MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

JAPANIO

Pikas la Olimpikoj

Ĉu la Olimpikaj Ludoj en 2020 en Tokio estas malbenitaj? En septembro 2013 la japana ĉefministro, Abe Shinzo, sukcese invitis al sia lando la ludojn. Li asertis i.a., ke la situacio ĉe la de cunamo detruita atomcentralo en Fukuŝimo estas bonorde regata. Malkonsentis multaj japanoj. Nun, du jarojn poste, estiĝis aliaj problemoj.

Unue, la kosto de la nova ĉefstadiono: En 2012 la Japana Sporta Konsilio (JSK), duonŝtata organizaĵo respondeca pri la stadiono, kalkulis la koston je 130 miliardoj da enoj (943 milionoj da eŭroj). La konsilio okazigis internacian konkurson por desegni la stadionon, kies unuan premion kaj kontrakton kun JSK gajnis Zaha Hadid, irak-devena arkitekto en Londono.

Duobliĝis

Ŝi proponis grandioze modernan stadionon kun du arkoj. Tamen ĉi-jaron evidentis, ke la kosto pli-malpli duobliĝis. Kulpas altigitaj konstruprezoj kaj aldonaj ekipaĵoj. Furiozis la japana popolo pro la sumo elspezota, kiu preskaŭ egalis la kunajn kostojn de la kvin antaŭaj olimpikaj stadionoj en Sidnejo en 2000, Ateno en 2004, Pekino en 2008, Londono en 2012 kaj Rio-de-Ĵanejro en 2016.

La ĉefministro devis do nuligi kaj la premiitan planon kaj la buĝeton. Tio signifas, ke JSK denove okazigas internacian konkurson kaj decidos pri la kompanio, kiu konstruos la stadionon, en printempo 2016. Tuj komenciĝos la laboroj, tiel ke pretos la stadiono teorie en printempo 2020. Multaj japanoj dubas, ĉu la projekto laŭplane iros, kaj kredas, ke denove altiĝos la kostoj.

Dua problemo

En aŭgusto 2015 konstateblis dua problemo. Akuzis belga desegnisto, Olivier Debie, ke la olimpika emblemo, kreita de Sano Kenĵiro kaj elektita en konkurso fare de la Japana Olimpika Komitato (JOK), estas plagiato de blazono lia por teatro en Lieĝo, Belgio.

Debie ekprocesis ĉe belga kortumo kontraŭ JOK, postulante, ke oni ne plu uzu la olimpikan emblemon. La japana desegnisto kaj JOK kontraŭe argumentis, sed necesos tempo por solvi la disputon.

La supraj du problemoj rilatas al homoj kaj estos iel solvitaj laŭ tempo kaj mono. Tria problemo rilatas al la naturo kaj ne facile solveblos. La tokiaj ludoj okazos en 2020 inter la 24a de julio kaj la 9a de aŭgusto. Tiam estas la malplej taŭga sezono por eksterdomaj sportoj.

Suferos

Oni timas, ke ludantoj kaj spektantoj suferos pro varmo kaj humideco. Ĉi-jaron, ekzemple, dum la sama periodo la temperaturo en Tokio atingis ĉiutage pli ol 30 oC. Fakte, la 20an de julio, ĉe la Internacia Junulara Piedpilka Konkurso en Niigata, ĉirkaŭ 280 km for de Tokio, du ludantoj de la serba teamo kolapsis pro la varmego. La matĉo estis nuligita.

Leviĝas la demando, kial oni elektis tian malfavoran sezonon. La lastaj olimpikaj ludoj en Tokio, en 1964, komenciĝis en oktobro. Nuntempe, tamen, oni elektas la monaton ne por komplezi al sportistoj sed al televidaj stacioj kaj al profitoj.

Fakuloj komencis konsideri kiel mildigi la efikojn de altaj temperaturoj. Ili pensas pri varmobaraj surfacoj por maratonaj vojoj, pli fruaj startoj, kaj arboj por ŝirmi kontraŭ la suno.

Fine de aŭgusto JSK anoncis la novan maksimuman buĝeton de la ŝtata stadiono kiel 155 miliardoj da enoj (1141 milionoj da eŭroj), kaj la 1an de septembro JOK anoncis, ke ĝi nuligas la elekton de la emblemo de Sano Kenĵiro.
ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07