MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

AŬSTRALIO

Bani kun krokodiloj

En Aŭstralio vivas du krokodilaj specioj: la dolĉakva kaj la marakva krokodilo.

Dolĉakvaj krokodiloj (Crocodylus johnstoni) mezuras malpli ol tri metrojn kaj normale pezas nur 70 kilogramojn. Ili vivas en riveroj kaj riveretoj en la norda parto de Aŭstralio (Kvinslando, Norda Teritorio kaj Okcidenta Aŭstralio). Ilia kutima dieto konsistas el fiŝoj, birdoj, ranoj kaj malgrandaj mamuloj.

Ili estas sendanĝeraj al homoj, kaj oni ofte vidas naĝantojn en riveroj, kie surborde sunbaniĝas dolĉakvaj krokodiloj. Tamen oni devas sin gardi, ĉar fojfoje dolĉakvaj kaj mortigemaj marakvaj krokodiloj kunekzistas en estuaroj. La dolĉakvaj krokodiloj mordas homojn, kiam ili estas timigataj. Iliaj dentoj surhavas malagrablajn bakteriojn, kaj vundo ofte infektiĝas. Estas saĝe lasi ilin trankvilaj kaj ilin ne tuŝi.

Marakvaj krokodiloj

La marakva krokodilo (Crocodylus porosus) estas la plej granda reptilio de la tero post la estingiĝo de la dinosaŭroj. La plej grandaj vir-krokodiloj mezuras preskaŭ sep metrojn kaj pezas du tunojn. Ili vivas tipe 70 jarojn, sed kelkaj povas aĝi eĉ pli ol 100 jarojn.

Krom en Aŭstralio ili troviĝas ankaŭ en suda Barato, Srilanko, Papuo-Nov-Gvineo kaj Timoro. Ili povas vivi kaj en tropika marakvo kaj en tropikaj dolĉakvaj riveroj proksimaj al la maro. Ili kapablas naĝi kelkcent kilometrojn en la maro kaj fojfoje aperis eĉ en Nov-Kaledonio kaj Fiĝio.

Turistoj

Ili ĉasas grandajn bestojn kaj fojfoje mortigas homojn, kiuj naĝas en iliaj akvoj. En Aŭstralio unu aŭ du personoj mortas jare, atakite de marakva krokodilo. Kompare, pli ol 1000 personoj mortas jare pro aŭto-akcidentoj. Tiuj krokodiloj povas salti kaj movi ege rapide dum mallongaj momentoj, longdistance ili malrapidas. Kie troviĝas marakvaj krokodiloj, turistoj ofte vidas avertilojn pri la danĝero naĝi. Se homoj ne enakviĝas kaj ne promenas riverborde, atako kutime ne okazas.

Ekzistas krokodilaj bredejoj, kie oni profitas ĉefe de la haŭto por krei saketojn, valizetojn, ŝuojn kaj aliajn vestaĵojn. La viandon oni manĝas en restoracioj. Multaj turistoj iras al krokodilaj parkoj por admiri tiujn „prahistoriajn” estaĵojn. En la Norda Teritorio de Aŭstralio turistoj povas observi ilin en la Nacia Parko Kakadu. En la rivero Adelaide oni povas rigardi desur ŝipo saltantajn krokodilojn. En la plej nova Krokodila Parko de Darvino oni eĉ povas bani kun ili.

Ŝandor MONOSTORI
Korespondanto de MONATO en Aŭstralio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ŝandor Monostori el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07