MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Turismo

LITOVIO

Vojo tra arbopintoj

Apud la orient-litova urbo Anykščiai, konata pro pitoreskaj naturbelaĵoj, en 2015 oni malfermis alte konstruitan lignan vojon. Ĝi pasas tra arbopintoj kaj unikas ne nur en la baltaj landoj, sed ankaŭ en orienta Eŭropo.

La vojo longas 300 m. Ĝi komenciĝas ĉe la ŝtonego Puntukas, kiu situas je 6 km sude de la urbo Anykščiai. La ŝtonego estas konsiderata kiel unu el la plej grandaj en Litovio. En la jaro 2000 ĝi estis nomita natura, mitologia kaj historia monumento. Sur la ŝtonego estas elĉizitaj bareliefoj de la litovaj aviadistoj Steponas Darius kaj Stasys Girėnas, kiuj en 1933 per aviadilo Lituanica provis transflugi Atlantikon. Tamen ilia aviadilo rompiĝis sur la teritorio de la nuna Pollando. Puntukas estas memorloko pri ilia flugo. Ĝi estis inaŭgurita en 1943 okaze de la 10a datreveno.

Ekde la monteto de Puntukas la vojo kurbiĝas ĉe arbopintoj. Fine de ĝi staras 35 m alta observoturo, kiun oni supreniras per ŝtupetoj. De la turo malfermiĝas pitoreska vidaĵo al la arbareto de Anykščiai kaj la rivero Šventoji. Super la horizonto ankaŭ klare videblas la plej altaj turoj en Litovio, tiuj de la preĝejo de Sankta Mateo. La observoturon ornamas naciaj motivoj. Por handikapuloj kaj maljunuloj estas speciala lifto al la observoturo. Sur standoj turistoj povas trovi informojn pri la lokaj flaŭro kaj faŭno. En la informcentro ĉe la vojo estas ekspozicio, kiu sciigas pri la kreskaĵoj kaj bestoj de la loka arbareto. Ĝian belecon prikantis ne nur unu litova aŭtoro.

La unika vojo etendiĝas sur preskaŭ unuhektara areo. Por realigi la projekton oni uzis 395 tunojn da metalo kaj 1500 m 3 da betono. La promenado laŭ la vojo, gvidanta tra la arbopintoj, estas senpaga, se la vizitantoj ne deziras ĉiĉeronadon.

LAST
kunlaboranto de MONATO en Litovio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de LAST el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07