MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

BALKANIO

Denove elmigrado

Ekde septembro pasintjara ĉirkaŭ 40 000 homoj elmigris el Kosovo. La elmigrado sekvas tiun de la jaroj 1998-1999 rezulte de la milito kaj serba terorismo. Tamen tiam, kiam aperis en Kosovo trupoj de Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO), revenis ĉirkaŭ 95 % de la elmigrintoj. Ili volis krei prosperan, pacan vivon en sia patrujo.

Seniluziiĝo

Nun, tamen, 16 jarojn poste, kosovanoj seniluziiĝas. Kulpas parte ekonomiaj kialoj. Privatigo de iamaj ŝtataj entreprenoj riĉigis manplenon da homoj kaj senlaborigis dekmilojn da aliaj.

Alia faktoro estas la daŭra izoleco de la lando. Kosovanoj rajtas libere moviĝi nur al kvar najbaraj landoj. Pro tio opinisondoj montras, ke la optimismo pri eŭropa estonteco draste falis (de 95 % antaŭ kelkaj jaroj ĝis 45 % ĉe la novjaro 2015 kaj ĝis 5 % du monatojn poste).

Rolon ludas ankaŭ la konduto senskrupula de politikaj partioj. Ekzemple, en 2014 la lando restis ses monatojn sen parlamento, ĉar la partioj volis ŝtatpotencon nur por si mem. Homoj senpacienciĝis, atendante pli bonan vivon en sia lando malgranda.

Mafianoj

Enplektita en la elmigrado estas kredeble la serba registaro. Por malstabiligi Kosovon kaj por montri, ke la tieaj albanoj ne kompetentas pri memregado, serboj kunlaboras kun mafianoj. Ili veturigas kosovanojn ĝis Subotica, apud la hungara landlimo, kaj ilin kontraŭleĝe transirigas al Hungario.

De tie la elmigrintoj provas atingi aliajn eŭropajn landojn. Laŭdire ili elspezis ĉirkaŭ 45 milionojn da eŭroj por bus- kaj trajn-biletoj kaj por ŝmiri la manojn de mafianoj. Tamen multaj restas tendare en Hungario, ankaŭ Aŭstrio, en malfavoraj kondiĉoj, atendante azilon, kiun ili verŝajne ne akiros.

Plejparte ili estos hejmen revenigitaj. Intertempe la parlamento en Kosovo provas enkonduki leĝojn por haltigi tian elmigradon.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07