MONATO
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

Ne interveni signifas ne solvi

Sendube la nuna milito de politikaj kaj religiaj fanatikuloj en Sirio kaj Irako zorgigas la tutan mondon kaj precipe en Proksima Oriento kaj Eŭropo. Ĉiutage aperas raportoj pri la lukto kontraŭ Islama Ŝtato en Irako kaj Levanto (ISIL), en Eŭropo konata kiel Islama Ŝtato aŭ IS.

Politikistoj longe hezitis fronte al amasmurdo, forpelo, perforto en norda Irako kaj Sirio. Tamen realan danĝeron oni ekvidas ankaŭ en eŭropaj landoj. Islamdevenaj civitanoj vojaĝas orienten por soldatiĝi: ili revenas agresemaj kaj batalharditaj.

En Germanio oni komencas malhelpi revenintojn tiajn kaj ne donas pasportojn al danĝeruloj. Ĉu tio helpos solvi la problemojn? Iamaniere oni reagas per maltoleremo kaj pli-malpli kaŝa ksenofobio.

Naive

En sia Fejsbuk-paĝo antaŭ nelonge membro de Eŭropa Parlamento Fabio De Masi (Maldekstruloj) notis: „Mi ne estas pacemulo. Mia avo batalis kun armilo en norda Italio kontraŭ la faŝistoj. La kurdoj en Sirio bezonas nian subtenon. Sed mi ne naive kredas, ke Usono finos la sangoverŝadon. Ĉio, kion Usono komencis, finiĝos en fiasko kun centmiloj da mortintoj.”

Kiam antaŭ tri jaroj komenciĝis la interna milito en Sirio, Eŭropo, Unuiĝintaj Nacioj, Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo decidis ne interveni, agnoskante la suverenecon kaj timante pliintensigon de la konflikto. Sed Usono baldaŭ forgesis la „ruĝajn limojn” difinitajn de Obama: kreskis perforto. Oni nun vidas, ke ne-interveno kondukas al ne-solvo.

Pasive

Netaŭgajn armilojn sendis Eŭropo kaj Okcidento al sin defendantaj kurdoj, jezidoj, peŝmergoj ktp en norda Irako. Ili pasive rigardis, kiel Turkio subtenis kontraŭkurdajn atakojn en Sirio. Ŝajnas, ke Turkio volas aŭ almenaŭ akceptas malfortigon de la kurdoj por mem profiti en norda Sirio.

La sorto de homoj en la sieĝata landlima urbo Kobani decidiĝos eble en Turkio. La kurdaj batalantoj ne fidas ŝtaton, kiu lasis la loĝantojn de la urbo en dilemo. Temas pri vivo aŭ morto por tiuj homoj, kiuj eĉ ne povas fuĝi, ĉar Turkio fermis la landlimon kun Sirio.

Urĝe

En la turka ĉefurbo Ankaro estas kuracataj vunditaj batalantoj de Islama Ŝtato: turkoj dum longa tempo malhelpis kurdajn sindefendantojn. Nur fine de oktobro Turkio permesis, ke 150 peŝmergo-batalantoj atingu Kobani kun pezaj armiloj, urĝe bezonataj kontraŭ la kirasveturiloj de la IS-terormilico.

En Kolonjo, Germanio, futbalhuliganoj kaj ekstremdekstruloj dum manifestacio kontraŭ salafistoj – anoj de islama sekto – batalis kontraŭ la polico, vundis 49 policanojn kaj renversis policaŭtomobilon. Evidentas, ke maltoleremo kaj strebo al unukultureco kreskas en la mondo kaj videblas ne nur ĉe militemaj islamistoj.

Hejme

Rafik Schami, german-siria verkisto, naskiĝinta en Damasko kaj delonge loĝanta en Germanio, ĝue sin sentas hejme en ambaŭ kulturoj. Li diras: „Multkultureco estas daŭra defio ... Kultura toleremo estas pli ol paca kunekzistado de diversaj manĝokartoj”.

Pli komplika estas paca kunekzisto de religioj. Multaj religioj estas ligitaj al lingvo: Torao uzas la hebrean, la biblia Jesuo parolis la aramean, kristanismo komence uzis la grekan kaj longtempe la latinan, la Korano estas en la araba, pli precize en dialekto – la kuraŝita (aŭ kurajŝita) – parolita en la regiono de Mekka en la sepa jarcento.

Regione

Ne nepras lingvistike aŭ etimologie detali, ĉar ĉiu scias, kiel lingvaj esprimoj varias regione kaj ŝanĝiĝas dum la tempo. Ĉiu lingvo, ĉiu dialekto, ĉiu tempo, ofte eĉ unuopaj grupoj, havas siajn diraĵojn, idiomojn kaj metaforojn. Oni nur aŭskultu grupon da junuloj en lerneja korto aŭ ĉe tramhaltejo. Nekompreno, miskomprenoj kaj eraroj multas.

Ekzemple, la greka „λόγος” [logos], laŭ la evangelio laŭ Johano la komenco de la mondo, kaj eĉ dio mem (prologo), havas multajn signifojn kiel „parolo”, „vorto”, „informo”, „onidiro”, ankaŭ „senco”, „racio”, „temo”, „enhavo”, „doktrino”, „ideo”.

Malfacile

La araba vorto „ĝihad” ofte estas tradukata kiel „sankta milito”. La vorto signifas nek „sankta”, nek „milito”. Ĝi malfacile tradukeblas kaj signifas lukton, penon, sinapogon kontraŭ peko kaj strebon je morala vivo. Ĝi signifas uzi ĉiujn siajn fortojn, riski ĉion, venki sian timon, egoismon, personajn interesojn.

Lukto por paco kaj justeco estas ĝihad; sen ĝihad tiu lukto estus malsincera kaj duonkora. Multe da islamaj eruditoj kaj iliaj studoj tion konfirmas. Sed estas ankaŭ aliaj, kiuj mistradukas kaj misinterpretas la vorton kaj alvokas aliajn al milito. Kiu batalas kun arda fajro, ne estas brulofajranta kaj mortiganta soldato, sed iu, kiu fervore klopodas. Tion ordonas ankaŭ la Korano, uzanta la vorton „ĝihad”.

Egale

Nek Torao, nek Biblio, nek Korano rekomendas militon, kvankam ĉiu el ili mencias kruelaĵojn kaj malicajn leĝojn el pratempoj. Milito neniam bonas, egale pri la celo, ĉar ĝi alportas malfeliĉon, suferon, morton.

Interpreti religian tekston postulas ne nur lingvajn kaj kulturajn konojn, sed respondecon. Povas esti kontraŭ la origina signifo eĉ laŭvorta traduko, sed sen konsidero de la senco.

Jomo IPFELKOFER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jomo Ipfelkofer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07