MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

MUZIKO

Aŭskultu simfonion, aŭskultu la universon

La informoj, kiujn ni de tempo al tempo ricevas rilate al astronomio kaj al kosmaj esploroj, estas fojfoje kapturnaj pro la grandaj distancoj, kiujn la menciitaj fakoj traktas. La kreemo de la sciencistoj, kiuj okupiĝas pri nia universo, povas esti tamen same (se ne pli) kapturna!

Ĉi-foje esploristo produktis ion vere nekutiman, eksterordinaran. Temas pri la itala fizikisto kaj – en la malmulta libertempo – muzikisto Domenico Vicinanza [doméniko viĉinanca], kiu laboras ĉe la esplora centro Géant de Cambridge (Britio) kaj kies familinomo ironie signifas „proksimeco”-n en lia gepatra lingvo, la itala.

Sondiloj

La 37-jaraĝa sciencisto konceptis la ideon produkti muzikon surbaze de la realaj donitaĵoj, kiuj alvenas al nia planedo el plej malproksimaj meandroj de la kosmo. Kiel? Danke al la perado de la sondiloj Voyager I kaj Voyager II. Ĉi-lastaj, lanĉitaj en la kosmon kun esploraj celoj en 1977, antaŭ kvardeko da jaroj, jam „emeritiĝis” (se tiel diri), sed daŭrigas sian kuron en la kosmo miliardojn da kilometroj for de la tero. Por ŝparigi al ili energion, oni malaktivigis la plimulton de iliaj instrumentoj, kiel fotoaparatoj kaj kameraoj. La troviloj de kosmaj korpuskloj male plufunkcias kaj pere de plutoniaj baterioj ili eltenos dum ankoraŭ 20 jaroj.

Spite al la tempo pasinta kaj al la distanco trairita, ili do ne ĉesis sendadi al la tero la signalojn plurspecajn kaptatajn. Estas rimarkinde, ke la sondiloj ne estas proksimaj unu al la alia: la unua jam eliris el la suna sistemo (ĝi nun distancas de la tero je 18 miliardoj da kilometroj), tiel ke ĝiaj donitaĵoj, kvankam vojaĝante je la luma rapido, bezonas proksimume 17 horojn por atingi la teron. La dua troviĝas male ankoraŭ ene de la sunsistemo, je distanco de 22 milionoj da kilometroj de sia ĝemelo.

Dueto

D-ro „Proksimeco” do kolektis la „malproksimecajn” signalojn samtempe senditajn de la du sondiloj laŭlonge de sia vojaĝo. Li poste konvertis ĉiun el ili en apartan sonan signalon. Kompreneble la sono mem ne trairis materiale la kosmon, sed per komputila programo la menciita fakulo sukcesis transskribi tiujn samajn signalojn, sen modifi aŭ aldoni ion, kiel la itala ŝatanto de fiziko kaj muziko fiere rimarkigas. Li fine transformis la tre longan serion da kolektitaj sonoj en veran muzik-komponaĵon por piano kaj arĉmuzikiloj. Temas pri bela dueto, en kiu eblas distingi du malsamajn melodiojn, kiuj tre bele kongruas, danke al tio, ke la signaloj estis senditaj de la sondiloj en la sama momento.

Estas neeble ne trovi mirindan harmonion en tiu alloga muziko, ekskluzive por ni ludita de planedoj, steloj kaj stelfiguroj, kiuj ŝajne tiom silente brilas en la firmamento. Por aŭskulti ilian voĉon, la dolĉan voĉon de nia universo, oni vizitu la retejon soundcloud.com/geant-sounds/sonification-of-voyager-1. Alia komponaĵo (Voyager I eliranta el la suna sistemo) aŭskulteblas ĉi tie: soundcloud.com/geant-sounds/voyager1-exiting-the-solar. En la retejo soundcloud.com/geant-sounds haveblas aldonaj tiaj komponaĵoj, surbaze de plurspecaj sciencaj donitaĵoj.

Paulo Sérgio VIANA

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paulo Sérgio Viana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07