MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Turismo

SLOVAKIO

Moderna banloko

Slovakio havas 1626 registritajn mineralajn termofontojn. La famo venas de kvin kuracfontoj, el kiuj ŝpruciĝas kuracakvo kun temperaturo de 37,7-40,0 oC. La plej varma fonto havas temperaturon de 94 oC. Plia kuraca produkto estas la sulfura mineralŝlimo uzata por tutkorpa volviĝo. En la banlokoj oni kuracas malsanojn de la mova aparato, statojn post operacioj kaj lezoj, kronikan reŭmatismon, civilizajn kaj profesiajn malsanojn, sed ankaŭ ginekologiajn kaj haŭtajn malsanojn inkluzive de psoriazo.

La fontojn konis ne nur ĝermanaj triboj de kvadoj kaj markomanoj, sed ankaŭ romiaj legioj. La unua skriba mencio pri kuracfontoj devenas de 1247. Iliajn sanigajn efikojn priskribis kuracisto Georg Wernher en 1551 en la latinlingva libro Admirindaj akvoj de la hungara reĝlando (latine: Hypomnematio de admirandis Hungariæ aquis).

La bankuracado en Slovakio havas riĉan tradicion. Unu el la plej malnovaj kaj multe vizitataj banlokoj estas Trenčianske Teplice [trenĉianske teplice] (ĉirkaŭ 150 km norde de la slovaka ĉefurbo Bratislavo). Ĝi situas je alteco de 272 m super la marnivelo en la pitoreska ĉirkaŭaĵo de montara masivo Strážovské [straĵovske].

Tiu moderna banurbeto kun pli ol 1000 litoj proponas tutjare kompleksan kuracadon al preskaŭ 20 000 malsanuloj el Slovakio kaj eksterlando, ĉefe el Ĉeĥio, Aŭstrio, Germanio, Hungario kaj Rusio. En Trenčianske Teplice estas varia kuracprogramo por individuoj, grupoj kaj familioj. La banloko estas ideala elirpunkto por ekskursoj en la regiono.

Laŭ legendo la kuracfontojn malkovris lama ŝafpaŝtisto, kiam li serĉis perditan ŝafidon. Anstataŭ ŝafido li trovis malgrandan lageton kun varma akvo, kiu eligis fortan sulfurodoron. Li banis sin en la lageto kaj saniĝis. Tiun epizodon prezentas hodiaŭ ankaŭ la blazono de la urbeto Trenčianske Teplice, sur kiu estas ŝapaŝtisto, ŝafido kaj kuracfonto.

Evoluo

La plej grandan meriton en la evoluo de la banloko havas familio Ilésházy [ileŝhazi], kiu konstruigis banejojn en la 16a jarcento. En 1835 la banlokon aĉetis greka aŭstro-hungara bienulo, magnato kaj diplomato Georgios Sinas, kiu rekonstruis kaj modernigis ĝin. Lia filo Šimon [ŝimon] konstruigis novajn hotelojn kaj plilarĝigis la anglan parkon. Kaj lia filino Ifigénia konstruigis la turkan bandomon Hammam (esperante: publika banejo) en maŭra stilo.

En la banloko okazas kulturaj aktivaĵoj, inter kiuj plej populara estas la filmfestivalo Art film, kiu ekde 1993 okazas ĉiujare en la dua duono de junio. La filmo, kiu venkas en la konkurso, gajnas la Oran Ŝlosilon, kaj la aktor(in)o, ricevinta la ĉefpremion, postlasas signon de sia mankavo sur la Ponto de la gloro antaŭ hotelo „Flora”. Ĝis nun siajn signojn postlasis steloj de la kinematografio Franco Nero, Gina Lollobrigida, Geraldine Chaplin, Sophia Loren, Ornella Muti kaj aliaj.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07