MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

KOMUNIKILOJ

Poŝtelefonoj pese pezaj

Anoncis la kuba telefonentrepreno ETECSA drastajn kaj senpacience atenditajn ŝanĝojn en siaj servoj. Temas pri la aliro al retpoŝto aŭ retpaĝoj pere de poŝtelefono – afero tute normala en la mondo, sed ĝis nun ne en Kubo.

Krome, dum la dua duono de 2014, ne plu necesos pagi ĉiumonate kvin konverteblajn pesojn (CUC) por validigi poŝtelefonan lineon. Tio helpos al ordinaraj kubanoj, al kiuj fojfoje malfacilas konverti siajn pesojn.

Ĉiuj servoj rilate poŝtelefonojn estu pagataj en Kubo per konverteblaj pesoj. Oni devas ŝanĝi salajre ricevitajn kubajn pesojn (CUP) en konverteblajn (CUC). Se oni apartenas al la bonŝanculoj, kiuj estas laboreje „stimulataj” per iom da konvertebla valuto, oni fojfoje konfrontas la malfacilan decidon, ĉu aĉeti nepraĵojn aŭ poŝtelefonon.

Bonŝancas

Kelkaj kubanoj vere bonŝancas, se familiano eksterlande loĝanta ilin finance subtenas kaj pagas la poŝtelefonan konton. Tio tamen malofte okazas.

Eblas aĉeti poŝtelefonon en la oficejoj de ETECSA, aŭ diversmaniere akiri uzitan aparaton. Tiuj, kiuj ricevas aparaton el eksterlando, devas adaptigi ĝin al la kuba sistemo. Tio fareblas en la oficejoj de ETECSA. Oni povas turni sin ankaŭ al aferemaj junuloj, kiuj surstrate per portebla komputilo adaptas telefonojn.

Tamen restas plendoj pri tro longa konekto-tempo kaj pri prokrastitaj mesaĝoj. Cetere la tarifoj tro altas. Akiri telefonlineon kostas 30 CUC, al kio aldoniĝas la kosto de la aparato. Almenaŭ baldaŭ ne necesos pagi la ĉiumonatan kotizon por reteni la lineon.

Respondas

Do ne mirinde estas, ke homoj, ricevintaj alvokon en sia poŝtelefono, kutime haste respondas: „Mi serĉos fiksan aparaton, kaj ni parolos”. Multaj sendas nur SMS-mesaĝojn. La poŝtelefono rolas nur kiel pli kosta, sed oportuna, atentigilo.

Simile, malgraŭ tio, ke eblas teorie per poŝtelefono konsulti la kuban enciklopedion Ecured, dubindas, ĉu fakte oni faras. La sistemo ne sufiĉe fidindas, kaj la kostoj altas.

Ĝenas

Por multaj gejunuloj tio ne kreas problemon. Ili tutsimple paradas, aparaton enmane, kaj jen ĉio. Posedi poŝtelefonon signas socian statuson. Ne gravas, ĉu ekzistas aŭ ne la lineo. Ĉiam eblas aŭskulti muzikon, aŭ ludi. Kaj, kiel ĉie en la mondo, ofte ĝenas dum koncerto aŭ alia simila evento la sono de poŝtelefono.

Dume vidas ETECSA estontecon de poŝtelefonoj. Malgraŭ tio, ke poŝtelefonoj tro multekostas, kaj do ne haveblas al ĉiuj, la entrepreno jam de jaroj ne investas en novaj fiksaj telefonlineoj.

Pro tio du milionoj da homoj ja uzas poŝtelefonojn, kompare kun unu miliono kaj duono da uzantoj, kiuj ankoraŭ fidelas al sia fiksa telefono.

Alberto García FUMERO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alberto García Fumero el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07