MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

GERMANIO

Ne kulpas la kulpanto

Plene rehabilitita estas la antaŭa germana federacia prezidanto, Christian Wulff, kiun prokuroroj akuzis pro korupto kaj malkonvena akcepto de avantaĝoj.

Dum dujara priesplorado de plentempa stabo de ĉ. 24 personoj, kio devigis la prezidanton demisii, la afero evidentiĝis fontanta el arbitraj denuncadoj, senbazaj asertoj kaj orgojla konduto de la prokurora instanco.

Kune kun politikaj malamikoj kaj sensaci-produktema ĵurnalistaro, ŝtataj akuzistoj ne sobre esploris duban supozon, sed kreis detruan persekutadon.

Venkis

Wulff, kiun ne nur profesie sed ankaŭ private trafis dolorige la afero, ne akceptis elirigan oferton. Li insistis daŭrigi la proceson. Kaj li venkis. La koncerna juĝejo verdiktis, ke li estas plene senkulpa pri korupto.

Kontraŭuloj malgraŭe hurlis, ke juran absolvon li ja povis akiri, tamen restas „morale kulpa”. Ĉiam estas homoj, kiuj ne nur komence ĵetas ŝtonojn, sed eĉ post la afero ne ĉesas ĵeti. Kaj tiuj ofte taksas sin la plej bonaj homoj en la socio.

Aldoniĝis nova skandalo. La koncerna prokurorejo la parlamentanon Sebastian Edathy (SPD / socialdemokrata) akuzis pro „mola suspekto pri ebla neleĝa posedo de pedofiliaj varoj”. Edathy antaŭ nelonge prezentis sin mem en parlamenta esplorkomisiono kiel akran akuziston kontraŭ ŝtataj instancoj, strebante al pli alta posteno. Antaŭ la publika diskonigo fuĝis la suspektato. La afero ankoraŭ ne finiĝis.

Avertis

Tamen jam finiĝis la kariero de la ministro Hans-Peter Friedrich (CDU / kristandemokrata), kiu konfidence avertis la superulojn de la konkurenca partio SDP, ke troviĝas „putra ovo” en ties nesto.

Tiun geston tuj la publiko interpretis „perfido de sekreto en la ofico”. La ministro la sekvan tagon demisiis sub la forta premo. Jam longe estas konate: Ne kulpas la kulpanto, sed la informinto.

Nuntempe daŭre en Germanio aperas tiaj kazoj. Ne plu la faktoj gravas, sed opinioj kaj babiladoj. Kaj tiujn oni lerte scias produkti kaj manipuli.

Kompreneble maladekvata aŭ krima agado en ŝtataj funkcioj ne estas tolerebla. Sed ankaŭ la senindulgaj akuzantoj demandu sin, kiaj homoj ili mem estas.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07