MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

UKRAINIO

Lando senregada

Nuntempe eble ne estas eĉ unu persono en Eŭropo, kiu ne aŭdis pri la eventoj en Ukrainio. Malgraŭ tio, ke mi ne estas politikisto, mi ne povas ne esprimi mian personan opinion. Aŭ pli ĝuste opinion de orientlandaj ukrainoj.

Antaŭ ĉio, nepras klarigi, kio estas la tiel nomata „eŭromajdano”. Ĝi estas amasa protest-movado en la centro de la ĉefurbo Kievo, kiu sin montras ankaŭ en kelkaj aliaj regionaj centroj de la lando.

Komenciĝis la protestoj fine de novembro 2013 reage al la nesubskribo de la asociiĝo de Ukrainio al Eŭropa Unio. Oni informis pri tio per oficiala anonco de la tiama ĉefministro Mikola Azarov, kies registaro elposteniĝis fine de januaro.

Aktivuloj

Jam la 21an de novembro oni komencis per sociaj retejoj alvoki por protestoj, kiuj okazis unue en la centro de Kievo ĉe la Placo de Sendependeco. Amasiĝis tiam ĝis du mil homoj, kun ĉe-kape opoziciaj aktivuloj kiel Vitalij Kliĉko, Oleg Tjagnibok kaj Arsenij Jacenjuk.

Paralele en aliaj urboj de Ukrainio (Lviv, Vinnica, Ĉernovci k.a.) okazis protestoj. Poste, la 30an de novembro, okazis t.n. nigra tago, kiam frumatene la aŭtoritatoj provis perforte forigi la manifestaciantojn de la ĉefa placo en Kievo, dirante, ke necesas prepari la ejon por la novjara festo.

Protestantoj agrese reagis al la postuloj de la por-registaraj milicianoj. Jen la komenco de perfortaj kunpuŝiĝoj de opozicianoj kaj milicianoj. Intertempe ne helpis la interparoloj de la ukraina prezidanto Viktor Janukoviĉ kun la aktivuloj de la opozicio, Kliĉko, Tjagnibok kaj Jacenjuk. Ili postulis reveni al la parlamenta-prezidanta regado kaj al la konstitucio de 2004.

Provokantoj

La 18an de februaro akriĝis la situacio. Dum unu tago kadre de la protestoj estis mortpafitaj 25 personoj kaj vunditaj 350. Laŭ la opinioj de multaj kulpis ne nur la registaro sed ankaŭ nekonataj provokantoj.

La 22an de februaro en Ĥarkiv okazis kongreso de deputitoj el la sud-orienta parto de Ukrainio. La deputitoj opiniis, ke la registaro ne plu regas la situacion kaj ke verdire la tuta lando estas senregada.

Integriĝo

Kiel rilatas al la eventoj simplaj civitanoj? Noteblas tra la lando diversaj opinioj. Preskaŭ duono de la popolo subtenas la eŭromajdananojn kaj integriĝon kun EU. Tamen triono subtenas eniron en la „tamoĵenij”-union (dogan-union) kun Rusio.

De ĉiutaga vidpunkto, kaj malgraŭ promesoj de la registaro, ke la ordinara vivo ne estos tuŝata, tamen civitanoj ne ricevas salajron kaj pension. Kelkaj monaŭtomatoj ne plu funkcias, kaj antaŭ aliaj staras longaj homvicoj.

Ankaŭ en magazenoj vice staras klientoj, provante akiri manĝaĵojn por la familianoj, kaj timante, ke baldaŭ ne plu estos.

Dmitrij CIBULEVSKIJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dmitrij Cibulevskij el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07