MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

AŬSTRIO

Dekmil trompoj kaj centmil trukoj

En majo kvindeko da ĵurnalistoj ĉeestis la prezentadon de ekspozicio kun stranga titolo: Dek mil trompoj kaj cent mil trukoj. Temas pri citaĵo el libro de la filozofo Frantz Fanon kun la titolo „La damnitoj de tiu ĉi tero”, en kiu la aŭtoro priskribis la alĝerian revolucion.

La ekspozicio okazis unue en Zagrebo. Poste ĝi migris al Antverpeno, Kairo, Honkongo, Bejruto kaj Vieno. En Moskvo estos la fina haltejo.

La ekspozicio aktuale okazas en Vieno, en 21er Haus (21a domo), muzeo por la arto el la 21a jarcento. Tiu pavilono havas longan historion:

1958: Karl Schwanzer [ŝvanca] (1918-1975) konstruis la aŭstran pavilonon por la Monda Ekspozicio en Bruselo. Kostoj 2,5 milionoj da eŭroj. Pro la nestabila grundo la supra etaĝo staras sur kvar kolonoj.

1962: Post alikonstruado la pavilono trovis novan lokon proksime al la ĉefa stacidomo de Vieno. Ĝi estis nun ejo por la arto de la 20a jarcento kaj nomiĝis 20er Haus.

2001: La arta kolekto translokiĝis al la nova Muzea Kvartalo de Vieno.

2010 ĝis 2011: La pavilono oni denove alikonstruas. La kostoj estis 31,9 milionoj da eŭroj.

2011: Malfermo kiel 21er Haus.

Nun, ĝis la 31a de aŭgusto, en la supra etaĝo, viziteblas la menciita ekspozicio. La temo estas ege ambicia: koloniismo, subpremo, revolucioj, ĉefe en la arablingvaj kaj orienteŭropaj landoj.

Katalogo

44 artistoj el tiu regiono montras tute diversajn objektojn: pentraĵojn, skulptaĵojn, fotojn, objektojn el diversaj materialoj kiel uzitaj libroj aŭ plastaj skatoloj por transporti legomojn. Tion kompreni malfacilas, kiel indikas la katalogo.

Tie legeblas: „La ekspozicio malfaldiĝas kiel daŭra dialogo, kies nelinearaj ĉapitroj devojiĝas, sin reciproke interrompas, plenumas kaj kontraŭdiras, sondante la eblojn kaj limojn de tio, kion ekspozicio povas efektivigi rilate al pridemandado de politikaj historiaj evoluoj en najbaraj kaj diverĝaj spacoj.”

Se vi ne scias kiel reagi, nepras mem viziti la artaĵojn. Jam la lumplena pavilono estas interesa konstruaĵo, kun kafejo en la suba etaĝo.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07