MONATO
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Unu regulo por riĉuloj, dua regulo por malriĉuloj

Kiom da mono jare ricevu deputito en nacia parlamento? En Britio, deputito ricevas ĉirkaŭ 2,75-oble la mezan salajron. Tamen por kelkaj parlamentanoj tio ne sufiĉas.

Lastatempe iama ministro pri defendado, poste eksterlandaj aferoj, Kavaliro Malcolm Rifkind [malkom rifkend], anoncis, ke li ne kandidatiĝos en ĉi-printempaj naciaj elektoj kaj forlasos la parlamenton.

Kial? Rifkind estis kaŝe filmata, promesante kontraŭ pago malfermigi parlamentajn pordojn al privataj kompanioj, por ke tiuj profitu de rekta aliro al ministroj kaj aliaj altrangaj funkciuloj. Defendis sin Rifkind, dirante, ke ne eblas vivteni sin per jara salajro de 67 000 britaj pundoj (ĉ. 92 000 eŭroj), kaj ke necesas alimaniere enspezi.

Nu, du jarojn antaŭe, en 2013, kolego de Rifkind, la ministro pri socia sekureco, Ian Duncan Smith [ien dankan smif], taskata i.a. malaltigi publikajn elspezojn, asertis, ke li (do ajna civitano) povus semajne vivteni sin per 53 britaj pundoj (ĉ. 73 eŭroj), do jare per 2750 pundoj (ĉ. 3800 eŭroj).

Kia kontrasto. Unu, nun eksa ministro, kredas jare 92 000 eŭrojn neniel sufiĉaj; dua, ankoraŭ ministro, opinias 3800 eŭrojn plene adekvataj por ordinarulo. Apenaŭ ekzistas ekzemplo pli okulfrapa por reliefigi sociajn diferencojn ne nur en Britio sed ankaŭ, verŝajne, en ĉiu t.n. evoluinta lando, por ne mencii la oscedantan abismon inter havuloj kaj senhavuloj.

Tamen la afero surtabligas aliajn demandojn. Rifkind ne estas la sola deputito, kiu suplementas apenaŭ mizeran salajron per kroma laboro. Multaj, fakte, profitas de plusaj kaj alte rekompencataj postenoj, ofte kiel direktoroj de bankoj aŭ aliaj grandaj entreprenoj. Por kelkaj, sendube, parlamenta salajro signifas nuran poŝmonon.

Parlamentanoj sin defendas, dirante, ke necesas akiri spertojn (pri salajroj kaj honorarioj ili silentas) pri la eksterpolitika mondo. Vidpunkto certe pravigebla, tamen malmultas la deputitoj, kiuj en liberaj horoj malpurigas la manojn en fabrikoj, prizonoj, lernejoj aŭ hospitaloj. Eblas argumenti, ke direktorumi bezonas verŝajne nur unu posttagmezon monate, kio nur minimume konfliktos kun parlamenta horaro. Aliflanke, instruistoj, flegistoj kaj multaj, multaj aliaj kun „ordinaraj” postenoj ne povas tiel facile sin forpermesi por obligi siajn apenaŭ malavarajn salajrojn.

Leviĝas aparta problemo, kiam deputito okupas duan plentempan postenon. La londona urbestro, Boris Johnson [boris ĝonsen], kandidatiĝas en venontaj naciaj elektoj por fariĝi parlamenta deputito. Verŝajne li estos elektita, sed li anoncis, ke li ne rezignos pri sia urbestra mandato, kiu validos ĝis unu jaron post la elektoj.

Tiel li insultos kaj tiujn, kiuj elektis lin urbestro, kaj tiujn, kiuj elektos lin deputito. Johnson mesaĝas, ke ambaŭ postenoj estas efektive nur duontempaj, ke eblas plenumi samtempe du rolojn. Do ĉu efektive deputiti aŭ urbestri estas ja nur duontempa tasko? Se jes, Johnson ricevu nur duontempajn salajrojn. Simile tiuj, kiuj nur partatempe deputitas, kiuj dum parlamentaj horoj direktoras, ricevu nur partatempajn parlamentajn enspezojn.

Klare, ne ĉiuj deputitoj tiel arogante traktas la popolon kiel Rifkind, Johnson, kaj aliaj. Multaj honeste, diligente kaj pli ol plentempe laboras. Tamen la publiko, pli kaj pli konscia pri la abismo inter regantoj kaj regatoj, ekpostulas, ke deputitoj havu unusolan laboron, nome parlamentan, kaj ke ili servu ekskluzive homojn en sia elektodistrikto.

Almenaŭ unu partio promesis limigi eksterparlamentan laboron. Ĉu la promeso realiĝos, estas alia demando. Intertempe ju pli la publiko ekscias pri partatempa, kroma laboro, des pli ĝi koleras. Lastatempe la BBC-ĉefo, Rona Fairhead [rona féahed], agnoskis, ke ŝi ricevas jare duonmilionon da pundoj (aldone al BBC-salajro) kiel direktoro de la banko HSBC.

Kiam oni demandis Fairhead, ĉu ŝi scias, ke la banko per sekretaj svisaj kontoj permesis, ke riĉuloj evitu impostopagadon, ŝi nee skuis la kapon. Kulpas, ŝi diris, subuloj.

Imagu ... duonmiliono da pundoj, direktoreco, kaj nenion scii. Nu, jen enviinda laboro.

Paul GUBBINS
ĉefredaktoro de MONATO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07