MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

PSIKIATRIO

Komikeco (iom) rimiĝas kun frenezeco

Pri komikaj verkoj estis iam asertite, ke sub ilia rida kaj gaja surfaco ĉiam kuŝas io mistere tragika. Nun britaj fakuloj decidis esplori, kio vere kaŝiĝas malantaŭ la personeco de komikistoj.

En la departemento pri eksperimenta psikologio de la universitato de Oksfordo, en Anglio, oni submetis centojn da komikistoj (el kluboj, asocioj, agentejoj kaj similaj) al detala demandaro, per kiu eblas analizi la pensmanieron de homoj. Oni poste komparis la ricevitajn respondojn kun tiuj donitaj de aliĝenraj aktoroj kaj de personoj havantaj iun „nekreeman” profesion.

Pensmaniero

La rezultoj montris la ekziston de klara kongrueco inter kreemo kaj frenezo. Laŭ la sciencistoj, por ridigi publikon estas bezonata iu „nekutima” pensmaniero, tre simila al la pensmaniero de psikozaj pacientoj. La unusola diferenco estas, ke la emo de komikistoj estas ne detrua, sed kreema. Inter la komikistoj, iuj personecaj trajtoj ŝajnas esti pli oftaj. Iuj ekzemploj? Kredo je paranormalaj fenomenoj, malfacila koncentrado de pensoj, introspektemo, impulsiĝemo kaj nesociema konduto. La sama kategorio esprimis ankaŭ tendencon – ne neglektindan – al deprimiĝo.

Skizofrenio

Ĉiuj menciitaj karakterizoj igas la komikistojn tre similaj al homoj, kiuj suferas pro skizofrenio kaj mani-depresio. Ĝenerale ĉiuj aktoroj esprimis nekutiman mensan inklinon, kompare kun la cetera, ordinara grupo, sed plej introspektemaj estas la komikistoj. Kompreneble, oni ne eltiru la konkludon, ke komikaj aktoroj nepre estas aŭ iutage fariĝos frenezuloj. Oni nur malkovris ian ligitecon inter la pensoj de frenezuloj kaj tiuj de kreemaj, neordinaraj individuoj, kiuj estas kapablaj ridigi aliajn personojn. Ĉio ajn alia estas supozo ankoraŭ demonstrenda.

Paulo Sérgio VIANA

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paulo Sérgio Viana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07