MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Lingvo

NORDA EŬROPO

La islanda: revo de ne plu juna lernemulo

En julio 2013 mia edzino Máire [majre] kaj mi pasigis naŭ agrablajn tagojn en Rejkjaviko, la pitoreska ĉefurbo de Islando. Ni havis la eblon ekskursi al kelkaj el la ĉirkaŭaj vidindaĵoj, kaj la sperto tiom ravis mian edzinon, ke ni devis revojaĝi al Islando en la aŭtuno de la sama jaro por konatiĝi kun alia parto de la lando. Ĉi-foje post unu nokto en Rejkjaviko ni flugis per malgranda aviadilo al Akureyri, en la nordo, multe pli proksime al la Arkta Cirklo. Tie Máire esperis spekti la borealan aŭroron, sed, kvankam ni dufoje eliris dumnokte kun grupeto da turistoj, ni ne sukcesis vidi ĝin. Malgraŭ tiu eta disreviĝo, ni ne malĝojis, ĉar ni havis la okazon ekskursi sur ŝipeto kaj spekti grandajn balenojn en la longa fjordo, apud kiu staras Akureyri, la dua plej granda urbo en Islando.

Akureyri estas bela, bonveniga kaj vere ĉarma urbeto, kaj ni povas varme rekomendi la simpatian stabanaron de la tiea turisma entrepreno Saga. En oktobro, kiam ni estis tie, la vetero tute ne estis malvarma kaj la plantoj (alpaj edelvejsoj kaj moder-klimataj trikoloretoj kune!) bunte floris sub maldensa polvaĵo de neĝo en la malgranda botanika ĝardeno, unu el la allogaĵoj de la urbo. (Alia vidindaĵo estas la apuda arbaro, unu el la malmultaj en Islando.)

Sagaoj

Dum Máire entuziasmiĝis pri la naturo kaj pri la urbo, kun ĝiaj granda biblioteko kaj hejmeca kafejo La Blua Kruĉo, kie ni kaftrinkis ĉiumatene, mi eĉ pli interesiĝis pri la fascina islanda lingvo. Por mi, tiu fascino baziĝas sur la fakto, ke la islanda lingvo apenaŭ ŝanĝiĝis ekde la tempo de la sagaoj, kaj krome ĝi firme rezistas la enkondukon de fremdaj vortoj, preferante formi novan terminaron el siaj propraj radikoj. Bedaŭrinde, la malfacila gramatiko kaj iom bizara fonetiko fortimigas iun ajn, kiu volas studi ĝin. Oni sentas sin same fortimigita, kiam oni provas lerni kaj uzi iun ne tre disvastiĝintan lingvon, ĉar – kutime – la denaskaj parolantoj de la idiomo kutime respondas al la fremda lingvoentuziasmulo en pli monde konata lingvo, kaj en Islando temas ĉiam pri la usonangla.

En Rejkjaviko ni renkontis norvegan esperantiston, kiu plendis, ke islandanoj konstante respondas angle, kiam li alparolas ilin en la nova norvega, kiu estas speco de simpligita islanda. Simila estis mia senkuraĝiga sperto en Skandinavio kaj en Nederlando. Mi ofte demandas min, ĉu tiuj landoj, kie laŭŝajne preskaŭ ĉiuj parolas la anglan, ne finfine perdos siajn naciajn idiomojn. Ĉie en la mondo minacas la senkolora, malbunta monokulturo.

Monaĥoj

Eble mi devus klarigi, ke ni estas skotdevenaj kaj kutime parolas la skot-gaelan (ofte kune kun Esperanto) en nia hejmo kaj ene de nia familio. La gaela (ĉu skota, ĉu irlanda) tute ne similas la islandan, sed en Skotlando la gaela estis iom influita de ĝi. La gaela apartenas al la kelta lingva familio, dum la islanda estas ano de la nord-ĝermana, kaj specife de la skandinava subfamilio.

La rilatoj inter la skandinavoj kaj la gaeloj estis daŭraj kaj intimaj. Inter la 8a kaj la 15a jarcentoj, la vikingoj iom post iom okupis la nordajn kaj okcidentajn insulojn de Skotlando, kaj aldone parton de la nord-orienta ĉeflando. Kiam norvegoj atingis Islandon en la 9a jarcento, ili jam renkontis gaelajn monaĥojn, kiuj venis al la insulo proksimume en la jaro 800. Do, la unua lingvo parolata en Islando estis la gaela, ne la antikva norvega.

Sklavinoj

Plie dum siaj rabekskursoj, la vikingoj ŝtelis virinojn el Irlando kaj Skotlando kaj retenis ilin kiel sklavinojn. La rezulto de tiu movado de homoj inter la skota kaj la skandinava teritorioj jenas: kaj en la Hebridoj kaj en Islando estiĝis miksita norvega-gaela popolo. Supozeble en Islando, la gaelaj genoj, konstateblaj en la hodiaŭa loĝantaro, devenas de la virina (mitokondria) flanko. Mi ne sukcesis trovi restaĵojn de la gaela lingvo en la islanda lingvo, sed kelkaj gaelaj personaj nomoj troviĝas inter la islandanoj. Inverse, kelkaj skandinavaj vortoj (kvankam nemultaj) eniris la gaelan: temas precipe pri terminoj, kiuj rilatas al la maro. Plie, kelkaj gaelaj personaj nomoj estas gaeligitaj formoj de skandinavaj nomoj.

