MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

ASTRONOMIO

Oceano, kaj eble vivo, sur saturna satelito

La revo, ke oni iutage sukcesos malkovri vivon malproksime de la tero, kaj precipe en la suna sistemo, havas – se tiel diri – novan interesan kandidaton. La misio Cassini – rezulto de kunlaborado inter NASA, la Itala kaj la Eŭropa Spacaj Agentejoj – faris fakte nekredeblan malkovron, publikigitan lastatempe en la revuo Science: sur Encelado (unu el la lunoj de la planedo Saturno) estis trovita ne simple akvo, kio jam estus interesa novaĵo, sed tuta oceano, kie plej verŝajne gastas kelkaj vivoformoj. „La donitaĵoj, kiujn ni kolektis, estas mirindaj”, deklaris la fakulo Luciano Iess, laboranta ĉe la Universitato Sapienza de Romo kaj respondeculo de la esplora projekto. Fakte eĉ malgranda probablo trovi iujn vivoformojn en ekstertera akva medio estus grandega atingo.

Silikatoj

Encelado estas satelito relative malgranda, kun mezuma diametro de 505 kilometroj. Tio respondas al nur unu sepono de tiu de nia luno. Se la menciita satelito vere gastigas vivoformojn, kiel oni nun rajtas ekkredi, ili probable konsistas ne el fiŝoj kaj balenoj, sed el mikroboj aŭ primitivaj organismoj kapablaj transvivi sub mediaj kondiĉoj ekstremaj, kiaj estas la tieaj.

Ĉiel ajn, tiu ĉi malkovro estas granda sukceso por Italio. La projekto, kunordigita de grupo kiel dirite gvidata de profesoro Iess, ĝuis la financan subtenon de la Itala Spaca Agentejo. La studo montras, ke je profundo de 30-40 kilometroj sub la suda poluso de Encelado troviĝas maso da likva akvo egala al tiu de la dua plej granda lago sur la tero (lago Supera, en norda Ameriko). Ĝi estas profunda 8 kilometrojn kaj etendiĝas de la suda poluso de Encelado almenaŭ ĝis la latitudo de 50 gradoj, laŭ asertoj de Iess publikigitaj de la itala novaĵ-agentejo ANSA. La fakto, ke la oceano havas rokan fundon, implicas, ke la akvo estas en kontakto kun silikatoj: temas pri kondiĉo, en kiu povas okazi kemiaj reakcioj interesaj kaj teorie kunligeblaj kun la apero de iaj vivoformoj. Ekzistas do altaj probabloj, ke en tiu oceano estas kaŝita medio potenciale favora al vivo.

Gejseroj

Aliflanke estas rimarkinde, ke ĉi tiu ne estas la unua fojo, kiam sur Encelado troviĝis spuroj de akvo. En 2006, la kosmoŝipo Cassini ŝajnis eltrovi la ĉeeston de akvo elveninta el gejseroj: ankaŭ tiam, samkiel hodiaŭ, oni parolis pri pinta malkovro de la jarcento kaj hipotezis la ekziston de iuspeca vivo sur tiu, kiu estas la sesa plej granda luno de la ring-planedo Saturno.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07