MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Lingvo

IRLANDO

Aperigi (librojn) por ne malaperigi (lingvojn)

Unu el la plej promesplenaj aspektoj de la tuttera teksaĵo estas tio, ke unuafoje en la lastatempa historio de la mondo ni nun havas efikan ilon por kontraŭstari la malaperon de pli kaj pli da idiomoj. La aktuala fenomeno, kiu koncernas amasan morton de lingvoj, minacas la buntan mozaikon de kulturoj, kiu riĉigas la spiritan vivon de la homaro. Tamen la fakto, ke hodiaŭ iu ajn povas libere krei retajn paĝojn kaj uzi la interreton kun la celo komuniki kaj aperigi informojn pri – kaj en – sia propra nacia aŭ etna lingvo, eble donas iom da espero, ke endanĝerigitaj lingvoj ne nepre estingiĝos.

Irlanda eldonejo

Nu, en malgranda urbeto de okcidenta Irlando situas unika eldonejo, kiu proponas librojn por plenkreskuloj kaj infanoj, presitajn en mirinde granda gamo de lingvoj, dialektoj kaj subdialektoj. Temas pri tiel nomata Eldonejo Evertype, en la eta urbo Cathair na Mart [kaher na mart], anglalingve Westport. Ĝi presas siajn eldonaĵojn en allogaj, ofte ilustritaj formoj kaj en nekredeble vasta nombro de idiomoj.

Tio estas aparte notinda en la fako de porinfana literaturo; ekzemple la monde konata libro Alice in Wonderland (La aventuroj de Alico en Mirlando), de la brita aŭtoro Lewis Carroll, estas havebla ĉe Evertype ne nur en la originala angla lingvo, sed ankaŭ en la franca, la germana, la kornvala, la irlanda, la skotgaela, la itala, la dana, la latina, la manksa, la skota, la sveda, la kimra, la malaltgermana, la belarusa, la hungara, la ladina, la valona, la tonga, la zulua, la havaja, inter aliaj.

Plie, ĝi presas en pluraj obskuraj kaj multe malpli konataj lingvoj kaj dialektoj, kiel ekzemple la dialekto de la apalaĉa regiono de Usono, la menonita germana (mem usona), la pikarda, la ŝetlanda, la normand-franca dialekto de Ĵersejo (manik-markola insulo), la ulster-skota, la diversaj lokaj subdialektoj de Skotlando kaj de aliaj eŭropaj popoloj ktp. Ĝia listo de publikaĵoj inkluzivas ankaŭ planlingvojn kaj imagajn projektojn, kiel Volapuko, Esperanto kaj la tiel nomata „Lingwa de Planeta”. Eble unu el la plej nekutimaj eldonaĵoj estas versio de Alico en Mirlando presita en la alfabeto Deseret, inventita en la 19a jarcento de mormonoj en Utaho.

Endanĝerigitaj lingvoj

Tiu eldonejo konstante aperigas literaturon (fikcian kaj nefikcian) por plenkreskuloj en simile granda gamo de lingvoj pli-malpli gravaj, pli-malpli disvastigitaj kaj konataj. Entute ĝi prezentas tre riĉan legan fonton por ĉiuj, kiuj deziras posedi librojn en sia propra idiomo, kiuj deziras lerni aliajn lingvojn aŭ simple ŝatas kompari tekstojn en diversaj lingvoj.

Precipe, ĉi tiu eldona aktiveco estigas valoran, pozitivan kaj praktikan kontribuon al la konservado de malaperantaj kaj endanĝerigitaj lingvoj. Fine kaj parenteze: ĉi tio ne celas esti komerca reklamo, kaj la aŭtoro havas absolute nenian rilaton (krom admiron!) al la menciita eldonejo. Li simple aĉetis plurajn publikaĵojn el ĝi kaj estis tre kontenta pro la kvalito de la tradukoj, de la presado kaj de la bindado (ĝenerale per paperaj kovriloj).

Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07