MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

EKOSISTEMO

Homo (urinanta) enmare!

Multaj tion faras, malmultaj – pro hontemo – tion agnoskas: levu la manon tiu, kiu neniam en sia vivo urinis enmare! Dum la baniĝo kaj ĉefe en plaĝoj, kie mankas tualetejoj, ne malofte okazas, ke oni sentas la bezonon malplenigi la vezikon. La bontono certe ne rekomendus urini dum la naĝado, sed, koncerne al la medio, estas nenia kontraŭindiko. Asertis lastatempe ĉi tion prestiĝa fonto, la tiel nomata American Chemical Society, kiu supozigas, ke el homa urinado povas eĉ iumaniere profiti la mara ekosistemo.

Simileco

La unua kialo, pro kiu oni ne kaŭzas damaĝon, estas la simila naturo de marakvo kaj urino. Tiu ĉi lasta, fakte, konsistas plejparte (proksimume 95 %) el akvo kaj krome enhavas natrion kaj kloridon. Ankaŭ la marakvo, siaflanke, konsistas el akvo (96,5 %) kaj entenas natrion kaj kloridon, kvankam en pli alta koncentriĝo. Ambaŭ enhavas kalion. Do, finfine, urino ne tro malsamas ol la marakvo.

Ureo

Alia konsiderinda elemento, ĉeesta en urino sed (normale) ne en la mara akvo, estas ureo, la homa ĉefa forĵet-produkto. Ĝia kvanto, tamen, estas nepriskribeble malalta kaj tial neglektebla kompare kun la akvo de maroj kaj oceanoj. Aldone, la ureo, kiun oni liberigas enmare, enhavas multe da nitrogeno, kiu kombiniĝas kun la akvo por produkti amonion. La amonio, siavice, nutras marajn plantojn, do ĝi estas tre utila. Oni fine ne forgesu, ke ĉiuj bestoj, kiuj vivas en la oceano, urinas en ĝi, sen iu katastrofo por la ekosistemo. Baleno, ekzemple, povas produkti eĉ 970 litrojn (!) tage. Tute aliaj, sume, estas la danĝeroj por la mara medio. Fakuloj tamen avertas: „Oni prefere ne urinu en golfetoj kaj precipe en naĝejoj”.

Hormonoj

Penvaloras memorigi, ke homoj forigas per urino ankaŭ minimumajn kvantojn de aliaj elementoj: ekzemple, produktoj, kiuj havas ligon kun la malkomponiĝo de medikamentoj. Ekzistas studoj, kiuj atestas la in-iĝon de kelkaj fiŝoj sekve de la enakva ĉeesto de hormonoj por la limigo de naskiĝoj. Krome, estas observitaj okazoj de ŝanĝoj en la konduto de fiŝoj, kiuj senvole elmetis sin al malaltaj kvantoj de kontraŭanksiaj medikamentoj. Pro tiuj kialoj, estas pli bone kaj prudente eviti urinadon en malgrandaj mar-sekcioj, kie la akvo ne havas la eblon cirkuli kaj la urino ne povas facile disperdiĝi.

Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Scienco” kaj ofta kunverkanto

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07