MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

ITALIO

Sen besto-testoj mi estus mortinta ...

Provokis grandan debaton en Italio Fejsbuk-komentoj aperigitaj de tiam nekonata 25-jara virino Caterina Simonsen.

En decembro Simonsen, kiu suferas pro kvar maloftaj genetikaj malsanoj, ĝisdatigis sian Fejsbuk-profilon per nova foto.

Videblis Simonsen, kiu akordigeble kun sia sanstato studas veterinaran arton ĉe la universitato de Bolonjo, kun spiraparato ĉe la vizaĝo kaj jena mesaĝo manskribita: „Mi estas ankoraŭ viva, mi havas 25 jarojn, danke al la vera scienca esplorado, nome tiu, kiu utiligas ankaŭ bestojn por testi kuracilojn. Sen tio, mi estus mortinta naŭ jarojn aĝa.”

Insultoj

Tuj reagis la bestoprotektemuloj, en lando ĝenerale tre zorga pri la rajtoj de bestoj. Inter multaj komentoj, ĝenerale malfavoraj al la studentino, pluraj enhavis ironion, insultojn kaj eĉ mortminacojn.

Tio provokis indignon kaj neatenditan debaton, meze de kutime trankvilaj jarfinaj festoj, pri la utilo kaj laŭleĝeco de medicinaj eksperimentoj per bestoj.

Multaj renomuloj, rimarkinde, esprimis sian apogon al Simonsen. Inter ili menciendas la urbestro de Florenco, Matteo Renzi [mateo renci], cetere nova ĉefrolulo en la itala politiko.

Sekretario

Tiu, ĵus fariĝinta interalie sekretario de la centra-maldekstra Demokrata Partio kun la intenco ĝin renovigi, deklaris, ke la opinio de Simonsen estas plene aprobinda: la vivo de unuopa homo valoras pli ol tiu de multaj bestoj.

Fakuloj aldonis, en la sekvaj tagoj, ke la malsanoj, kiuj trafas la studentinon, vere bezonas testadon ĉe bestoj. Alternativoj ne haveblas.

Intertempe oni ĉe Fejsbuko povis legi komentojn kiel: „Por mi, vi povas morti morgaŭ: mi oferus eĉ ne mian or-fiŝeton por savi egoistinon kiel vi”; aŭ„Vi devus perei jam infanaĝe: la mondo perdus unu merdulinon kaj gajnus multajn bonajn kreitaĵojn”.

Oferbuĉo

Tamen klarigis la eble estonta veterinarino Simonsen, ke, spite al la ŝajno, ŝi ja amas kaj ne volas suferigi bestojn, kvankam ŝi konsideras ilian oferbuĉon necesa en kelkaj kazoj.

Krome ŝi diris, ke ŝi atendis ĉe la aperigo de la bildo tute aliajn reagojn. Ŝi decidis denunci tiujn, kiuj lasis insultajn mesaĝojn, kaj raportis la aferon al la itala poŝta polico, kiu nun malfermis enketon.

Ŝia familio petis pri paco, aparte pro la kristnaskaj ferioj, kaj volis, ke la ĵurnaloj ne plu okupiĝu pri la afero. La gepatroj celis protekti sian filinon, kiu dume enhospitaliĝis en la urbo Padovo.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07