MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

JUNULARO

Vivi en mondo surogata

„En mia supo estas mortaj bestoj!” Jen la krio de germana mezlernejano, vespermanĝanta en aŭstra skiterena junulargastejo, kie loĝis 100 skiadlernemuloj el la germana senneĝa provinca urbo Kaiserslautern.

Ĉu temis pri ŝerco? Tute ne. Post esplorado de la instruistoj, kiuj ja trovis ensupan larvon, sed nur unu, la grupanoj ekscitiĝe kondutis, flarante skandalon. Kelkaj laŭdire, sed ne vere, vomis.

Ili suspektis malhigienon, riproĉis la mastron, ke li ne tuj-tuj forigis ĉiujn supujojn de ĉiuj tabloj, kunsidis kaj decidis prefere ne atendi aliajn manĝaĵojn, sed fini la restadon kune kun la intencita skiadkurso.

Troa reago

Pli sobre kaj sen pluaj larvoatakoj, cetere ankaŭ sen iaj malsanigaj problemoj, la grupanoj hejmen revenis, seniginte sin de la neĝaj plezuroj pro troega reago.

Nun la aŭstraj sanitaraj aŭtoritatuloj kaj la rejnland-palatinata klerigada ministrejo okupas sin pri la afero. Ĝin kaŭzis eble pakaĵo da nudeloj, valida ĝis 2015, kun malsata larvo, perdinta la vivon en bolanta akvo apud samformaj kaj samkoloraj nudeloj.

Tamen vere kaŭzis la problemon parte mis- aŭ mal-klerigitaj infanoj kaj parte timemaj kaj same malprudentaj instruistoj. Sed tiuj partoj, kun la decida instanco de la lernejo, formis la opinian majoritaton.

Besta regno

Larvoj en manĝaĵoj: ĉu danĝera, abomena, malinda afero en la 21a jarcento? Ĉiu, kiu ankoraŭ mem kuiras, konas larvojn en la krudmaterialoj. Oni ja ne nepre manĝas ilin, sed eliminas unuopulojn aŭ forĵetas fojfoje plene akaparitan pakaĵon. Fino. Dum la tuta homa evoluo oni devis vivi kun kunmanĝantoj el la besta regno. Kaj oni sciis, ke ili ĝenerale ne estas venenaj.

Sed nungeneracianoj ja lernegas pri „ekologia” nutrado. En lernejoj oni ilin eĉ nutras (senkoste kaj ofte kontraŭ la proprafamilia malsaniga kutimo) per tagmezaj sanaj naturaĵoj. Tamen evidente oni familie kaj lerneje tute ne kapablas peri koheran naturkomprenon.

Tiuj infanoj, kiuj pro ensupa larvo devigis sin tuj fini sopiritan skiinstruiĝon, vivas en surogata mondo. Ili pretendas, ke ĉirkaŭe ĉio aperu en pure cifereca stato, virtuale, brile, sen lezoj aŭ spuroj fare de la natura vivo.

Laktuko kun heliko

Ke jam gepatroj kaj instruistoj kondutas same degenerinte, estas alia afero. Iliaj prauloj estis feliĉaj ricevi pomon kun vermo, ĉerizon kun larvo, laktukon kun heliko.

Necesas ankoraŭ instrui, ke estontece la homaro devas anstataŭigi la terodetruan bredadon de grandaj bestoj per, ekzemple, kultivado de larvoj.

Sed kiu edukos junulojn laŭ tia etiko, se nuntempe eĉ „kleraj” instruistoj ne kapablas rezisti timegon pro besteto en telero? Cetere, la lernejo nun postulas de la mastro de la junulargastejo kompenson je 20 000 eŭroj – ne agnoskante la propran histerian konduton pro unu larvo.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07