MONATO
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Kiel senkulpe trafi mezen de fratbuĉa milito

Eŭropo estas nur unu el niaj kontinentoj; nepre ne la plej granda, sed multrilate certe la plej brua. De Eŭropo dum la jarcentoj disiris tra la mondo ne la solaj, sed ja la plej multaj, la plej influaj esplorvojaĝoj.

Eŭropanoj dum pluraj jarcentoj ankaŭ konkeradis grandajn partojn de la cetera mondo, ja eĉ arogis al si fari internacian konferencon (Berlino, 1884-1885) por distribui la „restintajn, ankoraŭ ne distribuitajn” erojn de la terglobo. Ho kia aroganteco!

Sed Eŭropo samtempe tra la jarmiloj estis daŭre interne disŝirita. Pensu pri la disiĝo de la praa romia imperio en orientan kaj okcidentan imperiojn. Tiun disiĝon religie kvazaŭ definitivigis la reciprokaj malbenoj kaj ekskomunikoj inter la roma eklezio okcidente kaj la ortodoksio oriente (vidu Deklingva Manlibro pri Politiko, FEL 1994, kolumno 308).

Aŭ pensu pri la heredaĵo de Karolo la Granda (768-814) kun la ofta intermilitado inter la franca kaj la germana flankoj, ĝis fine estiĝis la Eŭropa Komunumo por Karbo kaj Ŝtalo (1951, laŭ propono de la franca ministro Robert Schumann) kaj ĝia posteulo Eŭropa Unio.

Unu el la multaj militoj, kiujn konis kaj konas tiu kontinento, por nederlandanoj ĝis la pasinta somero ŝajnis esti sufiĉe malproksima: temas pri la interna militado en Ukrainio. La internaj tensioj disvolviĝis en militon inter la centra armeo de Kievo kaj la ribeluloj ĉirkaŭ Donecko, kiuj estas por pli funda kunlaboro kun Ruslando.

Dume Ruslando aneksis Krimeon, kio i.a. havis strangan kromefikon. Juristoj plurflankaj nun interkvereladas pri la prahistoriaj ornamaĵoj kaj aliaj artaĵoj multaj el oro, kiuj ĝuste tiutempe troviĝis en Amsterdamo en muzea ekspozicio surbaze de prunto de la ukraina registaro. Sed nun Ruslando volas rericevi ilin por sia – nun rusa – Krimeo.

Kiel dirite, por nederlandanoj tiu militado ŝajnis ege distanca, almenaŭ ĝis la 17a de julio 2014. Aviadilo de Malajzia Flugkompanio foriris de Schiphol [sĥiphol], la aviadilejo de Amsterdamo, por iri al fora Azio. Kiel ĉiuj interkontinentaj flugoj la aviadilo flugis ege alte, je ĉ 10 km.

Tamen super la vilaĝo Hrabove apud Donecko ĝi estis trafita de kontraŭ-aviadila raketo. Pereis 298 homoj, el kiuj 196 nederlandanoj. Inter ili pluraj familioj kun entute 80 infanoj, kiuj planis la feriadon de sia vivo.

Inter la viktimoj estis ankaŭ relative granda nombro da fakuloj pri aidoso, kiuj estis survoje al internacia konferenco en Aŭstralio. Por la batalo kontraŭ-aidosa tio estis giganta perdo, precipe ĉar unu el la viktimoj estis profesoro Joep Lange, kiu havis grandegan reton ĉirkaŭ si de kunbatalantoj kontraŭ aidoso.

Montriĝis, ke ribeluloj de la por-rusa flanko neniigis tiun aviadilon, verŝajne eĉ ne konsciante, kion ili faras. En odo, kiun mi verkis poste, kaj kiu aperos en Beletra Almanako sub la titolo Aviadilo MH17 el Amsterdam' 17-jul-14, mi diris i.a.:

Aŭguris brila tag' feriadon en

land' malproksima: ĉiuj infanoj de

la familio tre nervozis:

longe koviĝis l'unika plano



je flugo tiel disten. Konsolu l' urs'

la bravan etulinon ĉe l' longa flug'

al Malajzio. Plenendorme

venos ŝi porden ĉe Sankta Petro.

Komence, pro la milita agado de la ribeluloj, surloke preskaŭ ne eblis traserĉi la krimlokon je restaĵoj de viktimoj kaj iliaj posedaĵoj . Tamen inter la 23a kaj la 26a de julio oni transportis 227 ĉerkojn kun homaj restaĵoj al Nederlando, kie oni ankoraŭ laboras por identigi ilin. La 17an de oktobro oni certis pri 278 viktimoj. Pri la cetero oni ankoraŭ laboras.

La Sekureca Konsilio de UN unuanime kondamnis tiun atakon senavertan kaj senkaŭzan.

Fine mi citu denove el mia odo:

Kaj kio sekvos? Jam naciistoj kaj

politikistoj laŭte kverelas. Jam

eĉ agonias povra Ver', sur

ter' Ukraina la urso kuŝas.

Gerrit BERVELING

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07