MONATO
Serĉi en MONATO

Eseoj

KULTURAJ INSTITUTOJ

En rubujon, kulturo kaj lingvo de Italio

Ke Italio ne estas la eŭropa korifeo de lingva kaj kultura ŝovinismo, estas fakto favora kaj sendube rekonata de la legantoj, kiuj almenaŭ unufoje vojaĝis tien. Ke la italoj tamen volas propravole, harakire, nuligi la aprezon de la italaj lingvo kaj kulturo en la mondo, estas emo probable senprecedenta en la malnova kontinento kaj – pro la malzorgema fatalismo, kiu ĝin akompanas – miaopinie maltrankviliga. Kial en Italio laŭregule la (ĉefe humanisma) kulturo pagu la koston de la registaraj eraroj kaj de la ekonomia krizo?

Inteligenteco, ekvilibro, klarvideco: tiaj virtoj pli kaj pli malabundas tra la politika klaso de Italio, kie regas vera konfuzo. Iuj ekzemploj? La malrapida nekomprenebla usonangligo de universitatoj je la nomo de (supozata) internacieco, kun pluraj kursoj devige jam haveblaj nur en la angla lingvo, ankaŭ en iuj el la plej gravaj politeknikoj (Milano, Torino), kaj paralele la elfenestrigo, eĉ pli bedaŭrinda (nelaste pro la rapideco kaj manko de delikateco), de la humanismaj fakoj, tiuj samaj, sur kiuj baziĝis dum jarcentoj la italaj civilizo kaj vivmaniero. La krizo, se ĝi vere atingis la landon kaj ne estas nura onidiro (se pensi pri la nombro da venditaj iFonoj, oni prie dubetas), plirapidigis ian surfacan, ŝajnan, moderniĝon de la lando: oni ne plu povas permesi al si malŝparojn, laŭaserte, do oni rezignu pri ĉio, kio ne estas necesa al la kresko de la lando. Ekzemplo de malŝparo estas la disvastigo en kaj ekster Italio de la itala lingvo kaj, kompreneble, de la kulturo, kiun ajna lingvo inkluzive la italan nepre vehiklas.

Elfenestrigo

Aliflanke kio estas kulturo? Nenio alia ol abstrakta koncepto, afero malproksima, nevidebla kaj verŝajne tial ne ekzistanta, ĉar en 2014 multaj kredas, ke ne ekzistas tio, kion ne eblas tuŝi, aŭdi, vidi, pesi, kvantigi, radiografi. Entute temas do pri porinfana fabelo, pli-malpli kiel religio, same rapide kaj maldelikate elfenestrigata de la iama popolo de (nun debaptiĝantaj, laŭ lastatempa modo) papistoj; kulturo estas brizo malforta kaj iom ĝena, pri kies ĉeso neniu ekkonscios aŭ plendos.

Impresas (kaj neniu povus imagi tion ĝis lastatempe), ke la ĝenerala laikigo de la lando koincidas kun samtempa sekularigo, kun paralela flankenmetado de la humanisma kulturo mem, kun plenkonscia rezigno de tio, kio pasintece estis la gloro de ia Italio de ĉiu ajn enviata: arto, beletro, pensado, beleco; alivorte de tio, kio igis homojn kiel Shakespeare, Goethe aŭ la anglan verkistinon Elizabeth Barrett Browning admiri, prirevi, alstrebi kaj fine sperti la t.n. koncepton de italeco (sinonimo de humanismo, klasikismo, remalkovro kaj daŭra renaskiĝo-renesanco de la antikveco).

Tiu evoluo konstateblas de jaro al jaro, de registaro al registaro (tiu malkutima esprimo ja taŭgas por priskribi la italan realon, en kiu ĉiun jaron sinsekvas almenaŭ du-tri registaroj, laŭ la kapricoj aŭ la personaj ambicioj de iuj partiestroj): eble estus pli ĝuste paroli pri ies „manovro” ol pri natura disvolviĝo, ĉar la tuja elfenestrigo de la humanisma kulturo ne povas esti hazarda projekto: oni volas krei novan estontecon forstrekante la pasintecon, kvazaŭ eblus konstrui la duan, la trian aŭ la lastan etaĝon de palaco sen antaŭe meti fundamenton aŭ almenaŭ la unuan etaĝon; kvazaŭ oni devus nepre elekti en sia vivo ununuran verbon inter „esti” kaj „havi”, kvazaŭ ekzistus leĝo, pro kiu ili ne povas kunekzisti en nia vorttrezoro je ekvilibraj procentoj.

