MONATO
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Retmesaĝo, petmesaĝo

Lastatempe mi ricevis retmesaĝon de nekonata al mi afrikanino, kiun mi nomos Sabina. Ŝi informis, ke ŝi estas 19-jaraĝa kantistino, katolika, kiu loĝas kun siaj gepatroj kaj ses gefratoj en Demokrata Respubliko Kongo. Ŝi aldonis, ke ŝi volas korespondi kun mi.

Mi respondis, espereble sufiĉe ĝentile, dirante, ke mi sufiĉe aĝas por esti ŝia avo, ke ŝi trovu prefere samgeneracian plumamikon, kun kiu ŝi dividas komunajn interesojn, kaj ke ĉiaokaze mi estas tro okupata por flegi tian korespondadon. Mi esperis tiel nenion plu aŭdi.

Kelkajn tagojn poste venis alia mesaĝo. Sabina, ŝajne, „tre amas avojn, ĉar avo estas tiu, kiu bone edukas siajn infanojn”. Ŝi aldonis, ke „ni estos ĉiam geamikoj malgraŭ la diferenco de la aĝo.” Mi ne respondis: mian pozicion mi jam klare esprimis.

Venis tria mesaĝo. Nun Sabina loĝas kun sep gefratoj (verŝajne ŝi ne fortas en matematiko), malgraŭ tio, ke „ŝiaj studoj bone evoluas”. Krome ŝi informis, ke ŝi „ĉiam amas korespondi kun maljunuloj [dankon, kara: vi konas la vojon al homa koro], ĉar ili ofte konsilas gejunulojn”. Mi ne respondis.

Post pliaj du semajnoj venis lasta mesaĝo. La patro de Sabina, 79-jaraĝa, pro kancero grave malsanas. Pro operacio la familio elspezis jam ekvivalenton de 658 usonaj dolaroj, kaj nun bezonas pliajn 780. Aldonas Sabina: „Mi mem ne scias, ĉu daŭre studi, ĉar la elspezoj estas grandaj pro la malsano. Helpu lin kaj kunpreĝu!”

Povas esti, ke, leginte la suprajn alineojn, vi rekonas la aferon. Sabina skribis en relative bona Esperanto, kaj povas esti, ke aliaj „eminenta(j) Esperanto-amiko(j)” – do vi – jam ricevis ion similan. Evidente la fakto, ke la familio de Sabina lernis Esperanton en 2005, neniel influu eventualan reagon: monpeto (ĉi-okaze oblikva) estas monpeto en iu ajn lingvo. Se tamen trompo, oni iasence ĝoju, ke la internacia lingvo sufiĉe maturas por esti tiel ekspluatata.

Sed ĉu vere trompo? Jen la dilemo, kiun ni alfrontas, ne nur kiam ni ricevas mesaĝojn tiajn, sed ankaŭ kiam ni preterpasas en la strato almozpetanton, kun hundo osteca, kaj iom da kartonaĵo por lito aŭ nokta ŝirmejo. Kion fari? Ĉu home helpi, aŭ ŝtonkore ignori, fiksante la rigardon sur fora objekto, eventuale montrofenestro plena de plej lastaj modaĵoj?

Polico kaj sociaj servoj konsilas ne donaci al surstrataj almozpetantoj. Niaj moneroj, ili kredigas, helpos akiri alkoholaĵojn kaj drogaĉojn. Prefere la homoj petu subtenon de respondecaj bonfaraj organizaĵoj, eĉ de pli kaj pli premataj urbaj aŭ komunumaj instancoj. Ne donacante monon – tiel oni argumentas – ni devigas la mizerulojn serĉi alimaniere helpon, espereble profesian kaj longdaŭran.

Tamen neniu, mi kredas, povas vidi almozpetanton (aŭ ricevi petmesaĝon interretan) kaj ne senti iom da emocio, kaj ne starigi la demandon: Ĉu helpi? Al la propra demando ni ofte rapide respondas. Ni ne helpas, nin konsolante, ke ni jam sufiĉe fordonas por karitataj celoj.

Mi mem, ekzemple, pagas la kotizojn de knabino ĉe afrika lernejo humanisma; mi kontribuas finance al bestoprotektantaj fondusoj, ĉefe grand- kaj malgrand-kataj; esplorkaritato pri neŭrondifektoj; ankaŭ savboatoj ricevas porciojn de mia nun partatemplabora salajro. Enkalkulata estu ankaŭ la tempo dediĉata al aliaj bonfaraj organizaĵoj, ekzemple esperantaj.

Do, vidante almozpetanton, aŭ ricevante monpeton de homo nekonata, en malproksima lando, kaj farante nenion, mi ne maltrankvile dormas. Ne jukas la konscienco riproĉanta – eĉ se male, tamen nur momente, la koro admonas.

Sed al tiaj dilemoj ni estas ĉiutage elmetataj. Trafi solvojn ne facilas. Pri Sabina mi jam decidis. Forsendi monon al homo nekonata estus stultaĵo. Sabina, mi bedaŭras: nek monon nek preĝojn miajn vi ricevos. Nur, kompense, etan angulon en MONATO. Kaj voĉon en mia kapo, ne forigeblan, flustrantan, ke eble mi eraras, kaj ke vi vere sinceras.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07