MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Arto

SLOVAKIO

Pentristo de la homo kaj de la naturo

Inter la slovakaj pentristoj de la 20a jarcento okupas apartan lokon Martin Benka, grafikisto, ilustristo kaj desegnisto, kaj unu el la fondintoj de la slovaka pentroarto. Laŭ Benka, la naturo estas intime ligita kun homa agado. Pro tio gravan lokon en liaj pentraĵoj havas la pejzaĝo.

Benka naskiĝis en 1888 en la vilaĝeto Kostolište, ĉirkaŭ 40 km okcidente de la ĉefurbo Bratislavo, en ĉarpentista familio. Li ellernis la farbistan metion en la ĉeĥa urbo Hodonín kaj poste laboris kiel farbisto-kolorigisto en diversaj konstrufirmaoj en Vieno.

Lernejo

Sed la kolorigista metio ne estis lia vivcelo. Pro tio li pasigis du jarojn en privata lernejo ĉe ĉeĥaj pentristoj. Li ellaboris propran artan stilon ligitan al la naturo kaj la homo. Jam lia unua pentraĵo Suna mateniĝo en arbaro, ekspoziciita en la praga Domo de Artistoj (ĉeĥe Rudolfinum) en 1913, rikoltis grandan sukceson.

Post 39 jaroj li forlasis Pragon kaj ekloĝis en la slovaka urbo Martin. Tie la urba estraro konstruigis al li domon kun ateliero kaj muzeo pri pentraĵoj. Reciproke Benka transdonis al la ŝtato sian bazan kolekton de pentraĵoj – pli ol 5200 proprajn verkojn, kiuj formis la artfonduson de la hodiaŭa muzeo de Martin Benka.

Verkaro

Benka multe veturis kaj pentris en diversaj regionoj de Slovakio. Tamen sukceson kaj agnoskon li trovis en pluraj landoj. Ekspoziciataj estis liaj pentraĵoj en Aŭstrio, Belorusio, Ĉeĥio, Germanio, Hungario kaj Rusio.

Benka estis universala artisto. Li okupis sin ankaŭ pri arĥitekturo, grafiko, ilustrado de tekstoj, muzika komponado kaj desegnado de poŝtmarkoj. Inspirita de kubismo li eĉ mane fabrikis 13 violonojn. Popularaj restas liaj ilustraĵoj de naciaj popolaj rakontoj. Cetere li esperantistiĝis 59-jaraĝa kaj kontribuis i.a. al la revuo Esperantisto Slovaka.

Ordeno

Okaze de sia 65a naskiĝdatreveno Benka akiris la prestiĝan titolon „nacia artisto” – la unua slovaka pentristo tiel titolita. En 1963 li ricevis respublikan ordenon pro sia dumviva artista laboro. Li estis unu el nur kelkaj reprezentantoj de la moderna pentroarto, kiuj favore akceptis la komunistan reĝimon en la iama Ĉeĥoslovakio.

Benka mortis en 1971 kaj estis entombigita en la nacia tombejo en Martin. En lia slovaka naskiĝa vilaĝeto estas kreita memorĉambro pri liaj vivo kaj verkaro, kie vizitantoj povas trovi originalajn pentraĵojn.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07