Tunelo

Nu, la situacio estas vere kompatinda: oni (nome la ĵus demisiinta aŭ eble demisiigita Enrico Letta) deklaras konvinkita en Ĉinio, ke la fino de la ekonomia krizo jam alvenis, ke la itala ŝtato estas preta por nova starto, ke finfine videblas lumo fine de la tunelo, sed la teorio estas tuj dementata de kromaj maldungoj, de novaj hakoj. La lumo je la fino de la tunelo estas nur, laŭ timo de multaj italoj, alproksimiĝanta vagonaro, kiu ĉesigos la agonion. La viktimoj? Refoje universitatoj (ĉefe la beletraj fakultatoj), lernejoj (kies plafonoj post ĉiu pluveto falegas), esploraj institutoj (ĉefe koncerne laŭdire senutilajn fakojn, kiaj lingvoscienco, arkeologio aŭ filologio), teatro: ĝenerale kio ajn rilatas kun la lingvo aŭ estas efektivigata pere de la lingvo, kio ajn proksimas al la humanisma kulturo aŭ al la disvastigo de tiu eksmodiĝinta kulturo, de kiu Italio estis iam la lulilo.

Multlingveco

Apud la menciitaj, nova viktimo de la neceso limigi la elspezojn, raciigante la (ĝis nun jam ridindajn) financadojn, estas nun la Italaj Kulturaj Institutoj (Istituti Italiani di Cultura). Temas, por tiuj, kiuj ne scias tion, pri veraj ambasadejoj de la italaj lingvo kaj civilizo en la mondo, pri reto da instruaj kaj informaj centroj ĉeestaj en la plej grandaj urboj de la mondo, tutsimilaj al kio estas por Anglio British Council, por Francio Institut Français, por Hispanio Instituto Cervantes: do pri institucioj, kiujn alilande neniu tuŝus, neniu fermus, ĉar ilia laŭdenda agado indas nur respekton, se ne veneradon.

En epoko, en kiu multaj ŝtatestroj faras signifoplenajn deklarojn pri multlingveco kaj multkultureco, pri la neceso alproksimigi la diversajn popolojn kaj laŭbezone refirmigi iliajn rilatojn kreante – ankaŭ aŭ precipe per la instruado de la propraj lingvo kaj historio, de la arto kaj de la literaturo – pontojn de amikeco kaj solidareco, nu en tiu ĉi epoko ŝajnas tiom pli anakronisma (kaj malsagaca) la ago de la eksa itala premiero Enrico Letta preskribi la fermiĝon de dek (el entute naŭdeko da) Italaj Kulturaj Institutoj en la mondo, de Islando al Danio, de Germanio al Francio kaj al Grekio. La plej rimarkinda kaj paradoksa okazo, al mi bone konata, ĉar mi instruis la italan tie de 2002 al 2004, estas eble ja tiu de Tesaloniko, la dua urbo de Grekio, simila lando (ĉu hazarde?) tre aŭ tro frapita de la ekonomia krizo.

Proksimeco

Grekio kaj Romo? La radikoj de eŭropa civilizo? Plurjarmilaj rilatoj? Mediteranea komuna kulturo? Bagateloj forviŝeblaj per mallonga dekreto. En malriĉa lando, spite al ĝia pozicio kaj historio, ne rajtas kunekzisti du Italaj Kulturaj Institutoj. Estas malŝparo. La lernemuloj, se tute ne estas alternativoj, iru al Ateno. Fakte transvivos por la momento nur la instituto de la ĉefurbo, kvankam ĝia rolo estis ĉiam duaranga kompare kun tiu de Tesaloniko, ankoraŭ ege aktiva kaj frekventata interalie de dekoj da junuloj, kiuj pro gravaj kialoj interesiĝas pri itallingvaj ekzamenoj (kapablaj malfermi al ili la pordojn de la italaj universitatoj).

