MONATO
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Facilas priskribi, malfacilas preskribi

Mediteraneo: kion ĝi signifas? Al nord-eŭropanoj, eĉ tiuj ne aparte riĉaj, ĝi signifas du somerajn semajnojn da suno kaj strando, sangrio kaj (se bonŝance) seksumado. Kristalklara, brile blua maro varma forpelas memorojn pri grizaj, nordaj vintraj tagoj, pri oficejoj kaj fabrikoj. Por tiuj ĉi feliĉaj turistoj Mediteraneo fariĝas feriejo, ripozejo ... kaj vasta, bonveniga naĝejo.

Naĝejo, tamen en mala, cinika senco, fariĝas Mediteraneo ankaŭ por alispecaj „turistoj” el pli sudaj landoj. Tiuj vojaĝantoj, same kiel la nord-eŭropanoj, pagas sian monon al perantoj por „ĝui” la maron kaj profiti de ties akvoj. Jen tamen ĉesas la paraleloj.

Ne al turismo-kompanioj pagas sian monon la suduloj, sed al piratoj, hom-kontrabandistoj, pretaj riski la vivojn de la „klientoj” por ilin transmarigi el la ĥaose senespera norda Afriko al la promesita lando de Eŭropa Unio.

Kia vojaĝo! En aprilo pereis ĝis 900 homoj, kiam ilia kaduka, home superŝarĝita eks-fiŝkaptista boato renversiĝis meze de la maro, disŝutante sian kargon el karno kaj sango en Mediteraneon – ĉi-fojon nenian naĝejon, sed dronejon. Eĉ se kelkaj ja volis naĝi, por provi sin savi, tio ne eblis. Centoj estis enfermitaj, sardele kunpremitaj, subferdeke sen eskapilo.

Kalkulite estas, ke en la nuna jaro eĉ antaŭ la aprila katastrofo jam dronis en Mediteraneo plurcentoj da nord-afrikanoj. Spite al tio, kvazaŭ mirakle, sukcese transiris la maron por atingi EU-on 20 000 geviroj kaj infanoj.

Priskribi katastrofon facilas. Preskribi solvon, male. Precipe kiam la problemo ampleksas plurajn politike kaj socie malsamajn landojn, diversajn ŝtatajn kaj aliajn instancojn, kaj dekmilojn aŭ centmilojn da homoj. Verŝajne ne ekzistas unusola solvo, kiu kvazaŭ sorĉbastone formagios la elementojn, kiuj fatale kombiniĝis por estigi la nunan situacion.

Ironie estas, ke, intervenante kontraŭ la tiel nomata Islama Ŝtato (IS) en Libio kaj Sirio, okcidentaj landoj vole-nevole kontribuas al situacio, kiun ili nun, aparte en EU, perplekse kaj fojfoje senkonsile strebas se ne solvi, do almenaŭ mildigi. Detrui hejmojn, laborejojn, lernejojn, malstabiligas komunumojn, tiel ke suferantaj, disŝirataj familioj nepre devas serĉi pli trankvilajn terenojn. Se troviĝas tiaj terenoj transmare, en la ŝajne sekura, prospera Eŭropo, do tiel estu: jen la dezirata finstacio.

Evidente ne tuj ĉesos la milito en Sirio kaj Libio, nek la malsato kaj konfliktoj en aliaj regionoj de la meza kaj norda Afriko. Nepras prefere diplomatie helpi al la diversaj grupoj en la regiono forĝi de interne interkonsenton. Nur kiam revenos paco, se tio entute eblos, kie teritoriaj, religiaj kaj aliaj pretendoj senraciigas kaj brutigas, revenos ankaŭ stabileco kaj, kun ĝi, la homoj.

Alivorte, kiel notis komentisto en la brita gazeto The Guardian, se homoj daŭre sin ĵetas de sur klifo, ne indas prioritate okupiĝi pri la kadavroj. Unuavice gravas starigi barilon supre de la klifo, por ke estu neatingebla la klifrando.

Tial, verŝajne, ne multe helpos, se EU, eĉ kadre de internacia juro, detruos boatojn. Kiel distingi inter nepra fiŝkaptista boato kaj alia, iam uzota de kontrabandistoj? Kaj subvencii karitatajn kaj aliajn grupojn en la afliktataj landoj de norda Afriko entenas riskojn. Floras korupto, tiel ke ne eblas garantii, ke la koncernaj sumoj atingos lokojn, kie plej grandas la bezono.

Lastatempe EU konsentis akcepti 5000 rifuĝintojn. Tio signifas, ke kelkmiloj, kiuj jam atingis Eŭropon, estos revenigitaj kiel kontraŭleĝaj enmigrintoj. Tiel komenciĝos denove la homa kontrabando-karuselo. Dume la mondo estas kondamnita al senpotenca observado. Oni povas nur rigardi, plori kaj esperi, sciante, ke prezidantoj kaj ĉefministroj, kun siaj armiloj, armeoj kaj foje belaj vortoj, same senpotencas.

Aŭ, ĉar ili rekonas la limojn de siaj pretendataj povoj, ili elektas ignori la situacion en la orienta Mediteraneo. Prefere rikolti laŭdojn (kaj voĉojn) pro etaj, realigeblaj, sed finfine bagatelaj sukcesoj, ol politike droni, kiel reale tiom da nord-afrikanoj, en situacio tro kompleksa kaj komplika por tuja solvo.

Paul GUBBINS
Ĉefredaktoro de MONATO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07