MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Diskoj

Kajto flugas plu

Kajto debutis en Esperantujo ĉirkaŭ 1989, kiam aperis ĝia unua disko; mi unuafoje aŭdis la grupon en koncerto en decembro 1990. Sekvis ankoraŭ kvar KD-oj de la kvaropo, ĝis Lokomotivo, rulu nun! en 2004. Jen do la sesa disko de Kajto, sed, kiel oni eble divenus per la titolo „Duope”, temas ne plu pri kvaropo, sed duopo. Havante kaj ŝatante ĉiujn antaŭajn diskojn, mi scivolis, ĉu multo ŝanĝiĝis pro la duoniĝo.

La nova disko malfermiĝas per La fiŝkaptisto kaj Estrino Trin, kiuj plej pensigis min pri la disko Masko el 1999. Sekvas alistila Ne permesas Panjo, melodie ne tre interesa, nek originala, sed tre vigla kaj danciga; mi povas imagi ĝin kiel sukcesan kanton en koncertoj, speciale se oni povus iel envicigi kelkajn el la muzikiloj nomitaj en la kanto kaj laŭvice prezentitaj en la registraĵo: banĝo, zimbalono, gitaro, violono, mandolino ktp.

Estu vi mem estas kanono, kiel antaŭaj kanonoj de Kajto, sed kun la diferenco, ke ĝi estas plurlingva, ankaŭ nederlanda kaj frisa. Mi estas Rozo estas tradukaĵo, kaj Rave kun vi estas originalaĵo, laŭ la tekstobroŝuro, sed ambaŭ belaj kantoj, en kiuj la vira kaj virina voĉoj bonege kunludas duope. Sekvas Kara Amato de mi, laŭsone pli lul- ol am-kanto, Surbordigitaj, kun eble la plej interesa teksto el la kantoj en ĉi tiu kolekto, kaj La Lageto de mia Vivo, kun eble la plej interesa melodio.

Iom lulkante sonas ankaŭ La Blanka Lumturo, kiun sekvas ĝia senvorta varianto, La Valseto de la blanka Lumturo, kaj Lonicero. Finfine diru mi, kun sia 12-vorta teksto, funkcias kiel enkonduko al la lasta kaj plej longa ero, La „Mi amas vin”-Kanto, kies teksto ampleksas nur la tri vortojn cititajn en la titolo, sed en dek ok lingvoj kaj bele aranĝitajn por la du voĉoj de la Kajto-duopo.

Ĉu multo ŝanĝiĝis pro la duoniĝo? Fakte ne: ĝi estas facile rekonebla kiel la sama Kajto, kun la samaj fortoj kaj malfortoj. Inter la fortoj mi certe kalkulus la muzikajn aranĝojn kaj interpretojn, kaj inter la malfortoj la tekstojn, kiuj, laŭ mi, ne atingas la saman nivelon – sed eble mi estas iom tro postulema en tiu rilato; eble mi konfesu, ke lastatempe mi malofte aŭskultas la muzikajn registraĵojn, kiujn mi posedas, preferante ŝalti la radion por malkovri ion, kion mi ne jam aŭdis, aŭ, en maloftaj okazoj, sidiĝi ĉe la piano por pli funde esplori la detalojn de iu klasikaĵo. Bona kanto por mi estas kanto, kiu restas en mia memoro, tiel ke mi povas reaŭdigi ĝin en mia kapo, kaj tial la Kajto-kantoj, kiujn mi plej ŝatas, estas la muzikigitaj poemoj Orangutango, La soldato kiu marŝas kaj Rabista dormo.

Tamen, tamen, kiam mi aŭdigas al mi diskon de Kajto, kaj ĉi tiu nova disko estas nenia escepto, mi ĉiam surpriziĝas, kiel pli bone ĝi sonas reale ol laŭ mia memoro. Verŝajne oni kulpigu pri tio la interpretan magion de Nanne kaj Ankie, kiuj kapablas fari eĉ el teksto ne tre ekscita kaj melodio simpla kaj tradicia muzikaĵon vere atentokaptan. Ŝajne mi emas forgesi, ĝis la reaŭskulto, kiel trafaj estas la akompanoj kaj la instrumentaj partoj inter la strofoj.

Mi esperas, do, ke ĉi tiu disko bone vendiĝos, kaj ke venos eĉ pliaj diskoj de Kajto. Mi esperas ankaŭ, ke iam mi refoje spertos Kajton en koncerto.

Edmund GRIMLEY EVANS
Kajto: Duope. KD. 2011. 48 minutoj. Kun tekstobroŝuro.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Edmund Grimley Evans el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07