Ja logika decido: estas cetere normale postuli, ke kiu en la norda Grekio interesiĝas pri la itala lingvo, pri la eblo plenumi universitatajn studojn aŭ trovi laboron en Italio, trairu du-tri fojojn semajne 500 kilometrojn por atingi la Instituton de Ateno kaj poste reveni hejmen! Absolute neniu el la regantoj konsideris aŭ konsiderigis al la kolegoj, ke la rilatoj inter Grekio kaj Italio (pro geografia, kultura, historia, ĉiuvidpunkta proksimeco) eble indus escepton; ke tiuj rilatoj estas tiel intensaj kiel eble en neniu alia lando de la mondo; ke en Grekio estas tre malfacile eniri la ŝtatajn universitatojn, do oni bezonas alternativojn, kiuj aliflanke alportos al ni studentojn; ke grekaj studentoj en Italio estas rimedo, kaj kultura kaj ekonomia, gravega; ke ne estas hazarda la slogano kreita de la grekoj (una faca, una rasa: unu vizaĝo, unu raso) por substreki la similecon inter la du popoloj, tiu de Grekio kaj tiu de la tiom ŝatata kaj revata Italio.

Sentokapablo

Sed kiel atendi tian sentokapablon el lando, kiu jam forigis kaj plue forigas la instruadon de geografio, art-historio kaj filozofio, en la nomo de la tri i-oj de la oka saĝulo Silvio Berlusconi (inglese, informatica, impresa: angla, komputiko, entrepreno)? Iu decidis, ke kulturo rimiĝu kun medicino, scienco, teknologio, ekonomio, enmerkatigo. Ne gravas scii la subjunktivon de verboj, la ĉefurbojn de fremdaj landoj (pri riveroj, montoj kaj lagoj oni perdis la esperon), la signifon de la platona mondo de la ideoj aŭ de lia mito pri la kaverno.

Balaaĵo

La urbestro mem de Tesaloniko deklaris, ke fermi la Italan Kulturan Instituton en la koro de la urbo estos tre dolora vundo por ĉiu. Sed je la nomo de stabileco (?) estis decidite, ke tiom da profesiuloj kaj familipatroj kun multe da laboro (ĉar la instituto estas plena de lernantoj) restu malstabile sen laboro. Des pli paradokse: la ŝtata financado al la Itala Kultura Instituto de Tesaloniko reprezentis nur 4 % de ĝia tuta buĝeto, kaj pro tio oni petis povi daŭrigi la agadon tute rezignante pri ŝtataj financaj subtenoj, sed la respondo de la itala inteligencio estis nea. Ŝajne la itala lingvo, la itala kulturo, eksterlande devas esti elfenestrigitaj, kio okazis pasintece pri tiranoj, diktatoroj, ŝtopaj balaaĵoj. Kiel akcepti, ke balaaĵon nuntempe oni ial (kial?) kreu el tute funkcianta kaj taŭga institucio? Eĉ akceptante, ke povas ekzisti kelkaj (solveblaj) problemoj, ĉar neniu estas perfekta, oni pensu, ke aŭtomobilo sen radoj estas ja pli stabila ol aŭtomobilo kun etaj problemoj, sed la unua ne plu estas transportilo, dum la dua plenumas iumaniere sian rolon kaj povas per malgranda investo esti riparita.

Herezeco

La instruado de lingvoj kaj kulturoj en la mondo estas aŭ devus esti armilo kontraŭ nesciado, kontraŭ nekompreno kaj antaŭjuĝoj, kiuj fojfoje riskas kaŭzi verajn konfliktojn, kiaj okazis pasintece en Eŭropo, kiam nehazarde mankis tiaj kulturaj centroj. Mi donu ekzemplon: en la tago de sankta Valenteno (la 14a de februaro), instruisto pri religio en grek-kipra ŝtata liceo skribis sur la nigra tabulo, ke tiutage la (ortodoksa) eklezio memoras pri sankta Afksentjo kaj sankta Marono, ne pri iu stulta kaj falsa sankta Valenteno: granda ekzemplo de interkultura alproksimiĝo, de la respekto por la aliulaj kredoj, kiu devus karakterizi nian epokon ...

