MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

UNESKO

Observanto observata

Insularo en Kariba Maro fariĝis la naŭa observanto ĉe la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo (Unesko). Angilo, brita teritorio, estis akceptita kiel observanto dum Unesko-kunsido en Parizo.

Angilon malkovris Kristoforo Kolumbo en 1493. Britoj koloniis ĝin en 1650 kaj poste francoj kaj nederlandanoj provis ĝin kapti. Sian nomon ĝi ricevis pro sia formo, longa kiel serpenteca fiŝo. Indianoj nomis ĝin Arawaks (sagopinto).

Pro kultivado de kotono, maizo, batatoj kaj manioko necesis multaj manoj, nome sklavoj. En 1834 estis abolita sklavismo kaj do Angilo nombriĝis inter la unuaj landoj, kie sklavoj liberiĝis.

Angilon reprezentis ĉe la Unesko-kunsido Jasmin Garraway [ĝezmin geraŭej], ministro pri financoj, ekonomio, evoluigo, investado, komerco kaj turismo. Ŝin intervjuis (en la angla, la oficiala lingvo de Angilo) MONATO.

MONATO: Kion vi atendas de Unesko? Kion vi alportos al Unesko?

Garraway: Ni deziras iĝi parto de granda familio kaj lerni multe pli pri la faklaboro de Unesko. Ni mem, kiel malgranda insulo en Karibo, multe zorgas pri la protekto de la medio kaj multe pripensis la rolon de turismo por subteni longdaŭran disvolvadon. Niaj rozkoloraj sablaj strandoj estas ĝis nun netuŝitaj kaj trankvilaj. Ni do frontos defion por konservi ekvilibron. Turismo helpu nin konstrui novan modelon de kunvivado inter lokuloj kaj eksteruloj.

MONATO: Krom turismo, kiu estas la ĉefa industrio de via lando?

Garraway: Fiŝkaptado kaj ekspluatado de salminejo. Interese estas, ke multaj insulanoj migris ĉefe al Dominika Respubliko, lernis la hispanan, revenis kun sperto pri komerco kaj turismo.

MONATO: Historie, Angilo estas ligita al latin-amerikaj indianoj.

Garraway: Efektive, restas spuro de homoj, kiuj vivis antaŭ 2600 jaroj. Ekzistas ankaŭ grotoj kun arkeologiaj restaĵoj, kiaj surŝtonaj skribaĵoj.

MONATO: Kompare kun samregionaj insuloj, kion aparte proponas Angilo?

Garraway: Tre bonan kaj varian kuirarton, trankvilon, amikeman kaj gastamantan loĝantaron. Sed ĉefe, foreston de ŝtelfotistoj aŭ paparazzi.

Renée TRIOLLE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renée Triolle el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-05-31