MONATO
Serĉi en MONATO

Eseoj

SCIENCO

Kredoj blindaj je faktoj dubindaj

Ĉu Jesuo Kristo vere ekzistis? Kiu li estis en la realeco? Kiam ekskribis la homaro? Ĉu William Shakespeare mem verkis siajn teatraĵojn? Ĉu la murdinto de la franca reĝo Henriko la 4a agis sola? En kiu fako la 20a jarcento indas la nomon „granda jarcento”? Ĉu la kvin plej grandaj (laŭ la angula grandeco) planedoj de la sunsistemo (Merkuro, Venuso, Marso, Jupitero, Saturno) estis ĉiam videblaj en la ĉielo? Jen kelkaj tiklaj demandoj, kiuj ŝajnas kontraŭbati la tradicie akceptitajn opiniojn.

Multaj historiaj temoj estas konataj al ni danke al lerneja instruado aŭ pere de la tiel nomataj amas-komunikiloj. Fojfoje estas tamen malfacile distingi mitojn de tio, kion ĝis nun klarigis la historiaj aŭ la sciencaj esploroj. Esperantistoj mem ofte frontas personojn, kiuj kredas, ke ilia internacia lingvo estas artefaritaĵo, neniam, nenie kaj de neniu parolata kaj aldone sena je propra kulturo. Kaj tiuj personoj firme opinias, ke iliaj kredoj spegulas la realon.

La vero estas, ke la plimulto de la homoj estas tre malofte informita pri sciencaj esploroj koncerne temojn jam delonge konsideratajn firmigitaj. Kial ne provi rekonsideri ilin kun objektiveco, komparante la faktojn, sur kiuj sin apogas disaj opinioj? Ja la faktoj, ne la kredoj, konduku onin al ia opinio.

Alproksimiĝo

Ĉu ni vere scias, kiu do estis, en la historio, Jesuo Kristo; ĉu ni ŝuldas la inventon de la skribado al la sumeranoj, 3500 jarojn antaŭ la komuna erao; ĉu ekzistas raciaj argumentoj por pledi por la ekzisto de iu perdita kontinento, kies nomo estis Atlantido; ĉu la planedo Venuso estis ĉiam videbla? Pri tiaj temoj (kaj aliaj) oni rajtas pensi kaj serĉi realecajn elementojn por starigi al si propran opinion, sendepende de la influo de la tradicio, de sciencaj dogmoj kaj similaj aferoj.

Ĝuste ĉi tian alproksimiĝon montras aliflanke André Cherpillod en sia libro Mensogoj kaj sekretoj de la historio. Kiel ateisto, Cherpillod ne timas prikonsideri religiajn temojn, sed li klopodas, sen antaŭjuĝoj, konsideri nur historiajn elementojn. Unua ekzemplo estas la serĉado de faktoj certaj pri la persono de Jesuo Kristo, mortigita de la romianoj.

Mortotuko

Alia ekzemplo, parte ligita al la antaŭa, rilatas al la mortotuko konservata en Torino, pri kiu la romkatolika tradicio asertas, ke ĝi spegulas la vizaĝon de la mortinta Kristo: Cherpillod alvenis al la konkludo (surpriza, eble ankaŭ por li mem), ke nenio malhelpas tian eblon. Fakte, la konata datado de tiu tuko per karbono 14 estis plenumita sub vere dubindaj kondiĉoj: la esploro, kiu datis la mortotukon, okazis cetere en la mezepoko. Tamen, spite al la manko de fina pruvo, multaj faktoj sciencaj (ekzemple la naturo de la tuko) kaj historiaj montras, ke tiu objekto ja povas esti la mortotuko de viro krucumita en la 1a jarcento de la komuna erao, eble Jesuo Kristo mem.

Kelkaj tre malbone konataj temoj estas koncize priskribitaj en la menciita libro, kiel la eltrovo de prahistoriaj skribaĵoj en okcidenta Eŭropo sur ostoj aŭ ŝtonoj datiĝantaj de la paleolitiko. Sed la tradicio asertas, ke la skribado (pli precize, oni aludas al la kojnoforma skribaĵo) unue aperis en la sumera periodo, 3,5 jarmilojn antaŭ la komuna erao!

Kleopatra

„Etaj kaŭzoj kaj grandaj konsekvencoj”. Jes, se la nazo de Kleopatra ne estus tiom longa (kaj bela!), la historio eble estus alia. Kaj oni povus sin demandi: „Kio okazus, se ...”, sen tamen havi la eblon alveni al certa respondo. Iel ajn, libroj tiaj, kiel ĉi-lasta de André Cherpillod, kondukas nin rekonsideri konatajn temojn kaj kuraĝigas nin pensi aŭtonome. Kiel kutime ĉe tiaj verkoj, la legado estas agrabla kaj vekas reagojn en la leganto, ĉu konvinkita pri la teorioj de la aŭtoro, ĉu ne. Sed ĝuste tiu estas la celo: komprenigi, ke eĉ pri laŭŝajne certaj aferoj ofte ne ekzistas certeco kaj ke, sekve, ĉiu rajtas dubi pri ĉio.

Pierre GROLLEMUND
korespondanto de MONATO en Francio
André Cherpilllod: Mensogoj kaj sekretoj de la historio. Eldonis la aŭtoro. 173 paĝoj. Glubindita. ISBN 978-2-36620-028-7.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pierre Grollemund el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07