MONATO
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

Ĉu savi la kristanan okcidenton?

Fenomeno aktuala en Germanio estas la tiel nomata Pegida. Tiu vorto estas akronimo el vortoj, kiuj signifas en Esperanto „patriotaj eŭropanoj kontraŭ la islamigo de la okcidento”.

Pegida estiĝis en Dresdeno, kiel movado por savi la eŭropan identecon. Bone, sed kia identeco? Okcidenta germano povas demandi sin, kial precipe homoj en la iama Germana Demokrata Respubliko, tiam 90-elcente ateista, sentas bezonon savi Eŭropon, do kristanan kulturon dumiljaran.

Se ili defendus sian gloran socialisman pasintecon, la okcident-germano pli bone komprenus. Sed temas pri io tute alia, kio urĝis surstraten pli ol 18 000 tiel nomatajn patriotojn.

Tiuj homoj, harditaj en la liberiĝo el komunisma regado, taksas sin nun premataj pro la islama konkero de ilia lando, eĉ de la tuta Eŭropo. Ili supozas, ke ekzemple la germana ŝtato multe pli subtenas enmigrintojn el islamaj ŝtatoj, multe pli favoras tiujn novajn loĝantojn, ol siajn malnovajn civitanojn.

Se germano malcedas al la instancoj eĉ nur cendon ŝuldatan, la ulon oni konsiderinde punas. Se islamano (nun eĉ aŭtenta germano) vojaĝas al Sirio por murdi en „sankta milito”, oni diskutas, kiel tiun oni revene akceptu.

Kristanaj insignoj juĝejo-decide malaperas el lernejoj, dum are kreskas minaretoj. Tio verŝajne la dresdenanojn ne tro koncernas. Ili volas resti, kiaj iam estis la praavoj. Ili tamen lernu, ke neniam revenos tempoj tiaj.

La politika problemo konsistas en tio, ke instancoj ne volas kompreni, ke ekzistas bezono, ĉe la aŭtenta loĝantaro de Germanio, ne nepre tro rapide adaptiĝi al la kutimoj de la nove alvenintoj. Ili, kiel impostpagantoj kaj „veraj indiĝenoj”, nur atendas respekton por la propra vivmaniero kaj la orelon de elektitaj politikaj reprezentantoj.

Sed politikistoj taksas ĉiun, kiu ne permesas enkestigi sin en la kategorion „senpripensa, bonkora, mondmalferma, optimisma, futurcela civitano”, kiel aĉan dekstrulegon, naziemulon. Ili degnas rigardi ilin kiel „misgvidatajn estulojn plibonigendajn”. Laŭte kaj unuflanke la gazetaro kaj la televido-stacioj akompanas tiun kampanjon.

Pegida certe apartenas al tiuj ksenofobiaj trajtoj ekzistantaj ĉiam kaj ĉie ajn. Sed ĝiaj argumentoj meritas almenaŭ seriozan kaj racian traktadon, ĉar fobio ne nepre identas kun malamikeco kaj mensa malsaneco.

Kelkajn tagojn post la tiel nomataj pegidaj manifestacioj en Dresdeno okazis la murdoj en Parizo de redakcianoj de la franca satira magazino Charlie Hebdo. La politikistoj tuj ekpolitikumis laŭ la konata maniero, avertante, ke oni, ekzemple Pegida, ne politikumu per la evento.

Franz-Georg RÖSSLER
korespondanto de MONATO en Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07