MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Turismo

MEDITERANEO

En Palermo subtere

Vi ŝatas someran vojaĝadon al Mediteraneo, sed – ne tute malprave – iom enuis pri la kutimaj suno, maro kaj precipe varmego, neniam tiel sufoka kiel en la lastaj jaroj ... Ne estas problemo. Jen originala, ombra, vere friska loko por viziti somersezone en suda Italio. Oni surpriziĝos pro la beleco de la subteraĵoj de Palermo. La ĉefurbo de la regiono Sicilio, jam konata danke al siaj naturaj, historiaj, artaj kaj gastronomiaj allogaĵoj, fakte staras super la realaĵo – same rava, sed ial ofte neglektata de la gvidlibroj pri Italio.

Inĝenierio

Unue, alveninte al Palermo, oni havigu al si – ĉe unu el la pluraj lokaj vendejoj – gumajn botojn, kaskon speleologan, torĉon, gantojn. Tiel oni povas komenci esplori la t.n. Qanat-ojn: temas pri akvokondukiloj, konstruitaj inter la jaroj 800 kaj 1200 post Kristo, inter la araba kaj normana okupadoj. Nur du el ili estas nun alireblaj, sed vere valoras vizito, inkluzive de promeno tra la akvo, al tiu verko de progresinta hidraŭlika inĝenierio. Qanat-oj estas vasta reto de galerioj, kiuj havas la apartan karakterizon ekspluati la deklivecon de la grundo kaj de la rokoj, kaj trairi ankaŭ la akvoriĉajn stratumojn. Tiumaniere la akvo sukcesas alveni al urbaj fontanoj, publikaj banejoj, fiŝbasenoj kaj ĝardenoj. Pasintece, kiam ajn siroko blovis (kutima fakto en Palermo), la Qanat-oj estis uzataj kiel ventoliloj, kiuj nature kaj efike malvarmigis la aeron.

Mumiigo

Alia interesaĵo en la lokaj subteraĵoj estas la rifuĝejoj, utiligataj dum la dua mondmilito. Ili troviĝas ĉefe sub monaĥejoj, el kiuj la plej famaj nomiĝas itallingve della Misericordia kaj dell'Assunta. Ŝatataj de turistoj estas ankaŭ la katakomboj, precipe tiuj de la kapucenoj el la 16a jarcento, situantaj en la kvartalo Cuba. Ili konservas pli ol 2 000 mumiojn, en diversaj pozicioj kaj en bona stato de konserviĝo. Ĝuste pro tio ĉi tiun lokon vizitas sciencistoj, kiuj intencas malkovri la sekretojn de mumiigo.

Jen kelkaj itineroj por alternative esplori tiun italan kaj eŭropan urbon, ĉiam pli moderniĝantan.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07