La loĝantoj de la nordaj insuloj (Ŝetlandaj kaj Orkadaj) dum jarcentoj retenis sian skandinavan dialekton, sed la vikingoj en la okcidentaj Hebridoj perdis ĝin kaj adoptis la gaelan. Sekve, ni konstatas la strangan fakton, ke, dum la lingvo de la hebridanoj estas la gaela, preskaŭ ĉiuj el la tieaj loknomoj estas skandinavaj, kvankam en gaeligita formo. Sur la skotlanda ĉeflando, tamen, la plimulto de la loknomoj estas pure gaelaj. Eĉ en la sud-orienta parto apud la landlimo kun Anglio gaelaj loknomoj ne forestas. (Ekzemple la lasta skota urbo antaŭ la landlimo havas la klare gaelan nomon Dunbar.)

Lernolibro

Sed mi iom deflankiĝis de mia temo, nome la islanda lingvo. Sur mia librobreto troviĝas lernolibro pri la islanda, verkita de iu P. J. T. Glendening, supozeble angla kompilinto. En la sekcio pri la prononco li asertas, ke en la islanda ekzistas iu sono, kiu havas duoblaĵon en neniu alia eŭropa idiomo, nome la aspiracio de vokalo antaŭ duobla konsonanto, ekzemple en la vorto „uppi”, kiu sonas kiel „uhpi”. Li evidente ne sciis, ke tiu sono estas komuna en la gaela, precipe en la dialekto de la okcidentaj Hebridoj. Supozeble, la antaŭkonsonanta aspiracio estas nur unu el la sonoj en la gaela, kiuj devenas de la vikingaj koloniistoj. Iom simpligita priskribo de la skotgaela lingvo povus esti, ke ĝi estas varianto de la irlanda, prononcata kun islanda akcento. (Tiu prononco ne aŭdiĝas en la irlandgaela.)

Mi ne povas pretendi, ke mi ĝis nun faris grandan progreson en mia lernado de la islanda. Ĝia gramatiko estas eksterordinare komplika por eksterlandanoj, kiel mi. Ĝi estas tre fleksia lingvo, kiel la latina kaj la pragreka, kun abundaj konjugacioj kaj deklinacioj, kaj antikvaj karakterizoj kiel la supino, la tiel nomata meza voĉo, kiuj cetere troviĝas nur en la klasikaj lingvoj. Kelkaj islandaj sonoj, ekzemple la duobla „-nn” kaj „-ll” estas malfacilaj por neislandanoj. Aliflanke, aliaj islandaj sonoj estas facilaj kaj tute normalaj por gaellingvanoj. Finaj voĉaj konsonantoj kiel „d” estas elparolataj senvoĉaj (samkiel en la islanda) en la skotgaela, kvankam ne en la irlanda. Aliaj sonoj, maloftaj en eŭropaj lingvoj, okazas kaj en la gaela kaj en la islanda. Ofte, internaj konsonantoj, kiel „g” (ĝenerale „gh” en la gaela), estas modifataj aŭ malaperas en la prononco.

Mutacio

Kiam mi menciis al mia edzino, ke mi konsideras malfacila la gramatikon de la islanda, ŝi rimarkigis, ke ankaŭ la gramatiko de la gaela havas komplikaĵojn. Kelkaj el tiuj komplikaĵoj estas similaj al la islandaj; aliaj tute unikaj. Ekzemple, ambaŭ lingvoj havas internan mutacion de vokaloj, dum la gaela (sed ne la islanda) havas ankaŭ komenc-konsonantan mutacion. Nur la gaela posedas la vokativan kazon kaj la distingon inter dependaj kaj sendependaj verboj. Aliflanke, tamen, la formo de gaelaj verboj ne ŝanĝiĝas laŭ la akompananta persono aŭ pronomo, kaj en tiu senco ili estas similaj al la esperantaj. Plie, en la gaela estas nur dek unu neregulaj verboj, krom la du verboj por „esti” kaj malgranda nombro da nekompletaj verboj. Do, oni povus disputi, kiu el la du lingvoj estas la pli facile lernebla, kvankam verŝajne la gaela gajnus la konkurson. Dum la lastaj jaroj la gaela iom simpliĝis, preskaŭ tute perdante, ekzemple, la dativan kazon kaj kelke da silentaj literoj.

Se oni komparas samajn tekstojn en la islanda kaj la moderna norvega, estas mirinde, kiom similaj estas la du idiomoj. La norvega aspektas tre simpligita kaj pli konciza, sed evidente samdevena, dum ĉiu vorto en la islandaj frazoj devas esti analizita, kiel tiam, kiam oni studas la klasikan latinan lingvon.

Aviadilo

Se mi estus pli juna, mi ŝatus partopreni kursojn por eksterlandanoj pri la islanda lingvo, kiuj okazas en diversaj universitataj centroj en la lando, sed mi ne plu estas tia. Kaj vojaĝi per aviadilo hodiaŭ ne estas agrabla sperto. Do mi restos hejme kaj parolos nian prapatran lingvon. Aŭ Esperanton!

Garvan MAKAJ'

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj' el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07