MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

TEKNOLOGIO

Finfine en orbito brazil-ĉina satelito

En decembro 2014 Brazilo kaj Ĉinio povis celebri la rezulton de komuna sukcesa projekto en la teknologia fako. El Ĉinio estis fakte lanĉita nova satelito post longa kunlaborado inter fakuloj el ambaŭ landoj.

Helpe de ĉina raketo enorbitiĝis satelito konstruita de brazilanoj en la urbo São Carlos (la ŝtato San-Paŭlo). La multekosta projekto faciligos la observadon de Amazonio – ne hazarde ankoraŭ ofte priskribata kiel verda pulmo de la tero – kaj de aliaj strategie gravaj kamparaj kaj urbaj areoj: ĉion ĉi danke al zorga foto-dokumentado el alteco preskaŭ 800-kilometra.

Taskoj

Inter la plej gravaj taskoj komisiitaj al CBERS-4 (tiel estis nomita la nova spaca objekto) oni menciu la telekontroladon de arbara brulado kaj de la agrokultura disvolviĝo. Ekde la jaro 2010, kiam iu antaŭa satelito ĉesis funkcii, Brazilo ne havis alian, kaj pro tio oni estis devigita samcele ekspluati la servojn de eksterlandaj satelitoj. En 2013 misaĵo de la ĉina raketo kaŭzis malsukceson ĉe la lanĉo de la nova satelito kaj prokrastis ĝis preskaŭ la fino de la pasinta jaro la enorbitigon.

Kostoj

La tuta projekto starigis gravajn kontaktojn – kaj kontraktojn – inter la du landoj, dum la kostoj, kiuj atingas plurajn milionojn da dolaroj, estis egale dividitaj. Temas sendube pri bela ekzemplo de scienca kunlaborado, kiun amikaj landoj ja povas realigi.

Paulo Sérgio VIANA
korespondanto de MONATO en Brazilo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paulo Sérgio Viana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07