Do urĝe bezonatas ankoraŭ en nia epoko tiuj, kiuj, instruante la lingvon kaj la kulturon de alia lando, propetu, klarigu, ekspliku, mediaciu inter mondoj nun proksimaj kaj amikaj, sed sen tiu mediacio eble pretaj ree disiĝi kaj malamikiĝi samkiel pasintece (Italio kaj Grekio faris militon antaŭ malpli ol jarcento). Krom se oni volas, ke baldaŭ Italio estu reasociita ne kun la artistoj, la verkistoj, la muzikistoj, la pentristoj, kiujn oni konigis en la lastaj jaroj al la loĝantoj de Tesaloniko, sed kun ĝiaj plej kliŝaj simboloj: pico, mafio, mandolino (la duan kaj la trian mi neniam vidis en Italio) kaj verŝajne nun ankaŭ herezeco, spite al la ekumenisma elano de la lastaj jardekoj.

Platiĝo

Lingvo – skribas ĉi-rilate la poetino Bruna Milani en la ĵurnalo Libertà – estas sinonimo de kulturo; ĝi utilas por ordigi la animon kaj la menson de la mondo kontraŭ la tutmondiĝa platiĝo, kiu igus malinteresa la renkontiĝon mem kun fremduloj. Ni ĉiutage jam konstatas, ke la teknologio kaj la ekonomio per si mem ne sufiĉas kaj igas neeltenebla ne nur la disvolviĝan modelon, sed ankaŭ tiun, kiu rigardas la vivon. Kaj se oni ja volas konsideri la gravecon de merkatoj, de financo, de tiaj nombreblaj tiom modaj aferoj, kiumaniere esperi je turismo nova, finfine konscia, vera, utila, kiu alportos ne nur monon, sed ankaŭ konkretan fruktodonan renkontiĝon inter personoj? Tio tute ne eblas, se oni malpotencigas aŭ neniigas la rolon de la kulturaj centroj, kiuj instruas la lingvon en la mondo. Ili utilas, laŭ Bruna Milani, por sciigi al la aliuloj, kiuj kaj kiaj ni estas; ili igas la homojn interesiĝi kaj enamiĝi pri nia lando, kreante la eventualan deziron ĝin viziti, ĝin atingi, ĝin vidi propraokule por profundigi la scion, por eble ekvivi apud ni, regalante nin per sia profesieco kaj tiel alportante materialan kaj spiritan riĉecon.

Merkatado

Je la lumo de ĉio ĉi, oni lasu trankvila la kulturon tie, kie ĝi ankoraŭ funkcias; tie, kie ĝi estas ankoraŭ ne elfenestrigita (ĉar Italio daŭrigas iumaniere, danke al sia glora paseo, la eksporton de favora bildo pri si, spite al la nuntempa neniumado kreita de malbonaj kverelemaj politikistoj). Iuloke oni ne laciĝis rigardi nian lingvon, la italan lingvon iam uzitan de Dante, Boccaccio kaj Petrarca, kiel ilon por realigi la proprajn vivorevojn, por atingi iom de tiu ŝatata italeco. Oni parolas tiom ofte pri merkatado, sed kio produktas pli da merkatado ol iu favora bildo pri ni mem, pri lando kiu zorgas, fieras kaj pretas investi en sia lingvo, en sia kulturo, en sia arto, en siaj estinteco kaj estanteco (propedeŭtikaj al plej stabila estonteco), konservante kaj antaŭenigante sian animon?

La stulta decido de la itala registaro estas manfrapo al la landa historio kaj al tiom da homoj, ĉefe instruistoj, kiuj pacience laboris dum multaj jaroj en la kultura fako, konstruante de jarcento al jarcento, de jardeko al jardeko, en plej malfacilaj kondiĉoj, lingvajn kaj kulturajn pontojn, ĉar ili kredis, ke ĉio ĉi havas aŭ iutage havos iun sencon.

Araneaĵoj

Tiujn belajn pontojn – kvazaŭ senutilajn araneaĵojn – hodiaŭ misedukita servistino (kun mia tuta respekto por tia laboro), vokita mallongege purigi iun longege neglektitan domon, abrupte elsuĉas kaj ĵetas senglore en la rubujon; krom se venos lastamomente iluminiĝo, repripenso, kiuj ebligos savi la ekziston de lokoj por lingvo kaj kulturo, kiuj por multe da homoj (kiel instruistoj eksterlande) plu havas grandan valoron: ne por stulte montri la propran superecon al la fremduloj (ĉar neniu kulturo estas supera al la ceteraj), sed por kontraŭbatali pere de vero, pere de humilo, pere de soci-kultura mediacio, la malamikecon, la malamon kaj la militemon, kiujn nekompreno malfeliĉe kaŭzas.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07