MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

EKSPERIMENTO

Ulo dormanta salajron ja kaptas

Kelkaj homoj prirevas simplan laboron kun bona salajro kaj kiel eble plej malmultaj respondecoj. Postenon ŝajnis proponi lastatempe la usona Nacia Aeronaŭtiko kaj Spaco-Administrado (NASA) kadre de eksperimento. Oni ricevis 3500 eŭrojn monate por „simple” resti en lito dum 70 tagoj. Kaj interesiĝis pri tio multaj homoj en ĉi tiu stranga laborbezona mondo!

Proverbo

Asertas proverbo, ke „lupo dormanta ŝafon ne kaptas”. La neo en la frazo eble tamen jam estas forigebla, ĉar lupo (ĉi-okaze ulo) ja povas atingi sian celon labori kaj riĉiĝi nenion farante: la ununura farenda afero estas longe dormi aŭ, kiam tio ne eblas, kuŝi en la sama loko.

En Usono okazis en la lastaj monatoj ĝuste tio: oni dungis homojn, por ke ili pasigu tutajn tagojn en lito. Kiu konsideras alloga la ideon pri tiu (ĉu ne troe?) sida laboro, tiu nepre kontaktu NASA-n aŭ serĉu enrete la ĉi-rilatan oficialan konkurs-anoncon. Eble restis liberaj postenoj, aŭ oni antaŭmendu kelkajn por la venonta testado.

Oni tute ne pensu, tamen, ke temas pri facila laboro. Eĉ plej konvinkita mallaboremulo malfacile akceptus resti samloke kuŝanta dum pli ol du monatoj. Ĉu penvaloras ĉion ĉi fari por havigi al si ja bonan, sed ne esceptan, salajron de 3 500 eŭroj monate?

Ekzercoj

La eksperimento okazis en la esplor-centro FARU, ĉe la universitato de Teksaso, en Galveston. La celo estis observi, kia estas la reago de homa korpo ĉe longdaŭraj kosmaj misioj.

Esti sternita dum longa tempo, kun la kapo iomete sube kaj la piedoj iom supre kreas – laŭ la fakuloj – pozicion similan al tiu, kiu karakterizas astronaŭtojn en la kosma spaco, kiam gravito mankas. Oni do volis imiti la samajn kondiĉojn sur la tero.

La volontuloj estis priesplorataj kaj antaŭ, kaj dum, kaj post la plenumo de sia kun- (kaj kuŝ-)laboro. Tiel oni rimarkis la ŝanĝojn, kiujn ege longa nenifarado kaŭzos al homoj el kor-vaskula vidpunkto, sed ankaŭ koncerne la muskolojn kaj skeleton.

La rezultoj, jam venantaj, helpos kompreni la kondiĉojn, kiujn povus sperti astronaŭtoj en la kosma spaco dum longa interplaneda vojaĝado, kaj trovi rimedojn, kiujn oni povus utiligi por mildigi la problemojn. Ekzemple oni provas kompreni, kiuj estas la plej taŭgaj ekzercoj fareblaj en lito por teni en sana stato la propran muskolan mason.

Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Scienco” kaj ofta kunverkanto

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07