MONATO
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Popolo 1, Eŭropa Unio 0

„Damne ... mi ne plu volas aŭdi pri Grekio.” Jen la vortoj de usonano, en kies lando mi gastas kaj kie mi nun enkomputiligas ĉi tiujn liniojn. Facile imageblas, ke ne nur usonanoj tiel opinias. Ankaŭ multaj eŭropanoj, kies gazetoj (se tiujn ili entute legas) same kiel la televidaj kaj radiaj novaĵelsendoj jam de semajnoj plenas je opinioj, fojfoje malpli ol je faktoj.

Tamen por eŭropanoj gravas la krizo en Grekio – ne nur por tiuj, kiuj ĉiutage uzas eŭrojn, kaj demandas sin eventuale ne ĉu, sed kiamaniere la valuto eltenos, sed ankaŭ por tiuj, kies registaroj kaj bankoj pruntedonis monon al Grekio.

Ekonomiko, almenaŭ al ne-ekonomikistoj, estas komplika, mistera afero. La skota verkisto Thomas Carlyle [kalajl] nomis ĝin „scienco morna”. Ŝerce, aŭ eble ne tute, oni diras, ke kieas kvin ekonomikistoj, tieas ses opinioj. Do eble ankaŭ ekonomikistoj taksas sian sciencon, se ne morna, do komplika kaj almenaŭ iom mistera.

Pro tio, eble, la krizo estas simpligita kaj komprenebligita, kvazaŭ temus pri futbal-matĉo. Jen unuflanke la heroa, kuraĝa sed subfinancata greka teamo, kun ludantoj apenaŭ trejnitaj; jen aliflanke la potenca, riĉega eŭropa teamo, kun konataj punŝotistoj kiel Merkel kaj Hollande.

Kaj, kiam venkis en la referendumo la 5an de junio la grekoj, kaj maldece fingrumis al la eŭropa teamo, indikante, ke ili ne plu volas ludi laŭ la eŭropaj reguloj, ekhurais la fejsbukaj spektantoj.

Grekoj parolis (kvankam voĉdonis nur duono de la popolo) ne nur por si, sed ankaŭ por opresata, subtretata kaj finance ekspluatata eŭropa popolo, jubilis la komforte enfoteligita fejsbukanaro. Hura! Popolo 1, Eŭropa Unio 0.

Sed futbalo ĝi ne estas. Kaj rigardi ĝin tia bagateligas la tutan malfeliĉan aferon. Kial, kiel argumentas en ĉi tiu numero nia germana korespondanto Franz-Georg Rössler, liaj samlandanoj (kaj ne nur) konstante per siaj impostoj financu grekojn, kiuj ŝajne, kvankam finance draŝataj, malemas entrepreni fiskajn kaj aliajn reformojn? Reformoj, cetere, kiujn landoj en similaj, sed ne tiom ekstremaj pozicioj, kiel Irlando, senbrue englutis?

Aliflanke, kial EU ne pli entuziasme kaj malavare intervenis? Per eble ne tute fidinda fonto mi informiĝis, ke Grekio bezonas ekvivalenton de 370 miliardoj da dolaroj. Tamen la registaroj (t.e. impostopagantoj, do vi kaj mi) preskaŭ senlime subvenciis bankojn kaj aliajn financajn institutojn por ilin savi: 2513 trilionoj por Citybank, 2041 por Morgan Stanley, 1344 por Bank of America – 354 bilionoj eĉ por Deutsche Bank.

Verdire nek grekaj politikistoj nek EU gloron rikoltas pro la disputo. Ili ambaŭflanke nutras la miopajn ambiciojn de tiuj, kiuj volas frakasi la union, detrui la eŭron, kaj reveni al epoko de malgrandaj ŝtatoj, eterne militantaj.

Evidente, la unio ne estas perfekta. Neniu sistemo politika perfektas. Tamen anstataŭ hurai kaj jubili el la sekureco de niaj fejsbuk-paĝoj, ni eŭropanoj kunlaboru por la eterna ben' de ni ĉiuj.

Ja pli facile skrib- ol realig-eble ...

Paul GUBBINS
ĉefredaktoro de „Monato”

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07