MONATO
Serĉi en MONATO

Eseoj

CENTJARIĜO

La unua mondomilito: kiu ĝin kaŭzis?

En la dimanĉa mateno de la 28a de junio 1914 aŭtokavalkado rapidegis tra la stratoj de Sarajevo. En la ĉefa aŭto veturis unu el la plej potencaj homoj en Eŭropo, ĉefduko Francisko Ferdinando, rekta heredulo de la aŭstra-hungara trono. Sen lia scio sep bosnaserbaj murdontoj firme decidintaj eksigi Bosnion el la aŭstra-hungara imperio embuske lin atendis.

Kiam la aŭtokavalkado haltis ĉe trafikvigla strato, unu el la murdontoj, la 19-jara Gavrilo Princip, elpaŝis el la homamaso spektanta la karavanon de nobelaj vizitantoj kaj pafis dufoje je nula distanco celdirekte al la ĉefduko kaj lia edzino Sofia. Spite la tujan reagon de la korpogardistoj de la ĉefduko por revivigi lin, sango elfluis tra lia uniformo. Post kelkaj minutoj la sonoriloj de preĝejoj tra Sarajevo sonorigis la morton de la paro.

Kiel la morto de unu homo povis konduki al milionoj da mortintoj en milito tiel grandampleksa kaj kruela? Por trovi la respondon al tiu ĉi demando cerbe ekzercas sin historiistoj dum 100 jaroj.

Agresantoj

En julio 1914 ĉiuj en Eŭropo estis konvinkitaj, ke oni batalas en sindefenda milito. Registaroj laboris pene por montri, ke ili ne estis la agresantoj en la komencaj momentoj de la milito, precipe dum la monatoj julio kaj aŭgusto. Tio estis la kerna supozo de la ideo, ke vastaj armeoj da soldatoj, bezonataj por la milito, ne povus esti rekrutataj por agresmilito.

Socialistoj, kiuj nombris plurajn milionojn en 1914, ne estus apogintaj agresan eksterlandan politikon. Ili emus aliĝi nur al sindefenda milito. Francoj, belgoj, rusoj, serboj kaj britoj estis konvinkitaj, ke ili vere estas implikitaj en sindefenda batalo por justaj celoj. Aŭstroj kaj hungaroj estis batalantaj por venĝi la morton de Francisko Ferdinando.

Germanoj estis konvinkitaj, ke najbaraj landoj „trudis la glavon” en la germanajn manojn, kaj certis, ke ili ne komencis la militon. Tamen, se ne ili (kiuj malgraŭ ĉio invadis Belgion kaj Francion en la komencaj semajnoj de la milito), kiu, do, kaŭzis la militon?

Kompensoj

Por la venkintoj, la demando facile respondeblas. Ili interkonsentis ĉe la packonferenco de Versajlo en 1919, ke Germanio kaj ĝiaj alianciĝintoj respondecis kaj kaŭzis la militon. Surbaze de tiu decido oni postulis vastajn kompensojn pro la perdoj rezultintaj de la milito. La t.n. „militkulpa deklaro” direktis la longan debaton pri la kaŭzoj de la milito.

Ekde 1919 registaroj kaj historiistoj, okupiĝantaj kiel reviziistoj pri tiu demando (ili volis revizii la verdikton de Versajlo), koliziis kun kontraŭreviziistoj konsentintaj kun la trovoj de la venkintoj. Sennombraj publikaĵoj kaj dokumentoj fariĝis haveblaj por pruvi la senkulpon de Germanio kaj la kulpon de aliaj.

Interpretado

Dum la intermilita periodo similaj opinioj influis novan interpretadon, plu emfazante la senkulpon de Germanio kiel kaŭzinto de la milito, kaj anstataŭe identigante la malsukceson de la alianciĝa sistemo antaŭ 1914. Tiu interkonsentita opinio daŭris tra la dua mondomilito kaj poste.

La plej granda kontesto al tiu interpretado estis jam vaste konata en Germanio ekde la 1960aj jaroj. La historiisto Fritz Fischer publikigis tute surprize novan tezon, kiu minacis renversi la interkonsenton pri la veraj kaŭzoj de la milito.

Naciismo

Germanio, Fischer argumentis, ja havis la plej grandan parton de la respondecoj pri la eksplodo de la milito. Aldone, la gvidantoj de Germanio intence komencis la militon kun la celo adopti viglan internacian politikon mirege similan al la naciismo de Hitlero en 1939.

En la lastaj jaroj la opinio de Fischer siavice ankaŭ estis reviziata. Historiistoj revenis al la argumentoj de la intermilitaj jaroj. Nun la fokuso estis la rolo de Rusio kaj Francio en la komenco de la milito kaj la demando, ĉu la brita registaro vere estis faranta ĉion eblan por eviti la militon en 1914. Oni ankaŭ malemfazis la rolojn de Germanio kaj Aŭstrio-Hungario.

Post 100 jaroj da debatoj ĉiuj imageblaj interpretoj de la kaŭzoj de la milito ŝajne estas pluesploritaj, reviziitaj kaj forigitaj. Ĉi tiu polemiko daŭros almenaŭ pliajn 100 jarojn.

Lenio MAROBIN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lenio Marobin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07