MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

NUTRADO

Elaĉetas sin (kelkaj) grasoj

La rezulto de ampleksa esploro ĵus publikigita defias unu el la pli konataj asertoj pri prevento de korvaskulaj malsanoj. Reekzameninte la rilaton inter saturitaj grasoj kaj kormalsanoj, la sciencistoj konkludis, ke ne ekzistas definitiva pruvo, ke la manĝado de viando, butero aŭ fromaĝo estas malutila por la koro. Ili konkludis ankaŭ, ke neniu havas definitivan certecon, ke la tiel nomataj „bonaj grasoj” (teknike la nesaturitaj kaj ĉefe la poli-nesaturitaj aŭ plurloke nesaturitaj), troveblaj ene de olivoleo, avokado kaj migdaloj, reale protektas la koron kiel kredate.

La esploron, publikigita en Annals of Internal Medicine – unu el la plej gravaj sciencaj periodaĵoj en la mondo – plenumis internacia teamo de sciencistoj el la Universitato de Kembriĝo, en Anglio. La aŭtoroj traserĉis 72 sciencajn artikolojn verkitajn en 18 malsamaj landoj kun informoj kolektitaj pri ĉirkaŭ 600 000 pacientoj.

Biskvitoj

La esploristoj analizis ne nur la dieton, kiun la partoprenantoj sekvis, sed ankaŭ la koncentritecon de graso en ilia sango. Ili konkludis, ke la nuntempaj donitaĵoj ne klare kaj ne vere subtenas la rekomendojn, kiuj favoras la konsumadon de poli-nesaturitaj grasoj kaj paralele subtenas la evitadon de la poli-saturitaj. La sola konsilo konfirmita de la ĵusa revizio rilatas al la evitado manĝi transajn grasojn (nesaturitajn grasojn arte kreitajn), kiuj troviĝas en malkreskanta nombro da biskvitoj, glaciaĵoj kaj fritaĵoj.

Apopleksio

Saturitaj grasoj delonge estis asociataj al korvaskula risko, ĉar ili pliigas la kvanton de „malbona” kolesterolo en la vaskuloj, plialtigante tiumaniere la probablojn de infarkto kaj apopleksio. Surbaze de tiuj ĉi novaj konkludoj, la sciencistoj rigardas necesa iun revizion de la nunaj rekomendoj.

Inversaĵo

Lastatempe, aliaj fakuloj ekdiskutis la efektivan valoron de grasoj en la disvolviĝo de korvaskulaj malsanoj. Artikolo publikigita en Brita Medicina Revuo konkludas, ke la rekomendo malaltigi la konsumadon de saturita graso kaŭzis laŭ novaj pruvoj pligrandiĝon de risko pri kormalsano. Por pruvi la tezon, la aŭtoro de la artikolo menciis la evoluon de la problemo en Usono. En tiu lando, la enkonduko de kalorioj devenantaj de grasoj ja malaltiĝis je ĉirkaŭ 40 % en la lastaj 30 jaroj. Tamen, la dikeco de ordinaraj homoj paradokse kreskis en tiu sama periodo. Unu el la klarigoj pri la priskribita inversaĵo estas la fakto, ke la nutraĵo-industrio „ekvilibrigis” la konsumofalon de graso per la utiligo de pli kaj pli da sukero.

Kulpo

Dume, fakuloj pri kardiologio ne intencas ŝanĝi la rekomendojn pri limigo koncerne manĝadon de nutraĵoj riĉaj je saturita graso. Nuntempe oni akceptas, ke maksimume 5 % el la energia totalo koncerne 2000-kalorian dieton devenu de tiuspecaj nutraĵoj. Sciencistoj interkonsentas, ke la kulpo ne kuŝas malantaŭ unu aparta nutraĵo: tial estas grave sekvi sanan kaj diversigitan manĝomodelon.

Lenio MAROBIN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lenio Marobin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07