MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ekonomio

Baltio

Nova vojo por natura gaso

Litovio jam ne plu estos dependa de la gasodukte importata rusa gaso, ĝis nun la unusola vojo por kontentigi la proprajn gasbezonojn. En la havenurbo Klaipėda komencis funkcii nova terminalo de likvigita natura gaso (LNG). La projekto konsistas el LNG-ŝipo kaj la strukturo por ĝia priservado: kajo kaj gasokondukilo.

La terminalon gaso atingos danke al speciale konstruita ŝipo. La LNG-ŝipo Independence lastan lundon de oktobro 2014 alvenis en la havenon de Klaipėda. La ŝipo estas 294 m longa, 46 m larĝa kaj 47 m alta. Ĝin konstruis la kompanio Hyundai Heavy Industries en Suda Koreio. La ŝipon Litovio luos dum dek jaroj de la norvega entrepreno Hoegh LNG. La luo kostos 189 000 usonajn dolarojn tage aŭ 689 milionojn dum dek jaroj. Poste litovoj akiros rajton aĉeti la ŝipon.

Minimuman gaskvanton de 0,54 miliardoj da kubmetroj (m 3) la nova terminalo ricevos de la norvega kompanio Statoil. Ĝia prezo dependos de la valoro de naturgasa indico en la brita borso National Balancing Point.

La projekton de la terminalo, kies valoro egalas al preskaŭ 145 milionoj da eŭroj, Litovio efektivigis memstare, sen financa helpo de Eŭropa Unio.

Onidire en la fino de 2013 por la rusa gaso Litovio pagis la plej altan prezon en Eŭropo – 465 usonajn dolarojn por mil m 3. Pro tio Litovio ekprocesis kontraŭ la rusa kompanio Gazprom en stokholma arbitracia kortumo. Litovio postulis redonon de 1,5 miliardoj da usonaj dolaroj por konsumantoj, kiuj tropagis en la periodo de 2004-2012. Finfine Gazprom malaltigis la prezon je 20 % kaj rezulte ĝi preskaŭ egaliĝis al la averaĝa gasprezo, kiun pagis germanaj konsumantoj.

Solena alveno

La alveno de la LNG-ŝipo Independence kaŭzis solenan manifestadon sur la havena kajo en Klaipėda. Ĝin partoprenis la prezidanto de Litovio Dalia Grybauskaite, ĉefministroj de Litovio, Latvio kaj Estonio, ambasadoroj de pluraj landoj de Eŭropo kaj Usono, kaj delegitoj de Eŭropa Komisiono.

La prezidanto de Litovio diris, ke Litovio en la 25a jaro de sia sendependeco povas fieri pri siaj kuraĝo, aŭdaco kaj politika volo, ĉar ĝi kiel unua en Baltio konstruis LNG-terminalon, kiu forte influos la estontecon de la tuta regiono. La prezidanto ĝojis, ke Litovio finfine iĝis energie sendependa lando, kiu ĉiam helpos najbarojn, se tio estos necesa, kaj kontentigos 90 % de la naturgasaj bezonoj de ĉiuj baltaj landoj. Ŝi aldonis, ke nun Litovio ne plu maltrankviliĝas pro eventuala perturbo en la gasliverado el Rusio, ja la nuna LNG-terminalo permesas agi en relative fleksebla kaj libera maniero.

Ano de la Eŭropa Komisiono respondeca por energio, Günther Oettinger, nomis la inaŭguron de LNG-projekto vere sukcesa okazaĵo por Litovio. Laŭ lia aserto, tio estas deca ekzemplo, kiu pruvas, kiel eblas solvi problemojn de gaslivero en Eŭropo.

LAST

En Klaipėda estas uzata nova teknologio por pritrakti LNG: FSRU, mallongigo de la anglalingva Floating Storage Regasification Unit, flosanta stokad- kaj regasig-unuo. Tio estas ŝipo, kiu funkcias kiel kombinitaj transportilo, stokejo kaj instalaĵo por transformi LNG de likva (malvarmigita je -161ĝis -164 oC) al gasforma stato.

FSRU-instalaĵo konstrueblas pli rapide kaj malpli koste ol la tradicia surtera regasigilo kaj havas kroman avantaĝon, ke ĝi estas transportebla al la loko, kie ĝi estas plej bezonata. Surtere nur necesas konstrui la konekton al la enlanda gasreto. (rr)


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07