MONATO
Serĉi en MONATO

Eseoj

LITERATURO

Retrovo de forgesitaj literaturaĵoj

OSSIAN

En la jaro 1790 la skota poeto James Macpherson [ĝejmz makferson], gaele: Seumas Mac a phearsain, publikigis en la angla lingvo la unuan parton de sia longa epopea poemaro Ossian, kiu laŭ lia pretendo estis traduko de originalaj versaĵoj el la gaelaj tradicioj el Skotlando, kaj el Irlando, devenhejmo de la skotgaeloj kaj de ilia lingvo. Fakte, en ambaŭ landoj, la buŝa kaj skriba literaturoj de la popolo inkluzivas legendojn, poemojn, kantojn, proverbojn kaj aliajn aludojn al la rolantoj kaj herooj de la keltaj sagaoj, el kiuj multaj estas menciitaj en Ossian.

Aŭtenta kompilaĵo

Macpherson pretendis, ke la poemaro estis verkita de la poeto Ossian (skotgaele: Oisean, irlandgaele: Oisín), filo de la heroo Fionn mac Cumhaill, ofta protagonisto kaj en la irlanda kaj en la skota mitologioj. Macpherson prezentis sian verkon kiel aŭtentan kompilaĵon de tiaj tradicioj, iom kompareblan kun la klasikaj epopeoj de aliaj nacioj. Preskaŭ ekde la tago de la unua eldono de la verko, la publiko akceptis ĝin kun aklamo kaj febra entuziasmo. Nelonge poste ŝajnis, ke la tuta Eŭropo – se ne la tuta mondo – fervoris pri Ossian. Finfine oni asertis, ke la gaela etno posedas sian propran Iliadon, Odiseadon, sian Luziadon ...

Iom post iom aperis versioj de la verko en ĉiuj literaturaj lingvoj de Eŭropo. Ĝi estis ege influhava en la evoluo de la romantika movado, kaj en la revigligo de la gaela lingvo. Pentristoj faris bildojn inspiritajn de la roluloj kaj okazaĵoj priskribitaj en Ossian. Komponistoj verkis muzikaĵojn laŭ temoj sugestitaj de la epopeo. Tiom granda estis la estimo de la publiko al Macpherson, ke kiam li mortis, li estis enterigita en Poets' Corner (angulo de la poetoj), inter la eminentaj poetoj en la abatejo Westminster en Londono, honoro aljuĝita nur al la plej elstaraj literaturaj eminentuloj de Britio.

Fraŭdo kaj trompo

Sed ve! Oni baldaŭ komencis akuzi Macpherson pri fraŭdo kaj trompo. Nenie troviĝis aŭtenta gaela originalo de la epopeo. La verkisto respondis per aperigo de pretendita gaela teksto. Li asertis, ke li unue verkis ĝin en la skotgaela, sed devis publikigi ĝin en angla traduko pro tio, ke la eldonisto opiniis, ke neniu volus legi ĝin, se ĝi estus presita en la gaela. Tiam – kaj eĉ ĝis la mezaj jardekoj de la 20a jarcento – la gaela, lingvo de la aŭtoroj de la antikvegaj manuskriptoj de Irlando, de kie devenis la formo de la gaela parolata en Skotlando, estis malestimata, kaj rigardata kiel barbara, nur buŝa idiomo de needukitaj kamparanoj. Tion asertis, en sia tempo, la leksikografo de la angla, doktoro Samuel Johnson, unu el la plej ferocaj kritikintoj de Ossian (kiu, parenteze, sciis nenion pri la gaela lingvo).

Nun, io pri la teksto mem: Ossian konsistas el tri sekcioj, kun la sekvaj titoloj: Fingal, gaele: Fionnghal, havanta 3 Duain (kantojn); Temora, gaela: Taighmora (8 Duain); kaj Conloch kaj Cuhona, gaele: Conlaoch 'us Cuthonna (nur unu Kanto). La poemaro ne konsistas el sinsekva rakonto, kvankam la samaj mitologiaj rolantoj reaperas en la teksto, kaj la verko provizas la leganton per nenio pri la historio, religio aŭ popolaj kutimoj de la gaeloj.

La ĉefaj korifeoj estas Ossian (Oisean) mem (kiu rakontas la historiojn, kiam li estas maljuna kaj blinda), lia patro Fingal, libere bazita sur la irlanda heroo Fionn mac Cumhaill, lia filo Oscar, kaj la amantinoj de Oscar, Malvina kaj Fiona (ambaŭ nomoj inventitaj de Macpherson). La rakontoj konsistas el „senfinaj bataloj, kaj malĝojaj amoj”, sen kunteksto aŭ klarigo pri la kaŭzoj de la konfliktoj. Do la teksto ne povas pretendi esti eĉ parte historia aŭ realisma.

Ankoraŭ estis iom da disputo pri la aŭtenteco de la poemaro. En la jaro 1952 la poeto Ruaraidh Mac Thòmais, profesoro pri keltaj lingvoj ĉe la Universitato de Glasgovo kaj denaska gaelparolanto, konstatis, ke „Macpherson kolektis skotgaelajn baladojn, kaj dungis skribistojn por registri ĉiun tradician materialon, kiu estis buŝe konservita, samtempe ordigante ĉi-rilatajn manuskriptojn, sed li adaptis tiajn tradiciojn kune kun la originalaj rolantoj kaj ideoj, enkondukante multajn ideojn siajn”.

Eble oni povas kompari tiun procedon kun la kompilado de la verko Kalevala fare de Elias Lönnrot, el buŝa karelia kaj finna folkloroj kaj mitologioj, rigardata kiel la nacia epopeo de Finnlando.

