MONATO
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Mi vin invitas ...

En februaro la eventoj en Ukrainio ne restis tro for de la ĉefpaĝoj de niaj gazetoj kaj de la ekranoj de niaj televidiloj. Pro tio la redakcio de MONATO mesaĝis al abonantoj kaj abonintoj, legantoj kaj legintoj en la regiono, petante ilin artikoli pri la tiea situacio.

Sincere mi dankas al ĉiuj, kiuj rapide reagis, ĉu per artikoloj, ĉu per proponoj. En la nuna numero vi trovos du kontribuaĵojn, kiuj prezentas diversajn aspektojn de la konflikto, kaj tuŝas aferojn – ekzemple el la ĉiutaga vivo – ofte neglektatajn de amaskomunikiloj.

Mi ricevis, iom surprize, ankaŭ mallongan poemon, kiun ĝenerale mi ne aperigus, ĉar MONATO prezentas proze, ne poezie. Tamen la versoj de Tatjana Auderskaja iel kaptas la momenton:

Kanto de neeŭropa homo de la 21a jarcento

Ho, Eŭropo!

En la 15a jc vi bruligis viajn sorĉistinojn en la fajroj surplace. Mezepoko.

En la 20a jc vi bruligis viajn civitanojn de ajna sekso kaj aĝo en la fornegoj. Progreso.

En la 21a jc vi bruligas pneŭojn en la fajroj surplace. Degenero.

Ho ve, Eŭropo, Eŭropo!

Kien vi ruliĝas tiel senbride, kiel brulantaj pneŭoj? Kio atendas vin fine de la deklivo?

Neniu respondas.

Kiel dirite, kaj kontraste al la lasta verso de la poemo, pluraj respondis al la redakcia peto rilate kontribuaĵojn pri Ukrainio. Sed tio memorigas, ke ne necesas atendi alvokon por kontribui al MONATO. Tute male. La redakcio bonvenigas raportojn el ĉiuj partoj de la mondo: vi, abonantoj kaj legantoj, estu niaj okuloj kaj oreloj.

Tio, evidente, unikigas nian revuon. Ne dependas MONATO de specialaj korespondantoj, metafore paraŝutitaj en fremdajn regionojn por priraporti aferojn, kiujn ili nur supraĵe komprenas (ofte pro mankantaj lingvo-scioj), kaj kie ili restas nur dum kelkaj tagoj, dum daŭras konflikto, krizo aŭ katastrofo.

Nia revuo, tamen, disponas almenaŭ teorie pri aro da pli spertaj, pli kvalifikitaj korespondantoj ol iu ajn nacia gazeto aŭ radio-stacio. Mi aludas vin, legantojn, kiuj ĉiuj posedas apartajn kaj fundajn sciojn pri via lando, pri via regiono, kaj kiuj kapablas unike prilumi eĉ konatajn situaciojn – militojn, ribelojn, tumultojn, jam priraportitajn en mondaj amaskomunikiloj – de nekonataj perspektivoj. Jen la forto de MONATO, kiu ĝin elstarigas de ĉiuj aliaj similaj revuoj.

Alivorte vi povas iri malantaŭ kulisojn, pri kies ekzisto la eksterlanda raportisto eĉ ne scias. Vi povas esplori kaj analizi de enlanda pozicio privilegiita, tiel prezentante la politikon, ekonomion, socion, ja vivon kaj spiriton de via lando, por ke eksterlandanoj kuninformiĝu, kunsentu, kunploru aŭ kunridu tra la paĝoj de MONATO.

Mi menciis supre, ke ni disponas almenaŭ teorie pri aro da korespondantoj. Nenio pli plaĉus, se niaj teoriaj kontribuuntoj – do eble vi – fariĝus praktikaj kontribuantoj, sendante raportojn (kaj originalajn, pro kopirajto ne guglitajn fotojn) el mondopartoj malofte aŭ neniam menciataj en la kolumnoj de MONATO.

Verdire temis pri la alvoko al amikoj en Ukrainio, kiuj inspiris min tiel inviti ankaŭ vin kontribui al nia revuo. Ne necesas atendi ĝis krizo aŭ katastrofo en via lando por ŝalti la komputilon kaj ekverki. Jam ĉirkaŭas vin sennombraj aferoj, kiuj sendube interesos. La sola problemo ... kiun elekti.

Kaj do nun, vidpunktuminte, mi antaŭĝuas ricevi viajn raportojn. Do ek al la klavaroj, amikoj!

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07