj publikaj konstruaĵoj komencis instali kuvetojn, multfoje purigatajn de servistoj. Necesejoj en Japanio pli kaj pli fariĝis komfortaj kaj puraj.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07