MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

USONO

Estingi fajron per sonoj

Por estingi brulegon kaj limigi ĝiajn damaĝojn ekzistas tri ĉefaj sistemoj: temas pri akvo, aparta ŝaŭmo aŭ kelke da fajrorezistaj kovriloj. Tamen en la lasta periodo du junaj studentoj el la universitato George Mason de Fairfax, ene de la usona ŝtato Virginio, klopodas krei aldonan kaj tre interesan metodon por estingi flamojn. La noviga ideo estas bazita sur la ekspluatado de ... sono!

Fritilo

La aparato, kiun la du studentoj – Seth Robertson kaj Viet Tran, unu 23-jara, la alia 28-jara – prezentis per interreta filmeto, estas la rezulto de universitata projekto. Pri tio ili laboris dum preskaŭ unu jaro, kun mona investo de po 600 dolaroj proksimume. La portebla aparato (konsistanta el unu generatoro de malaltaj frekvencoj funkcianta per kurento, unu amplifilo kaj unu tubo por envojigi kaj enfokusigi sonon) similetas la aparaton de la malnova filmo Ghostbusters (Fantomkaptistoj).

En la publikigita filmeto, oni vidas, ke fajro flamigita per alkoholo ene de fritilo estas estingata danke al la ritma disvastiĝo de malaltaj frekvencoj. Efektive sonaj ondoj, ene de iu preciza bendo, povas pliigi la rapidon de la aeraj korpuskloj estantaj ĉirkaŭ la fajro, kio sufokas la flamojn. Okaze de la fritila testo, la uzita frekvenco estis inter 30 kaj 60 hercoj.

Senhoma aviadilo

La eltrovaĵo ŝajnas interesa, ĉar ĝi estas pli senriska ol la tradiciaj kontraŭbrulaj metodoj. Unu el ĝiaj eventualaj aplikoj povus esti en hejmaj kuirejoj: jen efika kaj pura alternativo por estingiloj, kiuj ofte uzas toksajn kemiajn ŝaŭmojn. Tia sistemo povus montriĝi utila ankaŭ en la okazo de brulo ekestinta en spacaj veturiloj aŭ stacioj. La du studentoj pri elektra inĝenierio opinias sian inventon taŭga eĉ por aplikado al senhoma aviadilo (anglalingve drone). La celo? Estingi kompreneble, helpe de sono, brulegojn en arbaroj aŭ ene de konstruaĵoj, en maniero, kiu ne endanĝerigus fajrobrigadistojn.

Bedaŭrinde nepros plu atendi ĝis la invento iĝos prikomercebla. La pasintan novembron la du studentoj akiris tamen dumtempan patenton: kaj nun ili havas unu jaron je sia dispono por daŭrigi esploradon kaj testadon.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07