MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ekonomio

JAPANIO

Impostaltigo

Finfine plialtiĝis la aldonvalora imposto (AVI) aŭ vendimposto en Japanio. Ekde la 1a de aprilo 2014 la registaro altigis ĝin de 5 % al 8 %, kio estis longe prokrastita politiko. Ĉiuj kun komuna saĝo konvinkiĝis, ke Japanio bezonas plialtigi la imposton por financi la ĉiam kreskantan elspezon por sociala sekureco. Nepras ankaŭ redukti la ŝtatŝuldon, kiu jam superas duoble la sumon de la malneta enlanda produkto (MEP).

En Japanio plialtigo de imposto ne estas populara kaj renkontas popolan reziston. Do, ofte okazis, ke registara partio malvenkis ĉe la elektado post impostaltigo. Ankaŭ ĉi-foje la Demokrata Partio malvenkis kaj perdis la regpotencon en decembro 2012, parte pro la leĝigo de impostaltigo malgraŭ sia promeso ne altigi. La Liberal-Demokrata Partio (LDP), estrata de Abe Ŝinzo, subtenis la leĝon, sed gajnis la potencon kaj realigis la impostaltigon. Ankaŭ por 2015 estas planita plialtigo de AVI al 10 %.

Ĉu per la altigo de AVI la japana ekonomio proksimiĝis unu paŝon al la ĝusta vojo? Probable ne. Ĉar troviĝas pluraj gravaj problemoj rilate plialtigon de AVI. Unue, 8 aŭ 10 % de AVI tute ne sufiĉas por kovri la socialan sekurecon kaj la ordigon de la ŝtataj financoj. Laŭ fakuloj, tiucele tarifo de minimume ĉirkaŭ 20 % da AVI estos bezonata. Sed la registaro, por eviti recesion kaŭzotan de malgrandiĝo de konsumado post la impostaltigo, decidis aldone elspezi 5000 miliardojn da enoj (5 000 000 000 000, 1 eno = 0,007 eŭroj) kaj malaltigi la imposton por kompanioj je 1000 miliardoj. Tio evidente plejparte nuligos la ĉi-jaran efikon de la AVI-altigo.

Due, ĉar AVI ĝenerale ŝarĝas ĉefe la popolamasajn konsumantojn, multaj landoj aranĝis plurajn impostotarifojn: ĝenerala tarifo por ordinaraj varoj kaj favora aŭ nula tarifo por necesaĵoj, ekzemple bazaj nutraĵoj, medikamentoj, varoj por beboj. Plie en multaj landoj oni uzas fakturojn por eviti duoblan impostŝarĝon kaj impostan fraŭdon. Sed japanaj financaj burokratoj, rigardante ilin kiel ĝenajn, ĝis nun akceptas nek plurajn tarifojn nek fakturojn. Dume la registaro decidis disdoni nur 10 000 enojn unu fojon al personoj kun malgranda enspezo.

ISIKAWA Takasi

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07