MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Turismo

GERMANIO

Palatinata rokolando

Plej sud-okcidente de la federacia lando Rejnlando-Palatinato etendiĝas la vasta palatinata arbaro. Ĝia plej randa parto – tuj ĉe la franca-alzaca landlimo kaj tuj apud la rejna ebenaĵo – allogas turistojn per la slogano „Palatinata rokolando”. Kvankam la pejzaĝo tute ne estas alpeca kaj la alteco kun 200 ĝis 500 metroj super la marnivelo modesta, la varbonomo prave karakterizas la regionon kaj altiras ĉiam pli da vizitantoj.

El la arbaro de la mezmontaro punktece riveliĝas ĉiuformaj rokaĵoj, kreitaj el la erozio de sabloŝtonaj tavoloj. Aparte la montokrestoj kaj apudriveretaj deklivoj seniĝis je arboj kaj prezentas imponajn murojn, fojfoje 70 metrojn altajn. Danĝeraj en la pasinteco, la popolo kreis pri ili rakontojn kaj fabelojn. Jam la nomoj de kelkaj ŝtonformaĵoj multon esprimas: Drakoroko, Sorĉistina fungo, Saltejo de virgulino, Tablo de la Diablo. La miriga formo de tiu ĉi lasta servas kiel emblemo de la tuta regiono. Ĝi atingis dufoje poŝtmarkan honoron. Aktuale multaj migremuloj kaj grimpantoj uzas la rokejojn por milda aŭ ekstrema sportado.

Ruinoj

Kelkfoje rekte apudas grimporokoj kaj kastelaj ruinoj. Ankoraŭ en kaduka stato – aŭ eĉ renovigitaj – ili memorigas pasintecajn aventurojn kaj historian gloron. La fama kastelo Trifels (trirokaĵo) dumtempe gardis la insignojn de la mezepoka germana imperio. Aŭ tuta ĉeno da iamaj fortikaĵoj provis gardi la regnon kontraŭ francaj invadoj. De apenaŭ rekoneblaj restaĵoj en la arbaro ĝis muzeaj reinstalaĵoj, ĉiuj lokoj estas libere aŭ postpage alireblaj.

Kulturo

Al la naturaj riĉaĵoj aldoniĝas ankaŭ multaj kulturaj. Ekzistas muzeoj pri la regiona vivmaniero, pri la metioj, pri la religio, pri la mediprotektado. Abundas artaj ekspozicioj. Lokaj artistoj malfermas siajn atelierojn. Renomaj koncertserioj estas proponataj en preĝejoj. Tamen ankaŭ vilaĝaj korusoj invitas turistojn al siaj vesperaj ekzercoj kun posta gustumado de regionaj specialaĵoj.

Plezuroj

Nelaste, la ĉarmaj vilaĝoj kaj urbetoj disponigas agrablajn restadejojn. La gamo etendiĝas de moderaj tipe lokaj ĝis lukse stilecaj. Al tio aldoniĝas banejaj plezuroj kaj saŭnoparadizoj. Ekzemple la „Rokolanda banejo” prezentiĝas adekvate per rokoj, ŝtonĝardenoj, kavoj, fontoj, akvofaloj ktp. Kasteloj kaj hoteloj surtabligas altkvalitajn manĝaĵojn. Kaj tiuj estas konsumeblaj en historiaj ĉirkaŭaĵoj kaj dum spektakloj diversgustaj, ekzemple kun rakontisto, muzikisto, sed ankaŭ kun rabkavaliro, fantomo aŭ sorĉistino.

Jen multo por homoj, kiuj ŝatas aŭtentikan naturon plus plezurigajn eventojn. Ne nur estas lerte inventita slogano. Sendube valoras la restado en la palatinata rokolando.

Franz-Georg RÖSSLER
korespondanto de MONATO en Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07