MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

TRIAGRADA FUMADO

Kie fumo leviĝas, tie fajro (kaj malsanoj) troviĝas

Bedaŭrinde por plej obstinaj cigared-ŝatantoj, esploroj pri la efikoj de fumado sinsekvas kun rezultoj, kiuj ĉiam substrekas multflankan danĝerecon kaj neniom da utilo. Post tiuj pri aktiva kaj pasiva fumado, studo publikigita en junio 2013 atentigis unuafoje pri la riskoj ligitaj al t.n. triagrada fumado: temas pri la fum-reziduo, kiu neflareble restas sur muroj, meblaro kaj ĉiaj objektoj de la hejmo, kaj al kiu nefumantoj senvole sin elmetas.

Tiu ĉi maniero sin polui estas kaŝtrompa kaj, laŭŝajne, same aŭ eĉ pli danĝera ol rekta kaj nerekta fumado. En 2014 nova esploro efektivigita de la universitato de Kalifornio ne nur konfirmas la antaŭan esploron, sed ankaŭ pruvas, ke triagrada fumado provokas hiperaktivecon, gravajn domaĝojn en pulmoj kaj hepato, kaj, nelaste, maltrankviligan malfruon en la resaniĝo post iaj vundoj. Fumantoj do, eĉ post longa tempo, estas danĝeraj ne nur por si mem, sed ankaŭ por la personoj, kun kiuj ili vivas aŭ laboras. La kompletaj rezultoj de la esploro estas publikigitaj de la revuo Plos ONE.

Mortokvanto

La usonaj esploristoj verdiktas, ke aktiva kaj triagrada fumado kaŭzas minimume egalan mortokvanton (eventuale iom pli altan en la dua okazo). Oni tiurilate pristudis ĉe musoj la efikojn de triagrada fumado sur pluraj aparatoj iliaj, je kondiĉoj, kiuj celis ŝajnigi la homan eksponon al triagrada fumado. Manuela Martins-Green, profesorino pri ĉela biologio kaj respondeculo pri la koncerna esplorado, asertis, ke la plej trafitaj organoj estas pulmoj kaj hepato; ke ronĝulaj vundoj bezonis pli multe da tempo por cikatriĝi; kaj, fine, ke la bestetoj montris plurajn signojn de hiperaktiveco.

Oficejoj

La ejoj, en kiuj oni fumadas, longe retenas kancerigajn substancojn ege riskajn por la proksimuloj, ĉefe por infanoj: oni trovis ĉe musoj elmetitaj al triagrada fumado nivelojn de tabako similajn al tiuj de infanoj eksponitaj al duagrada (do pasiva) fumado. Kompreneble tiuj ejoj ne nepre estas partoj de la hejmo, sed ankaŭ oficejoj, vendejoj kaj aŭtomobiloj, kie oni ankoraŭ havas la kutimon fumi, kvankam tio en pluraj landoj estas jam malpermesita.

Cirozo

En la hepato de musoj oni malkovris nivelojn de graso pli altajn ol la ordinaraj kaj t.n. „dikan hepaton”, antaŭsignon de hepata cirozo, kancero kaj kor-vaskulaj malsanoj. En la pulmoj, la triagrada fumado ŝajnas respondeci pri ekscesa produktado de kolageno kaj pri altaj niveloj de inflamaj substancoj. Ĉio ĉi povas aperigi astmon kaj kronikan obstrukcan malsanon de la pulmoj.

Lernejo

La hiperaktiveco montrata de infanoj eksponataj al triagrada fumado pensigas, ke tiu fakto povas kaŭzi neŭrologiajn ĝenojn. Aldona rimarkinda risko estas, ke oni trafos duatipan diabeton, kvankam ne estante dikventra. Multaj problemoj ligitaj al triagrada fumado ne tuj aperas, sed montriĝas kun plej gravaj konsekvencoj en maljuna aĝo. Tamen kelkaj el la efikoj estas frue konstateblaj: ekzemple la gefiloj de fumantoj malsaniĝas kaj tial perdas lecionajn tagojn en sia lernejo je 40 % pli ofte ol la infanoj de nefumantoj.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07