Plie, je la fino de la 18a jarcento oni malkovris manuskripton (konatan kiel la manuskripto de Glenmasan), kiu enhavas version de irlandgaela rakonto iom similan al unu el la poemoj de Macpherson.

Kuraĝiga konstato

Iam, kiam mi feriis sur eta gaela insulo en Skotlando, mi trovis en la insula biblioteko lukse binditan volumon de Ossian (gaele: Oisian) en la gaela lingvo. Ĉar ĝi kuŝis, evidente neglektita kaj polvokovrita sur ŝranko, estis verŝajne, ke neniu estis leginta ĝin. Ekde tiam mi deziris posedi ekzempleron de tiu pretendita originalo. Tamen, same kiel multe da interesaj libroj eldonitaj en la pasinteco, ĝi ne estis facile trovebla.

Antaŭ nelonge mi faris kuraĝigan konstaton. Per la reto mi eksciis, ke ekzistas pli ol unu entrepreno aŭ societo, kiu eldonas reproduktaĵojn de valoraj, sed nun elĉerpitaj kaj forgesitaj, originalaj literaturaĵoj, ekzemple Miréio en la originala provenca, kaj – je mia granda surprizo – Ossian en la gaela. La lasta estis laŭaspekte fidela represaĵo de la gaela teksto farita de Macpherson.

Flua kaj poezieca

Do mi sukcesis aĉeti ekzempleron de la reproduktita verko. Ekde la momento, kiam mi komencis legi la gaelan tekston, estis evidente al mi, ke temas pri valorega literaturaĵo. Mi kunlegis la akompanantan anglan, kiu – en sia angla vesto de la 18a jarcento, aspektis kaj sonis bombasta kaj, laŭ moderna gusto, tro ornama kaj malnatura. Macpherson ne provis rimi la anglan versaĵon. Kontraste, la gaela teksto estis flua kaj poezieca. La gaelaj versoj estis jen en samsona rima formo (finaĵa kaj interna), jen asonanca (en kiu nur la vokaloj rimiĝas), ĉiuj tre komunaj kaj karakterizaj verskonvencioj en la barda gaela prozodio. Elementoj de tiu barda tekniko tute mankas en la angla teksto. Kvankam mi ne estas sperta juĝanto de epopea lingvaĵo, mi estis konvinkita, ke la gaela teksto de Macpherson estas nekompareble supera al lia angla teksto.

Tiel prezentas sin la demando: Kiel supozata traduko fare de lerta dulingva aŭtoro povas esti lingvaĵe, poezie, kaj belsone admirinda, dum la pretendata unua teksto, farita de la sama verkisto, ŝajnas peza, ankiloza kaj senkolora kompare kun la alia.

La plej granda poeto

Por esti justa, oni devas agnoski, ke verko rigardita de kelkaj el la plej kleraj homoj en Eŭropo kiel grava literaturaĵo (nome, la teksto de Ossian en angla formo) meritas respekton. Napoleono kaj Diderot tre admiris la verkon. Thomas Jefferson, la tria prezidanto de Usono, opiniis, ke Ossian estas „la plej granda poeto, kiu iam ekzistis”. Li eĉ asertis, ke li intencas lerni la gaelan por povi legi la originalon. La fama skota romanisto Walter Scott estis influita de la poemaro, ankaŭ la germanoj Johann Wolfgang von Goethe kaj Johann Gottfried Herder. Furoris la opero Ossian, ou les Bardes de Le Sueur, kiam ĝi estis prezentita ĉe la Pariza Operejo en 1804. Aliaj komponistoj, kiuj ricevis inspiron de la verko, estis Franz Schubert kaj Felix Mendelssohn.

Oni apenaŭ povas nei, ke Macpherson, ĉu trompisto, ĉu honestulo, estis kapabla poeto. En la kompilaĵo Cambridge History of English Literature (Kembriĝa historio de angla literaturo) la kontribuinto W.P. Ker rimarkigas, ke „La tuta ruzo de Macpherson, kiel filologa trompanto, nenion signifus sen lia literatura lerteco”.

Estus domaĝe, se admiro de la verkaro de Macpherson devojigus iun ajn de serioza studo de la vera literatura trezoro en la gaela lingvo.*

Mi estas preskaŭ konvinkita, ke: aŭ Macpherson verkis la poemaron unue en la skotgaela, kaj poste faris sian malsuperan tradukon en la anglan, aŭ, ke li mense kompilis la gaelan tekston, samtempe skribante ĝin en la angla (verŝajne nur psikologo povas diri, ĉu tio eblas). Tamen, por mi la gaela teksto – kaj nur la gaela teksto, kvankam ĝi estas sendube fikcia inventaĵo – meritas esti rigardata kiel grava parto de la skota kaj monda literaturo, kondiĉe, ke oni ne supozu aŭ pretendu, ke temas pri aŭtenta antikva gaela manuskripto.

Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando
* Kiu deziras legi aŭtentajn tekstojn en la gaela lingvo (fojfoje kun traduko en la angla), povos akiri ilin de Comann Litreachas Gàidhlig na h-Alba / Scottish Gaelic Texts Society (Societo por skotgaelaj tekstoj), kaj la ekvivalento en Irlando The Irish Texts Society.
Macpherson, James kaj Clerk, Archibald, The Poems of Ossian: in the Original Gaelic with a Literal Translation into English and a Dissertation on the Authenticity of the Poems (la poemoj de Ossian en la originala gaela, kun laŭvorta traduko en la anglan, kaj disertaĵo pri la aŭtenteco de la poemoj). Eldonejo: ULAN Press. Reproduktaĵo de ekzemplero (1899), en la Biblioteko de la Altlernejo Harvard. Unue presita de William Blackwood and Sons, Edinburgo kaj Londono, 1852. 584 paĝoj.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07