MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

EMERITIĜO

Pensoj pensiaj

Lastatempe mia edzino, 47-jaraĝa, kiel aliaj similaĝaj ĉinaj virinoj, maltrankviliĝas. La kialo: ĉinaj komunikiloj publikigas artikolojn rilate reformadon de la emerita sistemo.

Post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, la 1an an de oktobro 1949, la registaro tuj ellaboris emeritan sistemon tre favoran al laboristinoj. Viroj emeritiĝis en la aĝo de 60, virinoj en la aĝo de 50.

Kamparanoj

Antaŭe en Ĉinio nur urbanoj, kiuj laboris en ŝtataj aŭ kolektivaj entreprenoj aŭ en la registaro, ricevis pension post emeritiĝo. Kamparanoj devis labori, ĝis ili ne plu kapablis. Mia patro estis kamparano kaj laboris ĝis sia morto en la aĝo de 78 jaroj. Li neniam havis pension.

Mi ne scias, kial post 1949 la registaro tiel avantaĝe traktis virinojn. Tamen mi bone memoras, ke la ŝtato volis grandigi la loĝantaron. Pro tio al virinoj estas taskite naski infanojn kaj frue emeritiĝi por ilin prizorgi.

Paroj

Sed aferoj ŝanĝiĝas. Antaŭ pli ol 30 jaroj, rimarkinte la rapidan kreskadon de la loĝantaro, la registaro enkondukis novan, naskiĝliman politikon. Paroj rajtis enmondigi nur unu infanon. Rezulte, mi havas nur unu filinon, kaj mia frato nur unu filon.

Nun reprezentantoj de la Ĉina Tutlanda Popola Kongreso proponas al la registaro altigi la pensiuliĝo-aĝon de virinoj. Ili diras, ke eĉ 60-jaraĝa virino estas ankoraŭ forta kaj ankaŭ sperta en sia profesia laboro.

La registaro emas akcepti la argumentojn de la kongreso, sed ordinaraj laboristinoj, inkluzive de mia edzino, kontraŭas. Ili timas, ke ili devos pli longe labori.

XU Jinming
korespondanto de MONATO en Ĉinio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xu Jinming el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07