MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

INTERNACIAJ RILATOJ

Espero por la tuta mondo: irana interkonsento

Post longdaŭraj kunsidoj oni fine interkonsentis pri la irana nuklea programo. Federica Mogherini, la alta reprezentanto pri ekstera politiko de Eŭropa Unio, deklaris, ke temas pri signo de espero por la tuta mondo.

Kiel historian eventon kaj novan ĉapitron de espero priskribis la interkonsenton la irana ministro pri eksteraj aferoj, Mohammad Javad Zarif.

La traktato draste limigas la iranan nuklean programon. Tiamaniere oni celas malhelpi la Islaman Respublikon konstrui atombombon. Tamen ĝi povas plu uzi nuklean energion civilcele.

Sankcioj

Interŝanĝe estos forigataj iompostiome la sankcioj de okcidentaj landoj kontraŭ Irano. Se Irano rompus la traktaton, la sankcioj revalidus antaŭ la forpaso de 65 tagoj. La malpermeso de UN, ke Tehrano aĉetu armilojn, restos dum la sekvaj kvin jaroj.

Laŭ la 100-paĝa teksto de la traktato la interkonsento inkluzivas tri bazajn kondiĉojn: redukti la iranan atom-programon dum minimume 10 jaroj, forigi la internaciajn sankciojn, kaj plifortigi kontrolojn de la Internacia Atom-Energia Agentejo (IAEA).

Kondiĉo

Laŭ fakuloj la traktato ĉiel konvenas. La irana atom-programo ne estos tute ĉesigita, sed restos ĉefa kondiĉo, ke Irano nek produktos, nek aĉetos en iu lando atomajn armilojn. Kontrolistoj de IAEA ricevas la rajton inspekti iranajn instalaĵojn, inkluzive militajn. Se Irano tion ne permesus, estus enkondukataj novaj sankcioj.

Rilate la laŭŝtupan forigon de la sankcioj, Irano konsentis ne pliriĉigi uranon je pli ol 3,67 % dum 15 jaroj. IAEA devas ĝis la fino de tiu jaro komplete esplori ĉiujn aspektojn de la irana atom-programo. Laŭ la traktato, Irano allasos inspektistojn de IAEA al ĉiuj instalaĵoj, tamen la kontrolistoj antaŭe anoncu siajn vizitojn.

Kritiko

El Israelo venis akra kritiko. La israela ĉefministro Benjamin Natanjahu nomis la traktaton „malbona eraro”. Pere de ĝi oni malfermas al Irano sekuran vojon por produkti atomajn armilojn.

La laŭpaŝa forigo de sankcioj kontraŭ Irano povas nur ĝojigi negocistojn, kaj ĉefe naftoproduktantojn. Kelkaj jam preparis sian revenon al Irano, dum aliaj eĉ ne forlasis la landon, postlasinte reprezentejojn sub aliaj nomoj.

Ĉi tiu lasta etapo de la priatomaj intertraktadoj laŭ la formulo EU3 + 3 (Britio, Francio, Germanio + Ĉinio, Rusio, Usono) kaj Irano okazis en Vieno. Okazis sesioj ankaŭ en Laŭzano.

Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07