MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Temoj por pluraj romanoj

Iam Anton Ĉeĥov diris, ke la vivo de ĉiu homo estas temo por malgranda rakonto. Eble, kutime estas tiel, kaj la vivoj de ordinaraj homoj donas ne pli ol tiom. Sed tio veras por la ordinaruloj! La nova libro de Trevor Steele, kiu estas lia aŭtobiografio, inkludas tiom da temoj, taŭgaj por pluraj romanoj (iuj ja estis uzitaj tiel de la aŭtoro), ke oni povas nur miri pri tio, kiom da gravaj eventoj povas enhavi unusola homa vivo.

Bildoj

Antaŭ ni aperas bildoj de profunde provinca vilaĝa vivo en kvinslandaj arbaroj; edukiĝo en katolika etoso, studado en porpastra seminario ... (Mi devas noti, ke, leginte la koncernajn ĉapitrojn, mi tuj rememoris la etoson de la fama romano La dornarbustaj birdoj de Colleen McCullough). Poste sekvas rifuzo de la pastra kariero, ekinteresiĝo pri lingvoj (komenciĝintaj de la sukcesoj en la latina), unua instruista sperto en fora dezerta vilaĝeto kaj la unua granda vojaĝo al Eŭropo por ricevi la lingvoperfektiĝon en la germana. Tri jaroj da travivaĵoj en Germanio, inkluzive varbadon de enmigrontoj al Aŭstralio, laboron en kolonio por eksterlandaj kondut-deviuloj, kaj aliaj ... Veno al Anglio – kaj tie, krom aliaj travivaĵoj kaj spertoj, konatiĝo kun Esperanto kaj la unua engaĝiĝo en la movadon. Poste – laboro en Hispanio (ankoraŭ regata de Franco), denove en Germanio, en Bona Espero en Brazilo ...

Epokfaraj ŝanĝoj

Eble, sensencas listigi sinsekve ĉiujn lokojn, kien trafis kaj kiujn priskribas la aŭtoro – oni legu mem. Inter la plej admirindaj aventuroj estis lia perpieda marŝo tra la tuta Aŭstralia kontinento kaj laboro inter la aborigenaj triboj. Necesas diri nur, ke li ial sukcesis trafi en la regionojn de la mondo, kie okazadis gravaj epokfaraj ŝanĝoj, ekzemple en Pragon antaŭ ĝia fama printempo, en Sovetion en la momento de ĝia disfalo – kaj prezentas vere interesajn skizojn pri siaj impresoj tie. Kompreneble, ĉio tio estas nur fragmentoj de tio, kion li povus rakonti!

Sincereco

La leganton kortuŝas sincereco, konfeseco de la rakonto. Tio koncernas kaj lian internan spiritan evoluon, kaj liajn rilatojn kun virinoj. Se temas pri la spirita evoluo, li bone montras la evoluon de la senrezerva katolikeco al plena senreviĝo pri la eklezio pro ĝia konduto kontraŭa al la sana morala sento, kaj veno al preskaŭa ateismo – sed de ĝi, sub influo de spertitaj permeditaj resaniĝoj (kaj filozofiaj rezonoj pri vivo-senco), al iom hezita agnosko de reenkarniĝo. Same li montras, kiel sub premo de eksteraj impresoj kaj interna honesto, li evoluas de opinioj konservative dekstraj al liberale maldekstraj. Kio koncernas la rilatojn kun virinoj (en la junaĝo tre influitaj de la rigora katolika fido), li tute sincere prezentas la historion de siaj enamiĝoj kaj profundaj senreviĝoj, kiuj, tamen, ne kondukis al ĝenerala senreviĝo pri la virinoj, sed venigis al la lasta vera amo.

Vivaj spertoj

Trevor Steele estas unu el la plej elstaraj, fekundaj kaj bonstilaj modernaj esperantlingvaj aŭtoroj. Kaj ankaŭ pri tio, kiel li ekverkis, li iom rakontas – mi opinias, ke tiu temo okupas maltro da loko en la libro, ĉar ĉiam estas interese por la leganto konatiĝi kun la metiaj sekretoj de verkisto. Sed evidentas, ke la temoj de liaj libroj venis el la vivaj spertoj, el la realaj travivaĵoj, kaj nur malgranda parto el ili estis ĝis nun uzita en liaj verkoj. Do ni povas esperi pri apero de pluraj liaj novaj romanoj kaj noveloj. Tamen la aŭtobiografio mem, kiel preskaŭ ĉiu nova libro de la aŭtoro, devas fariĝi nova granda evento en nia literaturo, kiun absolute ĉiu legos kun granda ĝuo.

Kaj ni disdividu kun la aŭtoro lian esperon, ke post jardekoj lia libro servos kiel utilega fonto por ontaj historiistoj de nia literaturo!

Nikolao GUDSKOV
Trevor Steele: Konvinka kamuflaĵo. Eld. FEL, Antverpeno, 2014. 270 paĝoj bindita. ISBN 978 9077066 50 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nikolao Gudskov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07