MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

MURDADO

La hejmo: por virinoj la plej malsekura loko

Dum 2012 preskaŭ duonmiliono da homoj (437 000) tra la mondo perdis sian vivon rezulte de murdoj. Tion raportis en Vieno la Oficejo pri Narkotaĵoj kaj Krimado de Unuiĝintaj Nacioj (UNODC).

Ĉirkaŭ 80 % de la viktimoj de murdoj kaj 95 % de la krimuloj estas viroj. Preskaŭ 15 % de ĉiuj murdoj okazas sekve de perforto en la familio (63 600). En la plimulto de tiaj kazoj, preskaŭ 70 %, la pereintoj estas virinoj.

Do por virinoj la hejmo povas esti la plej danĝera loko. Tio estas aparte kortuŝa, ĉar tiuj, kiuj devas defendi siajn proksimulojn, estas iliaj murdintoj. Pli ol duono de ĉiuj viktimoj estas malpli-ol-30-jaraj, el kiuj infanoj en aĝo ĝis 15 jaroj estas iom pli ol 8 % de ĉiuj murdoj (36 000).

Regiona situacio

Preskaŭ 750 milionoj da homoj loĝas en landoj kun alta nombro de murdoj, nome en norda kaj suda Ameriko kaj en Afriko. Tio signifas, ke preskaŭ duono de ĉiuj krimoj okazas en landoj, en kiuj troviĝas 11 % de la monda loĝantaro. Aliaflanke estas tri miliardoj da homoj, ĉefe en Eŭropo, Azio kaj Oceanio, kiuj loĝas en landoj kun relative malalta nombro de murdoj.

Averaĝe tra la mondo estas murdataj 6,2 homoj je ĉiuj 100 000 loĝantoj. Tamen en Afriko kaj centra Ameriko la cifero estas pli ol kvaroble alta (respektive 30 kaj 26 pereintoj el ĉiuj 100 000 homoj).

Maltrankvilige estas, ke murdoj en norda kaj orienta Afriko kaj la suda parto de Azio kreskas pro socia kaj politika malstabileco. Tamen en suda Afriko duoniĝis inter 1995 kaj 2012 la nombro de murdoj, de 64,5 ĝis 31 el 100 000 homoj.

La aŭtoroj de la esploro notas, ke en Ameriko 30 % de la murdoj faris bandoj kaj organizitaj grupoj. En Eŭropo kaj Azio tiu cifero ne superas 1 %.

Kaŭzoj de murdado

Konsumado de alkoholaĵo kaj/aŭ de malpermesitaj narkotaĵoj pligrandigas la riskon de murdo. En iuj landoj ĉe pli ol duono de la murdoj la krimuloj agis sub influo de alkoholo. Kvankam la efiko de malpermesitaj narkotaĵoj estas malpli bone dokumentita, kokaino kaj stimuliloj de amfetaminaj specoj estis ligitaj al perforto kaj murdo.

Pafarmiloj estas la plej vaste uzataj murdiloj, en kvar el dek murdoj en la mondo. Ĉirkaŭ kvarono de la viktimoj estas murditaj per klingoj kaj akraj objektoj kaj iom pli ol triono mortis rezulte de aliaj perfortaj manieroj (sufokado, venenado k.a.).

Notite estas, ke pafarmiloj estas disvastigitaj precipe en Usono, kie du trionojn de la murdoj oni faras per pafiloj. Akrajn objektojn oni uzas plej ofte en Eŭropo kaj Oceanio.

Tutmonde pro intenca murdo estas 43 kondamnitoj kontraŭ ĉiuj 100 murdoj. Tamen tiu nombro diferencas tra la mondo kaj konsistigas 24 % en Ameriko, 48 % en Azio kaj 81 % en Eŭropo.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07