MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Arto

KINO

La plej malnova kinoteatro de la mondo

Ĉiuj konas unu el la tutunuaj filmoj de la fratoj Lumière [lumjér] Alveno de trajno en la stacidomo de La Ciotat [la sjotá]. Sed ĉu ĉiuj scias, ke ankaŭ la unua kinejo situas en tiu urbeto en la suda Francio? Malfermite kiel spektaklejo la 15an de junio 1889, ĝi la 21an de marto 1899 la unuan fojon en la mondo montris filmon, por kiu la spektontoj devis pagi enirbileton.

6 milionoj da eŭroj

Ĝis 1982 la teatro Eden estis unu el la urbaj kinejoj, klasifikita „nacia heredaĵo”. Tamen, pro sekurec-reguloj ĝi fermiĝis en 1995 kaj ne plu povis akcepti publikon. La loĝantoj mobiliziĝis, kreiĝis pluraj asocioj por pripensi, kion fari el tiu kinoteatro en rilato kun kinoarto. Dank' al Marseille-Provence 2013, kiam la urbo Marseille [marséj] iĝis eŭropa kultura ĉefurbo, eblis trovi monon (pli ol 6 milionojn da eŭroj) por renovigi ĝin.

Kontribuis la regiono, la departemento, la urbaro Marseille, la regiona kultura fonduso, nacia kinocentro, fondaĵo de la banko Crédit Agricole [kredí agrikól] kaj ĉefe kontribuis la urbo per 2,8 milionoj da eŭroj: Se ni konsideras, ke la urbo nombras 35 000 loĝantojn, kalkulu mem, kiun parton pagis ĉiu loĝanto per siaj impostoj. Tamen la rezulto estas kompleta renovigo laŭ la historia maniero: ebena lignoplanko, ruĝaj veluraj foteloj, balkono.

Festivaloj

Dum tri monatoj ekde la malfermo la 9an de oktobro 2013 estis prezentata senpage amaso da filmoj, organizitaj specialaj vesperoj kun partopreno de reĝisoroj, aktoroj, filmfarintoj; pintis la 32a Festivalo de la Unua Franclingva Filmo en oktobro, la 12a Festivalo de Jam Premiitaj Mallongaj Filmoj en novembro, eŭropaj filmoj en decembro ktp.

En periodo, kiam filmoj en kinejo estas forte konkurencataj de alitipaj ekranoj, kiam la ekonomia situacio devigas la homojn elekti siajn elspezojn, kiu rolo restas al tiu kinejo? La plano estas, ke la teatro Eden iĝu montrejo de klasikaj malnovaj filmoj, studejo pri novaj kaj malnovaj filmteknologioj, kunvivejo malfermita al ĉiuj kinoamantoj.

Renée TRIOLLE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renée Triolle el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07